La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Lidia

  • Verkinto: Wendy Heller
  • Tradukinto: Bernhard Westerhoff
  • Originala lingvo: angla
  • Ilustris: Marjan Nirou
  • Speco: movado, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €28.99 (-33% ekde 3 eroj), ePub €14.50, Mobipocket €14.50, PDF €14.50
  • Priskribo: La vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto
  • Paĝoj: 396
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • Pezo: 448 g
  • ISBN: 978-90-77066-36-2
  • Recenzo:
    • ... ne nur fascina, sed ankaŭ inspira. Bedaŭrinde mi havis antaŭe nur nebulan ideon pri Lidia kaj ŝia agado, kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj, precipe tiuj pli junaj ol mi, vere ne multon scias pri Esperanto en la gravaj jaroj inter la du mondmilitoj, nek kompreneble, memoras, kia estis la vivo tiam. Certe tiu ĉi libro informos ilin. (William Auld)
    • Ĉiu serioza esperantisto povas ricevi inspiron kaj instruon de ĉi tiu biografio de nobla, mirinda, malegoisma virino: ... por ni ĝi estas biografio inspira, pensiga kaj foje iom hontiga. (Marjorie Boulton)
    • Estis vera plezuro legi tiun ĉi libron. La aŭtoro estas malofta kombino de viveca verkanto kaj funde sciencista esploranto, kiu, super ĉio, sin bazas sur solidaj faktoj. La rezulto estas varma, fascina kaj vera rakonto pri idealistoj kaj ideoj antaŭintaj sian tempon. (Stephen Zamenhof)
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Honesta portreto pri granda homo


2009
esperanto.be/fel/mon/rec/lidia.php

Por esperantistoj, kiuj iom konas nian historion, eble la komencaj ĉapitroj iras tro malrapide, sed ni ne forgesu, ke temas pri anglalingva originalo el la jaro 1985, ne destinita unuavice al internacia publiko: por pli bone komprenigi, kia estis Lidia, la aŭtorino unue donas bildon pri ŝia hejmo kaj precipe pri ŝia patro kaj Esperanto mem. Kaj tio estas trafa decido: ŝin ja formis kiel personon ĝuste tiu fono.

La ĝenerala bildo pri la familio, la estiĝo de lingvo kaj movado, kiun ni ricevas, estas tute bona. Pri la grado de judeco en la familia hejmvivo, eble ne ĉiuj aŭtoroj konsentus kun la verkintino koncerne la aserton pri la kompleta malobservado de L. L. Zamenhof pri tiuj judaj reguloj. Ekzemple, sur paĝo 60 menciiĝas fojfoja manĝado de ŝinko – detalo konsiderata fikciaĵo. Bedaŭrinde, ties citon ĉi-momente mi ne retrovas.

Esperantistino

La vivo de Lidia estas multrilate malkutima: la plej juna filino de Zamenhof, por kiu la antaŭaj gefratoj ja estis jam adoltaj, kiam ŝi ekkonsciiĝis pri la vivo, iasence ekkreskis kvazaŭ solinfano. Nur 9-jara ŝi eklernis Esperanton por akompani la gepatrojn al la UK en Berno en 1913, kie pli-malpli aŭtomate ŝi ekludis kvazaŭ rolon de princino: ja filino de d-ro Esperanto mem! Se tion tiujare ŝi ne farus, ŝi devus resti hejme. Tiu minaco efikis. De post tiam ŝi ne plu ĉesis okupiĝi pri la Internacia Lingvo: jam frue ŝi komencis traduki en ĝin kaj fariĝis bonstila aŭtorino. Ĉiuj konas ŝian tradukon de Quo Vadis? kaj Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko, sed ankaŭ plurajn aliajn tradukojn kaj proprajn tekstojn ŝi aŭtoris.

