La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kvazaŭ ĉio dependus de mi

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: romano, originala verko, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €19.20 (-33% ekde 3 eroj), PDF €11.49, ePub €11.49, Mobipocket €11.49
  • Priskribo: Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.
    En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.
    En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi.
    Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.
  • Paĝoj: 344
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2009
  • Stafeto n-ro: 34
  • Pezo: 380 g
  • ISBN: 978-90-77066-41-6
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aŭtoro je vere monda nivelo

Publikigita ĉe
FEN-X 2010/2
retpaĝo
Mi pensis, ke jam iom mi scias pri la historio de l’ 20-a jarcento; mi pensis, ke jam iom mi legis pri ambaŭ grandaj militoj, kiuj vundis nian kontinenton tiu-jarcente, pri la sensenceco de la interbuĉado de la Unua Mondmilito, pri estiĝanta Naziismo k.s.; eble mi eĉ pensis, ke mi jam legis pri tio tro, sed mi konstatis, ke denove mia korpo reagas harhirtige: Trevor verkas terure – terure realec-proksime, terure timtremige: oni kunvivas la riskan periodon, kiam Berlino ne nur estis kulturbredejo de Eŭropo plej riĉa, sed ankaŭ nesto de vipuroj plej hida.

Oni aŭskultas la raportaĵojn el fora Aŭstralio, el tempo multe pli posta pri grupo ĉirkaŭ maldekstrema revueto Novaj Folioj (la „kajeroj", kiel amplene oni nomas ilin): legante, oni kunvivas, kunvidas disvolviĝantan memkonscion de junuloj, ŝanĝiĝantajn sintenojn en la socio, ekeston de minacoj kaj danĝeroj ktp. Trevor denove malkovras por ni, kio estis la 20-a jarcento.

Kaj en tio li ne nur estas majstra manipulanto (li pardonu la esprimon) pri la montrado de diversaj bildoj, scenoj, kiuj kompletigas unu la alian: ili kuniĝas en impona klimakso. Kaj samtempe li estas stile tre zorgema, ne uzas superfluajn neologismojn, sed, aliflanke, ankaŭ ne nepre limigas sin je minimumo. Almenaŭ mi estas kontenta, ke foje eĉ kelkajn vortojn li uzas nacilingve por iom „kolorigi" la medion. Nur unu veran bedaŭrindaĵon mi trovis: sur paĝo 181 la faman pacifisman romanon Im Westen nichts Neues el 1929 de E.M. Remarque li nomas piednote Nenio nova el okcidento, sed efektive ĝi aperis en Esperanto jam samajare sub pli ĝusta titolo: En okcidento nenio nova. Parenteze, la malmultaj piednotoj ie tie tute ne bremsas la legadon, male: ili utilas. Estas bonvene eĉ en romano legi spicajn detalojn.

Granda ĵurnalisto

La rakontata tempo de la verko iras de "antaŭ la Granda Milito, nun nomata la Unua Mondmilito" (paĝo 15) ĝis en la nunon de la rakontanto, 1990 (paĝo 9). Tiu nuno daŭre rolas fone, kaj tial ne temas pri nur „denove historia romano pri tiuj militoj". Sed la vera temo estas la personeco de vere granda ĵurnalisto, kia li estis – ĉi Kurt en la romano, la viro, kiu rifuzis eskapi, kiam naziismo ekregis, simple ĉar li kredis, ke „mi devas agi kvazaŭ nun ĉio dependus de mi". La rakontisto, al kiu ni ŝuldas tiun ĉi verkon, intencis omaĝi al Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la terora reĝimo de Hitler, kaj al lia brila kunbatalanto Kurt Tucholsky. Li gratulinde brile sukcesis. Foje oni kvazaŭ vidas la inteligentan grimac-rideton, kun kiu Trevor – negermano – skribas: „negermanaj legantoj eble bezonas iom da klarigo" (paĝo 91) por doni vere senchavan klarigon. Kelkfoje li eĉ eksorĉas ĉe mi – naskita dum la lasta periodo de l’ milito – el obskuraj anguloj de la cerbo etajn memoraĵojn pri tiu fora tempo.

Se Trevor ne jam delonge pruvis sian staturon – ne de simple unu inter la Esperanto-verkistoj, da kiuj nuntempe ni havas plurajn manplenojn, sed de aŭtoro je vere monda nivelo, tiam certe nun tion li montris.

