La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Marvirinstrato

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kiel aspektas miraklo


2010
esperanto.be/fel/mon/rec/marst.php

La libro estas stranga. La strangaĵoj en ĝi estas kelkaj. Sed la unua, kaj ĉefa, estas la ĝenro. Fakte, preskaŭ ĉiuj „noveloj” el la prezentitaj 18 estas laŭ la unua vido fabeloj (la du lastaj – primovadaj satiraĵoj). Nu, fabelo estas ja ĝenro estiminda: sufiĉas rememori, ke laŭorda konatiĝo kun Esperanto komenciĝas de la fabelo („Unu vidvino havis du filinojn...”) por kompreni ĝian gravecon por nia literaturo. La fabeloj estas popularaj ĉe la infanoj, sed ne nur: ni nur menciu la furoron de „La mastro de l' ringoj” libro- kaj kino-forme, kaj vi komprenos, ke la ĝenro estas ankaŭ serioza. Samtempe, originale verkitaj fabeloj en Esperanta literaturo ne tro multas, kaj tial necesas tuj saluti la novan fabelkolekton.

Sed ne ĉio tiom simplas. Ja la fabeloj ne estas tre kutimaj, eĉ se iuspeca influo de la klasikaj verkoj, kiel de Andersen, evidente senteblas. Parto de la fabeloj (se ne ĉiuj) aspektas iom strange, kaj ne ĉiam klaras, kion la aŭtoro volis diri. Tamen, post medito pri la strangaĵoj, mi faris la jenan konkludon: la ĉefa celo de la aŭtoro estis esplori la fenomenon de miraklo. Hm ... Sed ja ĉiuj fabeloj uzas miraklon, kaj en tiu senco esploras ĝin, ĉu ne? Kompreneble – por instruaj, distraj, alegoriaj kaj pluraj aliaj celoj. Sed Westover faras alion: li rigardas la imagitajn situaciojn de la ekzisto de la mirakloj apud ni kaj sekvas la homajn reagojn al ili.

Tiaj estas la fabeloj Marvirinstrato, Pigopago, Fiŝhepatoleo, Meduzet' kaj kelkaj aliaj. La esplorataj en ili demandoj estas, ekzemple, tiaj: „Ĉu ino, simila al marvirino, vere estas tio, kaj ĉu marvirinoj vere vivas apud ni?”; „Ĉu la patrino ĝojos, se la filino ricevos donacon de feino?”; „Kio pli bonas – la fidela pajloĉapelo aŭ mirakla rimedo, permesanta paŝi sur akvosurfaco?”; „Ĉu oni akceptas trankvile la ekziston de racia meduzeto apud knabino?” kaj simile. La respondoj estas diversaj kaj paradoksaj – kaj ĝuste tiuj fabeloj konsistigas la plej bonan parton de la libro. Unu fabelo – Nia bestoĝardeno – iom tro rekte provas respondi la ĉefan demandon: „Kio ĝenerale estas miraklo?” La respondo, kiun donas la aŭtoro, estas iom banala, sed prezentita elegante. Proksimas al ĝi laŭ la tasko kaj solvo El la taglibro pri la okcidenta vojaĝo.

Kelkaj aliaj fabeloj estas iom pli tradiciaj (kvankam ankaŭ ili enhavas paradoksojn) – ili traktas neantaŭvideblajn homajn dezirojn. Tio estas, ekzemple, Orfiŝeto kaj glacia monto kaj Labirintoj. Min ili impresis iom malpli – eble ĝuste pro la troa tradicieco, sed tio estas afero de la gusto.

Iom aparte staras tri noveloj-fabeloj, inspiritaj de la esperanta kulturo. Unu el ili estas stranga knaba historio, tre usoneca stile, inspirita de „enigma” zamenhofa frazo pri „Tri ruĝaj knabinoj”. La afero devenas, fakte, de certa mistraduko, sed ne tio gravas ĉi-okaze: ni vidas, kiel tuja imago pri la knabinoj naskis ĉe la aŭtoro grandan knabpsikologian historion ... La historio estas strangeta (jes ja, strangeco ĝenerale estas trajto de la stilo de Westover!), sed atentokapta, kaj ĝuste ĝi pruvis al mi tion, ke la aŭtoro, kvankam komencanta, ja havas estimindan verkistan talenton.