La idea fono

Lidia ofte emfazis, ke por ŝia patro la lingvo mem ne estis la plej grava afero: spirita proksimiĝo por Zamenhof ĉiam estis pli grava. „Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro (1907, p. 126)”. Tio instigis lin al Hilelismo, poste – pli ĝenerale – al Homaranismo. Lidia mem renkontis Bahaismon pere de Martha Root okaze de la publika dediĉa ceremonio pri la tombomonumento de Zamenhof en 1926; s-ino Root unue prezentis tiun religion al ŝi kiel „formo[n] de Homaranismo”. Tiu ĉi renkontiĝo kun la plej nova branĉo en la religio-familio: judismo – kristanismo – islamo – bahaismo, estis la dua ĉefa okazaĵo en la vivo. Por ŝi la judismo ĝis tiam estis nura identigilo koncerne la devenon: religie ŝi sin ne sentis juda. Sed en tiama Pollando oni „ja bezonis ien aparteni” [mia esprimo]. Do juda ŝi sin nomis. Religie, tamen, baldaŭ ŝi fariĝis vera fidulino je Dio, pere de ties profetoj de Bahaismo: la tiama Gvidanto, Shogi Effendi, por ŝi estis vera proksima spirita patro-konfidenculo. Kaj pri Bahá'u'lláh ŝi ofte parolas, kvazaŭ temus pri Dio mem: unu cito el inter multaj sur paĝo 321: „Bahá'u'lláh elaŭskultis miajn preĝojn”. Notinte ĉi tiun citaĵon, mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammaniere parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus. Ĉie ŝi serĉis gvidadon de Dio, ofte kvazaŭ moderna viziulino, kies viziojn ni ne konas, ŝi faras decidojn, kiuj supraĵe kontraŭas ĉiun eblan personan profiton, pro iu mistera sento, ke tiel devos okazi. El teksto, kiu randas je vizia literaturo: paĝo 376: Kredo, lernis ŝi, eble estas nur aranea fadeneto, sed ĝi kapablas triumfi super ĉiuj potencoj de l' malhelo. Ĉar, kiu, kiel la eta araneo sur la sojlo de la Sanktejo, „trovos ankoraŭ en sia koro unu radieton de kredo, tiel delikatan kaj etan kiel aranea fadeno, ne pereos en abismo, sed se eĉ ĉiuj potencoj de tiu ĉi mondo ekbatalus kontraŭ li, por puŝi lin malsupren, eĉ en la falo mem li haltos, kaj per tiu ĉi radio, kiel per la biblia ŝtuparo, eĉ el la abismo levos sin al la ĉielo”.

Agado

Je certa momento ŝi iel kombinas ambaŭ siajn misiojn: ŝi fariĝas sukcesa Ĉe-instruistino, faras multajn propagando- kaj instruo-vojaĝojn, kaj allogas al la lingvo plurajn milojn da novaj homoj, kaj paralele ŝi faras paroladojn pri la bahaa religio, fariĝas intima kunlaboranto de ties misiistoj. Unufoje ŝi iras pilgrime al Palestino, al por bahaano sanktaj lokoj, renkontas la Gvidanton.

Post kelkjara laboro en Eŭropo en 1937 Lidia ekiras al Ameriko (paĝo 240): Usono kaj iom Kanado. Samtempe en la monda historio plej obskuriĝas la nuboj de hitlerismo kaj de la diskrevonta dua mondmilito. Dum en Ameriko ŝi estas, prelegas, instruas, ĉie ĉirkaŭe kreskas la timiga obskuro. Tiun minacon certe klare ŝi perceptis. Sed unuflanke ŝi ne povis senlime plilongigi sian restadon en Ameriko – ŝi ne ricevis novan vizon kaj eĉ estis problemoj pri enspezoj el la kursoj (ofte nura liliputa aŭ simbola pago – feliĉe ŝi gastis senpage, alie ŝi ne eltenus!), kiujn ŝi estis kontraŭleĝe ricevinta; aliflanke, iel revokis ŝin hejmen la devosento kaj la certeco, ke en la malfacilo ŝi devas esti ĉe la siaj. Ŝiaj rakontoj pri sonĝoj el tiu epoko klare reflektas la tiamajn timojn kaj danĝero-konscion.