Gerrit Berveling

Forta strukturo, varia nivelo


n-ro 10
esperanto.net/literaturo/ba/kvazauciorec.html
La strukturo sukcesas surporti la pezon de la romano, ĉar bone tenas la intereson la paralelaj fadenoj pri la sorto de Germanio, kaj tiu, persona, de Kurt Lenz. Tio, ke ni jam scias al kio kondukis la potenciale ankoraŭ plurdirekta kaoso de la respubliko de Weimar, kreas suspenson tian kian ni sentas ĉe krimhistorio, sciante murdon neevitebla... Sed bonas ja ke la romanstrukturo fortas, ĉar tio maskas plurajn malperfektaĵojn, plejparte minorajn.

Por komenci per la malperfektaĵo plej rapide detektebla dum legado: la enmeto de rekta peranto inter Lenz kaj la leganto estas principe tre konvena mekanismo, taŭga por meti nin en korpoproksimon kun la protagonisto – sed ĝuste li, la rakontanto, ne akiras verajn dimensiojn, malgraŭ la potencialo de fortaj kontrastoj: Lenz mortinta kiel mezaĝulo, nia rakontanto vivanta (por rakonti al ni!) en la aĝo de 90 jaroj; Lenz, vera patrioto, ĉiam fidela al sia Germanio, nia rakontanto iĝinta aŭstralia; Lenz esence virin-fidela malgraŭ sento-dueco al la edzino Paula kaj amatino Gloria, nia rakontanto papiliema... sed, eble ĉar ĉiam rapide necesas reveni al la okazaĵoj ĉirkaŭ Kurt, la figuro de la rakontanto restas tro skema.

Plue: malegalas la nivelo de ellaboriteco tra la libro. Komence ŝajnas tro aŭdaca la decido enscenigi Hitleron mem (defio kiun diversnivele plenumis la verkistoj Csaplár, Mailer, Mulisch, E. E. Schmitt kaj certe multaj aliaj), sed tiun defion Steele bone respondas per atribuo de homaj, ve tro homaj, ecoj al la Estro, ekde kuko-vorado ĝis furzemo. Kontraste, la librofina sceno kun SS-ano Hagen, laŭforme teatreca dialogo, kiu devus formi apogeon de la libro, iĝas tro plata, en la fino eĉ je la nivelo de klubvespera improvizo ("ĉu ni trinku vinon aŭ bieron?"). Eble ĉar Hagen ne havas tiom fortan ĉeeston tra la romano ke tio kredindigus lian aperon kvazaŭ deus ex machina[2].

Pliaj ĝenetoj, karakterizaj ne nur ĉi-romane ĉe Steele, estas:

la aŭtora insisto pri la realeco de ia postmorta vivo (ne temas pri la ideo mem, kun kiu eblas konsenti aŭ mal-, sed pri ĝia artisma pravigiteco. Ĝi havis sian lokon en Sed nur fragmento, sed ĉi-romane aperas, simile kiel Hagen, tute lastminute, kvazaŭ ŝtupareja postpenso);

pli ĝene, tio ke pluraj figuroj aperas kiel homaj estaĵoj ne ĉiudimensiaj, sed kiel movataj de unu aŭ du agmotivoj. Jen Paula: trompata edzino, duonsukcesa patrino, amiko de botelo. Jen Gloria: la sindona amantino, senkondiĉe servanta adoratan amaton. Tia malmult-motiveco povas sufiĉi ĉe figuroj restantaj en la fono, kiel la patro de Paula aŭ la onklo Gustav, sed rolantoj agantaj scenej-antaŭe devus havi pli da dimensioj. Kaj la maniero kiel ili sin esprimas, ofte ne sufiĉe distingiĝas. Ekz. la romanfina letero de Paula sonas kvazaŭ ne Paula sed Steele mem verkis ĝin.

Kaj kia kovrilo! Normale mi malŝatas ke recenzanto dediĉu atenton al fizikaj kontingencaĵoj, sed ĉi-kaze endas:

Legante la romanon en buso, mi ĉiam sentis bezonon kaŝi la kovrilon. Eble mi maltrafis tiel belan okazon ("ne, ne, mi legas ne nazian propagandon, sed Esperantan beletron"), tamen mi preferis kaŝi...

Maljam nun mi rimarkas ke mi nur kritikis la romanon, apenaŭ laŭdis. Se ĉi tiu estus recenzo kaj ne blogero, mi certe detalus ankaŭ la laŭdindaĵojn.