La dua esperant-tema novelo – Estimata Vi – „verdece” traktas la ĉefan temon pri mirakloj: „Ĉu esperantisto ĝojos, se ricevos donace tutan Esperanto-urbon, sed senhoman?” La solvo estas proksimume sama, kiel en la fabelo Fiŝhepatoleo. Kaj la fina novelo Antaŭparolo al la plena verkaro de Yvette Swithmoor estas sprita parodio pri la Esperanto-kulturo ĝenerale, montranta profundan konatecon de la aŭtoro kun nia literaturo, kritiko, moroj ktp. Min la gaje-galaj rikanoj de Westover pacigis kun ĉiuj ne tro gravaj mankoj de la kolekto!

Kaj jen la lasta strangaĵo de la libro, absolute nekutima (dume) en la mondo: la aŭtoro kaj la eldonejo rajtigas ĉiun homon senpage legi la libron en la reto (kie ĝi troviĝas plene), elŝuti ĝin kaj uzi laŭplaĉe! Tiaspeca donaco estas io tute nova ... Malgraŭ tio, ke la homoj, kutimaj legi de l' ekrano, ne havas stimulon aĉeti la paperan eldonon, espereble, sufiĉos en la mondo tiuj, kiuj preferas foliumi la paperajn librojn ... Do, ili aĉetu – kaj la avaruloj legu senpage!

Nikolao Gudskov

Marvirinstrato

Publikigita ĉe
Usona Esperantisto
archive.is/1cp1g

Marvirinstrato enhavas dek ok rakontojn, reklamojn, kaj fabelojn. La unuaj dek kvin ŝajnas al mi—studanto pri hispanlingva literaturo—similaj al la fama ĝenro “Magia Realismo”. Multaj okazas en stranga(j) urbo(j), kaj eksterordinaruloj ĉefrolas en preskaŭ ĉiuj. Fininte la dekkvinan novelon, mi sentis kvazaŭ mi ĵus legis aron de artefaritaĵoj kiu magie aŭ sciencfikcie venis el paralela mondo kie ekzistas mirakloj—kaj kie almenaŭ unu mondoparto parolas Esperanton. Kvankam la aŭtoro mencias nenion—vere, li eĉ ne mencias ĉu oni parolas Esperanton—li ludas kun la legantaro kaj lasas ke oni supozu. Mi ŝatus legi la opinojn de aliaj legantoj.

Ankaŭ la lastaj tri noveloj ŝajnas formi integran tuton; ili estas pli realismaj, ne temas pri magiaj eventoj nek urboj kie oni (ŝajne) parolas nian lingvon. La unua temas pri sperto de fremdulo, verŝajne Esperantisto, en la suda regiono de Usono. Same kiel la aŭtoro, mi loĝis en tiu regiono dum jaroj kvankam mi ne estas sudulo, kaj mi povas ĵuri, ke li bone kaptis kiom rava kaj neordinara ĝi vere estas.

La finaj noveloj pritraktas nian karan Esperanto-movadon, ne tre pie tamen des pli amuze. Unu temas pri la heredaĵo de riĉa sentaŭgulo kiu mortas tuj post fasciniĝi pri samideanino; la alia, pri disputoj kiuj leviĝas post malkovro de verkaro de nekonata Esperantisto.

Ĉi tiu imagoplena libro meritas lokon en la libraro de ĉiu legema usona esperantisto. Laŭ mia vidpunkto, ĝi estas bona ne nur kompare kun la klasikaĵoj de la Esperanto-literaturo; se ĝi estus verkita en nacia lingvo, multaj kritikistoj taksus ĝin vere elstara. Aĉetu ĝin nun kaj, post jaroj, vi povos montri al novbakitaj esperantistoj (kiuj sendube devos legi ĝin dum NASK) ke vi aĉetis dum ĝi estis ankoraŭ varma de la unua presado.

It isn’t often that a book of such high-quality as Marvirinstrato is produced in any language; I am very happy that Tim Westover wrote it in Esperanto, giving me not only the pleasure of reading it, but also the enjoyable experience of reviewing it.