La libro

La verko fine rakontas pri ŝia pereo – murdita en Treblinka. Finas la libron klarigo pri fontoj uzitaj kaj utile ampleksa indekso.

La fotoj, kiujn oni renkontas, estas ege bonvena riĉigo de la libro – unue, estas bone vidi, kiuj estas la koncernaj homoj mem; aliflanke, la tiama aspekto de la bildoj tiel forte vekas la etoson de l' foraj tempoj. Belege.

Resume

Ĝis nun en Esperanto oni povis ricevi nur svagan bildon pri Lidia: Isaj Dratwer – Lidja Zamenhof, Vivo kaj agado, 1980; li almenaŭ donis la plej bazajn informojn pri ŝia vivo, kune kun pluraj leteroj ŝiaj el la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj Julian Modest per sia Ni vivos! Dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof (Hungara Esperanto-Asocio, (s.j., 1985?) donis eble iom romanigitan teatran impreson.

Kaj nun, per ĉi traduko de tiu ĉi sufiĉe detale dokumentita biografio ni ricevas pli firman bildon pri ŝi.

Dumlegade mi fariĝis ĉiam pli scivola, kio entute enestos en la baldaŭ aperonta La Originala Verkaro de Lidja Zamenhof: fojfoje la teksto de tiu ĉi biografio citas, foje iom resumas el leteroj kaj aliaj verkaĵoj de Lidia: prelegoj, rakontoj, raportaĵoj – kiuj kune promesas impresan tutaĵon. Persone, ekzemple, mi scivolas pri ŝia eseo „Vojoj de Dio” (paĝo 330). Jam el pluraj citoj ĉi-libre oni povas konstati, ke Lidia ankaŭ literature havis talenton. Sed al mi ne fariĝis tute certe, kio ja konserviĝis el tio, kion ŝi verkis. Bernhard Westerhoff redaktis la baldaŭan volumon. Do ni vidos!