Leginte la supran tekston, Trevor Steele komentis retpoŝte la 5an de januaro 2011:

... vi opinias, ke la "teologia" fino de Kvazaŭ ĉio dependus... ne akordas kun la cetero. Nu, se jes, tio estas manko de konvinkopovo miaflanke. Mi volis pensigi, ke dum sia suferado en la krifoj de SS kaj SA Lenz ekkonis la nesufiĉecon de nura politika agado, ankaŭ flanke de ĵurnalisto. Ĉiu ajn homo en tia situacio, kie la morto estas daŭre nur milimetrojn for, devus pliprofundiĝi en sia pensado. La libro menciita, Du hast mich heimgesucht bei Nacht, vere ekzistas[3], kaj atestas al ĝuste tiu profundiĝo, kiam oni scias, ke la ekzekutista hakilo aŭ pendumilo povus fini la nunan ekziston ĉiuminute. Kaj la rezulto estas mirinda trankvilo kaj kompreno. Ie en la libro Lenz diras, ke ĉio estas politiko; same li povus diri fine, ke ĉio " ankaŭ politiko " estas formo de "religio", kvankam tiu lasta vorto ne bone esprimas la deziratan sencon.


[1]   La teksto origine aperis en blogo, ĉe pistike65.wordpress.com/2010/ 03/06/steele-kvazau-cio-dependus-de-mi.

[2]   deus ex machina: (latine) "dio el maŝino", t.e. (en teatro) neatendita sceneja efiko; (fig.) solvo de situacio dank' al interveno de forto ekstera al la intrigo.

[3]   "Vi hantis* min en la nokto", sukcesa antologio (Munkeno, eld. Chr. Kaiser, 1954) kun "lastaj leteroj kaj notoj de viktimoj de la nazia reĝimo". - *La germana verbo "heimsuchen" estas malfacile tradukebla; "hanti" estas la plej konciza, "veni kun la celo timigi" eble pli trafa traduko.

István Ertl


retpaĝo
Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.

En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.

En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontrau barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazau ĉio dependus de mi.

La romano "Kvazaŭ ĉio dependus de mi" baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.

La eldonejo

Pri historia romano kaj romana historio


printempe 2010
esperanto.net/literaturo/be/mortartistkvazauciorec.html

Anna Löwenstein. Morto de artisto. FEL: Antverpeno, 2008. ISBN: 978-90-77066-39-3. 624 paĝoj.

Trevor Steele. Kvazaŭ ĉio dependus de mi. FEL: Antverpeno, 2009. ISBN: 978-9077066-41-6. 343 paĝoj.

Invitas al komparo du romanoj kun fonoj faktaj kaj historiaj. Ambaŭ devenas de la sama prestiĝa eldonejo, ambaŭ de konataj esperantaj verkistoj. Ambaŭ rekondukas legantojn al kampoj jam plugitaj de siaj aŭtoroj: Anna Löwenstein al antikva Romo, en La ŝtona urbo (1999); Trevor Steele al triaregna Germanujo, en Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994). Tamen ĉi tie ĉesas similaĵoj: la du romanoj tiel diferencas kiel Esperanto kaj Volapuko.

Verdire la romanoj meritas studadon kiel pritrakti – aŭ ne pritrakti – la pasintecon en beletra formo. Evidentas du kontrastaj manieroj procedi: Löwenstein verkas de la vidpunkto de romanisto, kaj do kreas historian romanon; Steele – malgraŭ tio, ke eble li celis historian romanon – tamen verkas de la vidpunkto de historiisto, kaj do kreas romanan historion. Tial multe pli imponas, multe pli legindas la volumo de Löwenstein.

Temas en Morto de artisto pri la epoko de la imperiestro Nerono. Sed ne la imperiestro ĉefrolas. Pivotas ĉio ĉirkaŭ Prokulpio, aktoro, iama sklavo, kiu fariĝas amiko de la imperiestro kaj kiu fine organizas la spektaklojn kaj teatraĵojn, pri kiuj fifamiĝis la imperiestro. Prezentatas do ne nur la kortumo de Nerono sed ankaŭ la privata vivo de Prokulpio: interplektiĝo de unuflanke politiko kaj intrigo, aliflanke personaj deziroj kaj zorgoj.

Neniam, tamen, entrudiĝas la historia fono. Aperas en la romano multe da figuroj el la epoko, kelkaj konataj, kelkaj malpli konataj, samkiel diversaj ejoj kaj institucioj: tiuj, kiuj scivolemas, povas informiĝi en 14-paĝa glosaro pri 'nomoj, lokoj kaj romaj apartaĵoj' (p.601). Sed eblas ĝui la romanon, ne ĉiam kontrolante, kaj simple akceptante la historian fonon kiel specon de sursceneja dekoracio. Tiel verkas Löwenstein romane, ne historie.

Kontraste, en Kvazaŭ ĉio dependus de mi, ĝenas la multaj piednotoj: ekzemple 'Freikorps, germana vorto por neoficiala soldataro, kutime kun reakciaj celoj' (p. 71), aŭ 'Fritz Thyssen, tre riĉa industriisto' (p. 281). Se gravas konceptoj kaj nomoj tiaj por ankri la eventojn en la elektita epoko, kial ne – kiel en Morto de artisto – klarigi la signifon kuntekste kaj ne, por tiel diri, subtekste?