One quality which I enjoyed was that the book did not seem like just another collection of short stories, with completely random and disconnected contents. While I was reading, I felt that the stories were taking place in a beautiful, vibrant world created by the mind of the author – or rather, in two worlds.

Marvirinstrato has eighteen stories, advertisements, and fables. The first fifteen seemed to me – a student of Spanish-language literature – similar to the famous genre of “Magical Realism”. Many occurred in a strange city (or cities), and extraordinary characters were central in almost all of them. The author does not mention anything explicitly, however when I finished the fifteenth piece, I felt as though I had just read a collection of artifacts that by means of magic or science-fiction had stepped past the bounds between universes, and arrived in the home of the author after coming from a parallel world where miracles occur, and at least one part of the planet speaks Esperanto. Although the author mentions nothing – not even whether the characters are in fact speaking Esperanto – he plays with the readers and leaves one guessing. I hope to read the opinions of other readers about this.

Brandon Sowers

Birdoj parodiaj kaj aliaj


februaro 2011
La suprajn citaĵojn mi ĉerpis el la novelo Parodibirdo, troviĝanta en la novelaro Marvirinstrato de Tim Westover. Tiu ĉarma novelaro estas plen-plena de "parodibirdoj" kaj ankaŭ "mimbirdetoj", kiuj enŝovis siajn nestojn en rakontojn, fablojn, fabelojn kaj eĉ en recenzon pri imaga libro. Laŭ mi, unu el la plej fascinaj trajtoj de la novelaro estas la fakto, ke la aŭtoro preskaŭ ĉiam ŝajnas "laŭtlegi" siajn prozaĵojn antaŭ aŭskultantaro de diversaj aĝoj. Ekzemple, la rakonton Pigopago (en kies paĝoj troveblas nesto de sprita "mimbirdeto" el Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire) oni povus laŭtlegi en ajna familio kun ĉeestantaj infanoj 5-6-jaraj aŭ pli aĝaj. La infanojn amuzus la kortuŝa rakonto pri la infaneca pigo "aĉetanta" falintajn dentojn de iu ĉarma knabino, dum tiu ĉi opinias, ke la pigo estas "la dentofeino". La plenkreskulojn emocius la varma nostalgio pri infanaĝo, kiu disradiiĝas el la ĝenerala etoso de tiu fabelo. Dum la infanoj kunsentus kun la pigo kaj la knabino (inkluzive de ties ĉi intereso pri alumetlibretoj), la plenkreskuloj kunsentus kun la zorgema patrino, kiu malpermesas al sia knabino ludi per alumetoj. Mi mem rakontis tiun fabelon al mia nepino (6-jara) iun vesperon antaŭ ol ŝi ekdormis. La sekvan matenon, ŝi faris komentojn pri tio, ke feinoj ne ekzistas sed rakontoj pri ili estas plej agrablaj. Mi konsentis.
En la novelo Spektaklo (prozo precipe por plenkreskuloj, en kies paĝoj nestas diskreta "parodibirdo", primokanta kliŝajn romantismajn amrakontojn) la fina paragrafo ŝajnas konvinki nin ke temas nur pri infanrakonto:
"Per tiaj vortoj mi finis mian rakonton al la enuigita aŭskultantaro – miaj genepoj.
'Avĉjo, vi tion rakontas tro ofte', diris la malgranda Mateko. 'Ne estas interese. Kaj Avinjo Greta jam diris, ke la rakonto ne plaĉas al ŝi.'
Anja aldonis, 'Jes ja, ne plu rakontu tiun enuigan historion. Rakontu pri la elefanto kaj la zumanta balailo.'"