Gerrit Berveling

Wendy Heller, Lidia

Publikigita ĉe
Ondo de Esperanto 171
Kortuŝa majstroverko

Kiam Wendy Heller, kalifornia bahaanino kun rusaj kaj jud-germanaj radikoj, en 1976 ekhavis la ideon verki pri Lidia Zamenhof, la plej juna filino de L.L. Zamenhof, ŝi sciis tre malmulte pri tiu rara virino kaj preskaǔ nenion pri Esperanto, eĉ ne havante konojn en tiu lingvo kreita de ŝia patro. En 1985 aperis ŝia plurcentpaĝa libro pri la vivo kaj agado de Lidia Zamenhof en la angla lingvo. Intertempe ĝi estas elĉerpita kaj nur malfacile havebla brokante. Nun, dank’ al la klopodoj de la tradukinto Bernhard Westerhoff, la grava kaj nepre leginda studo ekzistas en Esperanto.
Nur en 1980 Heller komencis sian esploradon, kiu kondukis ŝin al diversaj personoj en pluraj landoj, kiuj konis la zamenhofan filinon aǔ konservis ŝiajn leterojn. La plej fruktodona kontakto estis trovita kun sinjorino Roan Orloff Stone. Sed ankaǔ multaj esperantistoj helpis al ŝi trovi la dokumentojn. La tasko verki pri Lidia Zamenhof necesigis la ellernadon de Esperanto, kaj Heller surpriziĝis kiom rapide ŝi lernis tiun mirindan lingvon pli flue ol kelkaj lingvoj, kiujn ŝi studadis antaǔe dum jaroj.
En sia infanaĝo Lidia Zamenhof ne interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ mokis prie. Ĉar ŝiaj gepatroj ne volis lasi ŝin sola en Varsovio, kiam ili veturis al la berna Universala Kongreso de Esperanto en 1913, ili kvazaǔ devigis ŝin lerni Esperanton. Tion ŝi sukcese faris en kelkaj semajnoj por kompreni la paroladojn de la kongreso. Tie ŝi aǔdis ankaǔ pri la bahaaj kredo kaj movado kiam ŝia patro donis intervjuon al ĵurnalisto de brita religia periodaĵo.
La biografio de Lidia Zamenhof (naskita en 1904) estas rimarkinda kaj nekutima en pluraj rilatoj. En la aĝo de dek tri jaroj ŝi perdis sian patron, kun dudek ŝian patrinon. En kontrasto kun la plimulto de la Zamenhof-familianoj ŝi ne elektis medicinon, sed juran studadon, sed fakte ne interesiĝis pri tiu ĉi profesio. Anstataǔe ŝi decidis dediĉi sin plene al la Esperanto-movado, al la pacifismo kaj la problemoj de la virinoj. Varbita de Martha Root por la bahaa kredo, ekde la mezo de la dudekaj jaroj ŝi engaĝiĝis kun ĉiuj siaj fortoj por la disvastigo de la idealoj de la bahaa movado. Iuj kredis, ke la bahaa kredo signifas pli altan nivelon de la homaranismo, kiun Zamenhof inventis. Ŝia sindediĉo al la bahaa movado tamen ne trovis aprobon ĉe la Zamenof-familio, sed kiel liberalaj judoj oni lasis ŝin fari. Krom tio ŝi estis pli malpli la sola, kiu propagandis la bahaan kredon en Pollando.
En 1930 Lidia pilgrimis al Hajfo al la ĉefsidejo de la bahaa komunumo por engliti la influon de Ŝogi Efendi, la „Gardanto de la Kredo“ . Ĝis la eksplodo de la dua mondmilito Lidia entuziasme instruadis Esperanton laǔ la Cseh-metodo en diversaj landoj, ĉefe Francio kaj Svedio. Invitita de esperantistoj kaj bahaanoj, en septembro 1937 ŝi vojaĝis al Usono, kie en diversaj urboj ŝi instruadis Esperanton. Kiel personeco Lidia estis korpe iom malforta, ĉar nur 1,5 metrojn alta, sed despli verva ŝi estis kiel instruistino. La plimulto de la kursanoj tre ŝatis ŝin, sed samtempe oni konsideris ŝin iom stranga, fermita kaj distanciĝema (precipe kiam ŝi ne laboris, estante laca). La mikso inter la judino el Pollando, la esperantistino kaj la bahaanino devis veki suspekton, precipe ĉe la perpleksaj kaj sensaciavidaj ĵurnalistoj, kiuj kutime skribis stultaĵojn pri ŝi kaj Esperanto. Kiel simpatianto de la bahaa kredo ŝi ne ĉiam trafis al akcepto en esperantistaj medioj (kaj