Tiamaniere, kaj kontraste al Löwenstein, Steele sklaviĝas al siaj historiaj modeloj, la skribistoj Carl von Ossietzky kaj Kurt Tucholsky, kiuj kuraĝe, sinofere, kampanjis pere de la gazetaro kontraŭ nacisocialismo. Pro tio la ĉefrolulo de la romano, la ĵurnalisto Kurt Lenz, neniam plene konvinkas kiel kredeble, ronde formita karaktero.

Troas diskutoj inter la ĵurnalistoj pri la politika situacio kaj, precipe, la Hitler-minaco; kiom ajn gravaj la temoj – rajto pri libera esprimado, naciismo, ktp – nomoj de kancelieroj, generaloj, politikistoj kaj mencioj pri diversaj historiaj eventoj bremsas la intrigon kaj tro 'historiigas' la romanon. Nur en la malmultaj scenoj, kiam videblas Lenz inter familianoj (ekzemple paĝoj 165–172), spiras pli libere, pli romane, la rakonto. Tro ofte Lenz sidas en trinkejo, diskutante, ne agante: la sorto, eble, de ĵurnalisto-observanto, sed tio ne vivigas romanon.

Tial la 624 paĝoj de Morto de artisto pli agrable, pli flue legiĝis ol la 343 paĝoj de Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Varme rekomendata estas la romano de Löwenstein, kiu rakontas, ne prelegas; honeste, tamen, la hibrida romano/historio de Steele ne plenumis esperojn. Dum gratulindas la aŭtoro pro la deziro prilumi malluman kaj malfacilan epokon, verŝajne nur tiuj, kiuj interesiĝas aparte pri prahitlerismo, aprezos la libron.

Paul Gubbins

Biofikcio


retpaĝo

La temo de ĉi romano estas tre interesa kaj grava: la germana historio proksimume de 1914 ĝis 1933, la verkisto kaj ĵurnalisto Carl von Ossietzky, demandoj pri pacifismo, milito, faŝismo, demokratio. Eblus multaj diversaj manieroj alfronti tiun temon. Mi devas diri, ke la vojo elektita de Steele ŝajnas al mi malfacila, kaj ke la rezulton mi trovas ne tre sukcesa.

Anstataŭ verki pri Carl von Ossietzky Steele kreis fikcian Kurt Lenz, kiu pli-malpli paŭsas la modelon. Do, temas ne pri biografio, sed eble "biofikcio". Same li faris kun bona rezulto en Sed nur fragmento, kie Maklin detale baziĝas sur la rusa sciencisto Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-88). En Kvazaŭ ĉio dependus de mi tamen pli ĝenas min ne scii, kio estas von Ossietzky kaj kio la fikciulo Lenz. Kaj la personoj ne vere ekvivas en mia konscio, eĉ ne la protagonistoj. Ili estas nur pupoj, kiuj rakontas pri ŝtatpolitikaj intrigoj. La ampleksaj dialogoj ja stile fluas bone, sed enhave ili estas nur preteksto por rakonti pri la politika manovrado.

La scenoj plenas je anekdotecaj informoj, plej ofte pri politikistoj. Oni ekscias, ke Hitler frandemas kukojn kaj furzas. Aperas ankaŭ iom da amintrigoj de la protagonisto Lenz. Sed ĉio ŝajnas surprize supraĵa.

Ankaŭ la rakonta formo estas problema. Steele kreis mion, iun Erich Schwalbe, kiu naŭdekjara rakontas siajn memorojn pri Lenz. Tiu peranto tamen limigas liajn aŭtorajn eblojn kaj faras parton de la romano iom teda. Al la mio mem mankas karaktero kaj motivita rolo en la romano.

Por klarigi kelkajn aferojn, kiujn Schwalbe ne povas rakonti, Steele en la fino (re)aperigas eksnazion, kiu kvazaŭ petas absolvon pro iamaj pekoj.

Por mi la plej valora instruo de la romano estas, ke en la demokratia Weimar-respubliko plu restis (aŭ jam aperis) fortoj ege maldemokratiaj eĉ je ŝtata nivelo.

La romano tamen facile legiĝas, kaj pleje mi ŝatis la ĉapitron Kriza jaro, kie Lenz eniras (kaj eliras) malliberejon. Tie la rakonto vigliĝas kaj pli forte kaptis mian atenton.

Sten Johansson

Kvazaŭ ĉio el paralela universo


2012, n-ro 11
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-steel4.htm

Wolfgang Kirschstein

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.