Tiu ĉi finaĵo pliigas la humuron de la rakonto, pensigante la plenkreskajn aŭskultantojn pri tio, ke kelkfoje plenkreskuloj agas eĉ pli infanece ol infanoj. Oni komprenas ke la rakonto priskribas veran antaŭlongan okazaĵon pri Avinjo Greta, kiam ŝi estis la fianĉino de Avo. La rememoro pri tio embarasas nun la maljunan Avinjon Greta… kaj eble ankaŭ kelkajn legantojn de la novelo, kiuj emas iluzii sin per romantismaj nerealecaj revoj. La surprizo kuŝas en tio, ke malgraŭ la "parodibirdo", la historio pri la seniluziiĝo de Greta (antaŭ tre longe, kiam ŝi enamiĝis al fama filmaktoro, kiun ŝi neniam renkontis) iĝas vere romantisma je la fino, ĝuste pro tio ke la reala amo inter la bakisto kaj la kelnerino (t.e. Avo kaj Avinjo) ja supervivis ĝis maljunaĝo.
En la noveloj Marvirinstrato, Ruĝvela ŝipo, Tri ruĝaj knabinoj la aĝo de la roluloj estas sur la sojlo inter infaneco kaj adolesko. Ili taŭgas por legantoj (aŭ aŭskultantoj) en la aĝo de la roluloj (allogataj de la fantazia etoso kun misteroj kaj surprizoj en la rakontoj) kaj ankaŭ por plenkreskuloj (allogataj de la delikataj psikologiaj priskriboj pri la infaneca kaj adoleska imagpovo). La rakonto Tri ruĝaj knabinoj havas moton el la biografio Zamenhof, aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton. En tiun ĉi moton (kiu priskribas sonĝon de la juna Zamenhof pri tri ruĝaj knabinoj), Tim Westover enmetis neston de ege inteligenta kaj kreiva parodibirdo, kies voĉo aŭdiĝas tra la tuta rakonto. Se oni legus la rakonton sen ĝia moto, ĝi tamen ŝajnus atentokapta kaj interesa, plena de delikata fantazio. Sed kiam oni aldonas tiun moton, rilatantan al la artikolo "la" (ĉar la Zamenhofa sonĝo rilatis al la difina artikolo en Esperanto), tiam la "parodibirdo" igas nin eksplodi je ridoj tra la tuta legado. Jen kiel aspektas la humura finaĵo de la rakonto:
"La knabinoj malfermis siajn buŝojn, el kiuj devus veni flamo kaj vento. Flamo, kiu bruligas korojn. Vento, kiu skuas la mondon.
Sed ili kantis! "La la la la la, la la, la, la!" Kiam mi vekiĝis, la sono daŭre ripetiĝis.
Kiujn problemojn mia sonĝanta menso provis solvi per tiuj silaboj?"
Laŭ mi, sentiĝas en tiu rakonto iom da ironio pri la troiga fadensplitado de la zamenhofaj esploristoj. Sed temas pri malmalica, gaja "parodibirdo".
La lasta prozaĵo, Antaŭparolo al la "Plena Verkaro de Yvette Swithmoor", estas verŝajne la sola prozaĵo en la libro kiu ne taŭgus por infanoj. Ĝi estas imaga antaŭparolo pri imaga libro verkita de imaga aŭtorino. Tiu teksto estas plen-plena de ridindaj ŝablonoj plukitaj el recenzoj kaj antaŭparoloj, historioj pri literaturo k.s. Jen la fina paragrafo de tiu ironia kaj humura prozaĵo:
"Mi esperas, ke Yvette mortis fidela je la sentoj, kiuj plenigas la rakontojn, poemojn, leterojn, limerikojn kaj solvitajn krucenigmojn de ŝia "Plena Verkaro". Ŝi estu simbolo de tiuj, kiuj restas nekomprenataj de la popolo, kies nura celo estas interkompreniĝo.
Esperanto bezonas tian verkiston, kiel Yvette Swithmoor ene prezentita. Ĉu fakte ŝi estis tia, estas demando por historio, ne por literaturo. Ŝajnas al mi ke en tiu imaga antaŭparolo, nestas tuta familio de "parodibirdoj". Oni povas trovi tie diversajn speciojn de "parodibirdoj": lingvajn parodibirdojn, situaciajn parodibirdojn, karakterajn parodibirdojn, pensmanierajn parodibirdojn…"
Pardonu min karaj legantoj, sed tiu ĉi "recenzobirdo" komencas maltrankviliĝi sur la ekrano de mia komputilo, kaj mi suspektas, ke iu "parodibirdo" ĝuste provas proksimiĝi al ĝi. Do, mi preferas fini tiujn ĉi komentojn pri la novelaro Marvirinstrato, varmege rekomendante ĝin por viaj legado kaj pripensado.