inverse). Okazis eĉ malfeliĉaj konfliktoj kaj miskomprenoj inter diversaj aktivuloj, organizantoj kaj gastigantoj, kiujn Heller imprese priskribas. Do Lidia konsideris sian mision en Usono malfacila, eĉ parte malsukcesa, eble ankaǔ ĉar la usona pensmaniero diferenciĝis de tiu en Eǔropo. La usonanoj ne lasis sin amase mobilizi por Esperanto-kursoj, konstato, kiun jam Zamenhof faris en 1910, kiam li vizitis Usonon okaze de la Universala Kongreso en Vaŝingtono. Malgraǔ tio al Lidia estis sugestite flanke de la usonaj esperantistoj, ke ŝi restu en Usono aǔ eĉ provu ricevi la usonan civitanecon. Ĉar la furora antisemitismo en Eǔropo ĝuste fine de 1938, kiam eksplodis la fifamaj kontraǔjudaj pogromoj (Reichskristallnacht) fortimigis ŝin reveni al Pollando. Bedaǔrinde la usonaj enmigraj aǔtoritatoj rifuzis ŝian peton pri longigo de la vizo. Seniluziigita Lidia do forlasis Usonon fine de novembro 1938 por esti en Pollando la 10an de decembro. Tie ŝi vizitis urbojn en la orienta parto por propagandi la bahaan kredon. Post la eksplodo de la milito Lidia klopodis ricevi vizon por Francio aǔ Nederlando, kie esperantistoj pretis ŝin inviti por instrui Esperanton. Vizojn ŝi bedaǔrine ne ricevis. Ĉar ŝi ne povis forlasi Pollandon, ŝi ankaǔ ne veturis al Svislando, kie en 1939 okazis la 31a Universala Kongreso de Esperanto. Ankaǔ ŝia provo pilgrimi denove al Palestino fiaskis. La bahaa Gvidanto Ŝogi Efendi respondis al ŝi en printempo 1939, ke pro la tikla situacio en lia lando ŝi prefere prokrastu sian pilgrimon kaj helpu disvastigi la bahaan kredon en Pollando.
La 25an de septembro 1939 la zamenhofa domo ĉe strato Królewska 41 estis trafita de bombo, kaj la zamenhofoj devis serĉi alian tegementon. Adamo, Wanda kaj Sofio, kiuj laboris en la juda hospitalo, estis arestitaj de Gestapo kaj portitaj en la malliberejojn de Varsovio. Komence de marto ili denove estis liberigitaj, sen proceso. Adamo ne revenis, ĉar supozeble li estis mortpafita en arbaro ĉe Palmiry proksime de Varsovio. La esperantistoj kaj bahaanoj de Usono klopodis organizi la vojaĝon de Lidia, sed estis jam tro malfrue. Fakte ĉiuj internaciaj klopodoj forporti Lidian al sekurea loko restis vanaj.
En la varsovia geto Lidia instruis la anglan por vivteni sin. La 22an de julio 1942 komenciĝis la likvido de la varsovia geto kaj la deportado de judoj al Treblinko. Pri la sorto de Lidia longe nenio estis certa, kaj onidiroj cirkuladis. Dum Wanda Zamenhof, la edzino de la filo de Zamenhof, kun sia filo – kaj Zamenhof-nepo – Ludwik (poste Louis Christophe Zaleski-Zamenhof) sukcesis fuĝi el la transŝarĝa selektejo, oni kredis ke ankaǔ Lidia povis savi sin kaj ke ŝi troviĝas ie en Ruslando. Sed fakte nur en 1993 oni ekhavis certecon pri la sorto de Lidia, kiam atestantino kun la nomo Eva Toren, vivanta en Tel-Avivo, rakontis en artikolo de Josef Ŝemer publikigita en Israela Esperantisto, ke ŝi konatiĝis kun Lidia Zamenhof en aprilo 1942 okaze de paska festeno ĉe komuna konato. Laǔ propraj eldiroj, Toren vidis la 5an de septembro 1942 kiel Lidia en la selektejo apartenis al la malfeliĉuloj, kiuj estis pelitaj al la vagonoj por transporti ilin al la detruejo en Treblinko. La tiam dek kvar jara virino memoris, ke Lidia, „marŝis reĝmaniere, rektastature, kun fiero, malsame al la plimulto de la aliaj viktimoj, kiuj estis kompreneble panikitaj“. Bone, ke ĉi tiu aktualigo povis esti aldonita en la esperanta versio de la libro de Wendy Heller.