Luiza Carol

Marvirinstrato


aprilo
archive.is/1cp1g

Kiam mi ricevis kaj ekfoliumis tiun ĉi libron, min surprizis la deklaro ĉe la komenco ke la libro senpage elŝuteblas en interreto. Ni ĉiam esperas ke PIV kaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj estos publikigitaj en elektronikaj versioj ĉar la elektronikaj estas pli oportunaj ol la paperaj ĉe konsultado, serĉado kaj studado. Kaj ni jam vidas ke multe da libroj pri programado de komputiko aperadas serie sinsekve en du versioj la papera kaj elektronika - kompreneble ne senpage elŝutebla se oni ne aĉetas la paperan. Neatendite la novelaro Marvirinstrato en Esperanto estas senkondiĉe elŝutebla. Revolucio? Sed tiel fari ne plie malprofigus la eldoniston? Ĉu necesus aperigi ĝin en papera versio, nun ke oni povas legi ĝin en komputilo? Diskuteblas tiaj aferoj. Iuj diras ke multaj preferas legi la paperan. Efektive mi mem ŝatas legi novelaron sur la papero ĉar legi longatempe en komputilo damaĝas la okulojn. Tamen, nun kiom da eldonistoj volus tiel prodige fari? Kiel ajn, senpage elŝutigi literaturaĵojn estas delikata afero.

Krome, kiam mi vizitis la ttt-ejon por elŝuti ĝin, mi trovis ke antaŭ ĉio oni povas legi la recenzon pri la libro. En la artikolo okultrafa estas la frazo: “La libro enhavas 18 novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj.” Kiel mezaĝulo mi tute ne volas legi fabelojn, kvankam la recenzisto emfazis: “Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj…” Kiaj ajn, fabeloj estas ĉefe por infanoj. Sed, por plenumi tiun ĉi recenzan taskon, mi tralegis la libron. Kial mi verkas recenzon pri la sama libro, nun jam ke troviĝas la recenzo? Diablo scias.

Ne mensogis la recenzisto ĉar vere ĝi plejparte aspektas fabeleca - ekzemple birdoj, aparatoj ktp. havas spiriton kaj kapablas pensi kaj paroli. Nu, marvirino kiel tiu en la fabelo de Andersen havas rilatojn kun homoj, feinoj, fantomoj, meduzo homigita…vivas kune kun homoj… tiaj rakontoj sendube estas fabele karakterhavaj. Kompreneble, ĉi tie la fabeloj ne similas la tradiciajn. En iuj “mi” troviĝas en la procesoj de la okazintaĵoj. Do, se oni nomas ilin fabeloj, temas pri fabeleskoj modernaj, kvankam elimagaj tamen baziĝantaj sur la reala vivo. Jes, eskoj ĉar iuj pecoj estas forme fabelaj sed enhave ne havas signifojn edifi infanojn, nome, tiaj estas nur strangaĵoj. Ĉi tie ne necesas listi la detalajn titolojn. Ni lasu legontojn mem juĝi. Emfazinde ke nunaj verkistoj ne havas la devon eduki. Verkoj por distrado estas ĉiam indaj kaj bonvenaj.

Ĉu la libro taŭgus nur al infanoj? Dilema demando. En ĝi troveblas alispecaj artikoloj. Nu, satiraĵoj kelkaj pri vara deklamo, homa ago kaj la esperantaj movado kaj literaturkritiko. La satiro kun humuro de Tim Westover estis profunde impresa. Ni ne povas simple difini la libron fabelaro por infanoj, nek novelaro por plenkreskuloj. Prozaro do? Ŝajne pli trafe. Tamen, ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, prozo estas novelo. Pli sekure, ni nur povas diri ke tiu ĉi libro estas nepoezia.

Aparte pri la esperanta literaturkritiko, tre pensiga estas la eseo Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Antaŭ ĉio mi konsentas liajn opiniojn, kaj plie mi volas diskuti priajn fenomenojn ĉi tie, kvankam tio eble deklinos min de la temo. Unue, kiel la aŭtoro aludis, recenzistoj, fakte plejparte nur recenzantoj kiel mi, ŝatas unuvoĉe laŭdi aŭtorojn kaj iliajn librojn. Trafe! Ankaŭ mi tion faris, faras kaj faros en verŝajne longa tempo. Laŭdojn amas ricevi eldonistoj kaj aŭtoroj. Jes, recenzantoj devas juste taksi la librojn respondecante al la legontoj - la publiko. Tamen, bedaŭrinde ke nun en esperantujo la publiko konsistas ĉefe el eldonistoj, verkistoj, nome, la nombro de produktantoj superas tiun de konsumantoj. Al ĉiuj eldonistoj ĉiam mankas ne manuskriptoj sed aĉetantoj. Tial, ni laŭdadas ilin efektive por kuraĝigi la publikon, la legantojn mem. Due, Tim rimarkigis ke recenzantoj kutimas nur delire diskuti pri supraĵoj. Ni konfesas ke nia tasko estas provlegi kaj prezenti librojn serĉante erarojn tajpan kaj gramatikan kaj celante konigi la enhavon por varbi pli da aĉetantoj - simpatie, kompate kaj senpage. Jes, ni timas ke la legontoj ne kapablas kompreni la mistajpitajn vortojn kaj la temon de la legaĵo. Ruboj estas recenzitaj kiel valoraĵoj ĉar en ilin eldonistoj ĵetis monon. Tiel fari estas peko de ni recenzantoj. Ni recenzantoj devas atentigi kaj analizi kiel kaj kial verkis la aŭtoro sed ne nur konigi kion li aŭ ŝi priverkis. Fakte, prisatirante nin Tim donis al ni bonan ekzemplon kiel analizi poemon en jenaj paragrafoj:

La poemo “Balado de Vaganta Esperantisto” (p. 1082) certe neestas simpla fabelo. En ĝi oni trovas la plej emocian prezenton de vojaĝado en la tuta Esperanto-literaturo. La poemo estas eĉ pli interesa pro la antaŭe menciita fakto, ke Yvette neniam ĉeestis Esperantan kongreson, konferencon, aŭ klubvesperon. Mi citu:
Rajdante en kupe’
Laŭlonge de landlim’
Kun pensoj tiel grizaj, kiel ĉiel’,
Mi sonĝas pri Ĵanin’ –
Ĉu ŝi sopiras min?
Mi ŝatus dormi laŭ la reloj ĝis la mar’.
Se morgaŭ en Pariz’
Malaperus la valiz’
Mi povus petveturi tuj al haven’.
Sed post ĉiu ruloklak’
Kaj ĉiu hortiktak’
Mi pluiros orienten de Eden’.
La poemo levas pli da demandoj, ol ĝi solvas. Kial la vojaĝanto daŭre vojaĝas, se estas tiom malagrable? La vojaĝanto estas kvazaŭ katenita al la vojaĝo – malapero de la valizo estus la nura eliro. Eble la hejmo ne estas pli bona – ankaŭ tie homoj ne komprenas. La vojaĝanto foriras por trovi la internacian amikecon kaj la belan paradizon promesitajn de esperantistaj fabelistoj. Evidente la vojaĝanto trovas, ke tio estas mensogo aŭ almenaŭ troigo. Se eĉ pontolingvo, kies plej ofte laŭdata celo estas interkompreniĝo, ne povas transponti homajn korojn, tiam Esperanto fariĝas por la vojaĝanto fonto de malespero. Valizo estas simbolo de tiuj trompitaj esperoj – fordoninte ĝin al aliaj, kiuj ankaŭ revas, la vojaĝanto estas libera iri hejmen aŭ eĉ plene malaperi. (p.205 -206)

Pardonon ke mi citis tro multe (danke al la elektronika versio mi rekte kopiis la parton ĉi tien nebezonante tajpi, alie mi ne volus citi tiom). Mi laŭdas tian recenzon. Tia recenzo mankas al esperantujo. Tio ne estas ironia diro.

Kaj mi iam faris en antaŭparolo al iu poemaro esperantigita de amiko. Mi teknike analizis du poemojn en la antaŭparolo kaj elmontris la signifojn, sed kiam la amiko ĝin nacilingvigis por la originalaj poetoj, ili diris ke mi tute ne taksis la poemaron kaj ili do rifuzis la antaŭparolon. Mia provo fiaskis. Danke al tio mi konsciis ke ne nur esperantistoj ŝatas vakajn kaj vantajn laŭdojn;pri la detala analizo de la metodo kaj la profunda esploro de la signifoj sed ne nur sencoj neesperantistoj ankaŭ ne interesiĝas. Sekve de tio, la satiro de Tim validas ankaŭ por neesperantistoj.