La libro pri Lidia estas do nekutime bone verkita esperantaĵo, konceptita laǔ la usona modelo, kies avantaĝo estas ĝia vigla, malseka rakontstilo kun multaj epizodoj kaj konkretaj ekzemploj. Parte la teksto legiĝas flue preskaǔ kiel ekscita romano (sed ĝi ne estas romano !). Iuj eroj estas eble iom tro detalaj kiel ekzemple citaĵoj el paroladoj de Lidia, kio faras la verkon iom longspira kaj dika. La decido prezenti la tutan tekston en 30 relative mallongaj ĉapitroj tamen savis ĝin. Iom kuriozaj estas eble la titoloj de la unuopaj ĉapitroj, sed tio ne gravas. Al la literatura sukceso kontribuas kompreneble la traduka talento de Bernhard Westerhoff, dank’ al kiu la teksto fariĝis bone komprenebla, kvazaǔ kiel se oni legus ĝin en sia propra nacilingvo. Mi renkontis nur unu eraron, tute banalan, sur paĝo 272: „Al Della estis dirita, ke“ anstataǔ dirite. Pri la esperantigo de iuj geografiaj nomoj eblas nature ree disputi (Verduno, Ilinojso, k.s.). Entute temas pri elstara kaj serioza esplorlaboro plenumata de Heller, kiu plene liberas de legendoj, fantazioj kaj hagiografiaĵoj, karakterizaj parte por la malnovaj biografioj pri L.L. Zamenhof. La esencan bibliografion pri la temo Heller konsultis, same multajn gazetarajn fontojn kaj leterarkivaĵojn. En la verko tamen oni (t.e. historiistoj) sentas la mankon respektive bezonon de minimuma fontindikaro. Ankaǔ la elektitaj fotoj estas tre vidindaj, kvankam estas bedaǔrinde, ke ili ne povis esti presitaj en pli bona kvalito. Ankaǔ kiel eldonaĵo mem la libro estas minora.
Tiel do estiĝis signifa teksto ne nur por prezenti la vivon de Lidia Zamenhof, sed ankaǔ por kompletigi malpli konatajn sciojn pri la historio de la Esperanto-movado, kiu post la morto de L.L. Zamenhof misie estis daǔrigata de lia vojaĝema filino. Ĉar la libro de Wendy Heller estas sendube ankaǔ signifa kontribuo al la priholokaǔsta literaturo, indus pripensi ĉu traduki ĝin ankaǔ al la germana lingvo. Ĉu Bernhard Westerhoff denove pretus transpreni tiun taskon ?
Koncerne la mondkoncepton de Lidia, mia persona impreso estas (eble erara), ke Lidia ne estis tiom vere konvinkita religia kredantino (kiel asertis Martha Root) – ŝajnas ke sole ŝi kredis je la volo de Dio, kiu laǔdire decidas la sorton de la homoj; multe pli ŝi vidis en la bahaismo taǔgan rimedon por pluporti la torĉon de la projektoj de sia adorata patro, precipe de la idealoj de la homaranismo, kiun li inventis. Nu, la plej lastaj vortoj, konservitaj de Lidia tekstas, ke ŝi kredis je Dio, ke ŝi estas bahaano kaj mortos kiel bahaano, ĉio estus en Liaj manoj (p. 356). Ĉu estas eraro, ke Lidia aliĝis al la bahaa movado, estas malfacile diri kaj alia demando. Ĉe nebahaanoj tiu decido en ŝia vivo povas kaǔzi ian konfuziĝon kaj distanciĝemon vidalvide de ŝi, malgraǔ ĉia simpatio por tiu idealisma zamenhofa filino. Definitiva eraro estis ŝia reveno al Eǔropo, kie ŝi finiĝis kiel judino en la neniigejo de Treblinko. Se ŝi estus serioze preparinta sian volon, ŝi estus povinta peti la statuson de rifuĝinto, despli ke sub Franklin D. Roosevelt ekzistis tia leĝo kaj dudek mil homoj, supozeble judoj plejparte, profitis la eblon resti en Ameriko. Sed Lidia volis rehejmiĝi, unue ĉar ŝi timis, ke ŝi povus perdi la polan ŝtatanecon, due ŝi celis rigardi kiel fartas ŝiaj familianoj. Ĉiuj postaj provoj forigi ŝin el Pollando al sekura loko estis vanaj, nelaste ĉar Lidia mem ne volis forlasi siajn proksimulojn.
La dubon, ĉu Lidia estis bela virino aǔ ne, oni povas definitive meti ad acta per la prezento de la du fotoj kun ŝia porteto sur paĝoj 88 kaj 369.

Andreas Künzli


Andreas Künzli

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.