Resume, tiu ĉi libro estas malfacile traktebla. Mi ne scias por kiuj Tim verkis ĝin. Por infanoj, plenkreskuloj, por esperantistoj aŭ neesperantistoj? Verŝajne por ĉiuj.
En tiu ĉi libro ni, almenaŭ mi, legis ion eksterfabelan. Ne mankas rikolto.

Mao Zifu

Pri Doppelviv' kaj universoj paralelaj


esperanto.net/literaturo/be/marvirinstratrec.html
Komence mi konfesu: apenaŭ eblas al mi objektive recenzi ĉi tiun novelaron. Mi konas la aŭtoron, alte estimas lin kiel amikon, klerulon kaj esperantiston, kaj iomete konsilis dum la preparado de la libro (ja mia nomo aperas fine de la libro inter dankatoj).

Tamen – kaj mi pardonas al recenzemaj legantoj de La Brita Esperantisto – liberiĝi de mia ekzemplero de Marvirinstrato, por ke alia recenzu, senigus min je unu el la plej originalaj, plej freŝaj Esperanto-prozaĵoj, kiujn mi lastatempe legis.

Do en la 18 noveloj, longaj inter du ĝis 40 paĝoj, la aŭtoro gvidas nin tra sia hela, bunta imago, prezentante interalie meduzeton, kiu sukcesas ĉe homa lernejo, kantantan arbon, malsanan toastilon, pigon, kiu marĉandas kun knabino, bestoĝardenon kun fenikso kaj marvirineto, lunulinon, kaj zamenhofe tri ruĝajn knabinojn.

Ja fantazio – sed fantazio firme radikiĝinta en reala, rekonebla mondo. Kiel la germana aŭtoro E.T.A. Hoffmann, al kiu – ekzemple – ordinara pordofrapilo povas fariĝi vizaĝo de malbela sorĉistino, Westover, posteulo de pli fruaj romantikistoj, diras al siaj legantoj: Aŭskultu. Paralelas al nia nuna, ĉiutaga, foje mizera, foje rutina ekzisto, aliaj universoj, en kiuj ŝajne senvivaj objektoj tamen vivas, en kiuj la specioj, ŝajne neinterkomunikivaj, tamen komunikiĝas, tamen komprenas unu la alian. Nur aŭskultu. Ankaŭ vi aŭdos la sonojn de aliaj sferoj.

La noveloj do situas kruciĝe inter jen ordinara, videbla kaj jen fantazia, feina mondoj. La leganto lernas facile, flue transiri de unu mondo al la alia: ja la du mondoj kunmiksiĝas, kiel la ingrediencoj – notinde Faraona Faruno, kiu reaperas en la novelaro – en la mirinda kuko de la sabla maro, kuko de l' ploranta ter' (en samtitola novelo).

Maro, maristoj, ŝipoj; birdoj; infanoj kaj gepatroj: jen konstantaj temoj en la novelaro. Novelaro, cetere, verkita en fidinda, eleganta Esperanto – kaj foje tiel image riĉa kiel la enhavo de la noveloj mem.

Frapas nomoj: la pigo Pepoplum' nombras inter sia konataro Bekoblek', Nuksonuk', Ombroov', Knarokor', Korvokul', Nebulonaz' kaj Saltosag'. Serpentoj en bestoĝardeno nomiĝas Vola kaj Vela; tamen mia plej ŝatata estas kompatinda s-ro Doppelviv', kiu devas konstati, ke diversaj iloj en lia kuirejo enamiĝas.

Doppelviv': do duobla vivo. En unu nomo kuŝas la kerno de tiu ĉi ĉarme amuza, elvokive riĉa novelaro – cetere la unua tia kolekto el la plumo de Tim Westover, kiu en 2007 gajnis la unuan premion en la prozo-branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Espereble tiu ĉi kolekto ne estos la lasta.

Do ne superece lasu la novelaron sur la bretaro, dirante, ke fantaziaĵoj, feinaĵoj, vin ne allogas. Ĉu vere vi scias, kion pensas la pigo, kiu staras sur via tegmento; ĉu vere vi scias, kio okazas nun en via kuirejo, kiam vi sidas en via salono, legante ĉi tiun recenzon? Ĉu vere?

Paul Gubbins

Originale kaj pensige


(sveda)
retpaĝo
La usonano Tim Westover (1982-) konatiĝis lastatempe per noveloj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA (tria premio de prozo en 2005, dua en 2006, unua en 2007). En 2009 aperis Marvirinstrato, lia unua novelaro libroforma. Ĝi konsistas el dek ok noveloj kun etoso certagrade fabeleca. La stilo ĝenerale estas simpla, kaj en pluraj noveloj ĉefrolas infanoj. Tamen ĉi tio tute ne estas fabeloj por infanoj, sed plenkresk(ul)aj noveloj kun originala enhavo kaj formo.

En kelkaj el la noveloj aperas filozofie pensigaj demandoj vestitaj kiel rakonto kun fabelaj aŭ leĝere surrealismaj trajtoj. Tio validas ekz. pri Labirintoj, kie la rakontanta mio kaptiĝas en spirita labirinto konstruante ĝardenajn labirintojn.

En la plej feliĉaj okazoj, Tim Westover trovas ideojn tre originalajn, surprizajn kaj pensigajn. Tia estas ekz. Meduzet’, pri knabino kiu amikiĝas kun ŝvebanta meduzo, El la taglibro pri la okcidenta vojaĝo, pri graciaj kaj glaciaj lunulinoj. En iuj noveloj regas plaĉa sonĝeca etoso, ekz. en Ruĝvela ŝipo kaj Marvirinstrato. Aliaj plenas de la plej neatenditaj cirkonstancoj, kiel Enanimigo, kie homoj renaskiĝas kiel hejmaj mastrumaj aparatoj, kio kaŭzas emociajn problemojn.

La plej ampleksa el la noveloj estas Tri ruĝaj knabinoj, inspirita de konata anekdoto pri la deveno de la Esperanta difina artikolo el Zamenhofa sonĝo. Jam la ideo verki novelon sur tiu bazo estas ege originala, sed krome Westover vere sukcesas fari el tiu ideo ion tute propran, kiu interesas kaj fascinas. En tiu novelo fantazio kaj realo, fabelo kaj ĉiutageco kunfandiĝas en tre sukcesan literaturaĵon.

Do, en la bonaj momentoj, la krea imagpovo de Westover triumfas. De temp’ al tempo tamen la rakontoj ne sukcesas senĉese fiksteni mian intereson. Iufoje lia emo vicigi strangajn kaj fantaziajn detalojn iĝas manio iom teda. Sed verŝajne malsamaj eroj kaptos malsamajn legantojn, do ne facilas precizigi, kion li prefere ellasu.

La du lastaj noveloj estas priesperantistaj satiraĵoj. La unua estas sufiĉe originala, kvankam ĝi primokas kutimajn "verdaĵojn". La dua imitas antaŭparolon kiu panegiras literaturan verkon. Ĝi ne estas same originala, tamen sukcesa kaj celtrafa.

La lingvaĵo de la novelaro estas bona kaj klara.

Sten Johansson

Laŭ Marvirinstrato al nekonataj landoj…


2009:7, p.19
timwestover.com/marvirinstrato/?p=219
La novelaro Marvirinstrato de Tim Westover estas libro novtipa kaj forme (oni povas ne nur mendi-aĉeti ĝin kiel kutime, sed ankaŭ diversmaniere ekhavi elektronike el la retejo www.marvirinstrato.com – tie troveblas ĉio necesa), kaj enhave – ĝi tute ne similas aliajn librojn.

La libro enhavas 18 novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj. Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj... kiaj ankoraŭ?

Ĉio okazas en iu fabela mondo ekster nia tempo kaj spaco. Personaj kaj lokaj nomoj koncernas neniun nacion/landon; el realaj nomoj estas menciataj nur monde konataj de jarcentoj.
Eble tiaj noveloj povis aperi nur en Esperanto – sed pri tio iom pli sube.

Ĉiu fabelo ja ion instruas. Certe – la vivon. Ke amo instigas homon al malraciaj agoj, kiuj povas eĉ pereigi lin. Ke oni povu vidi admirindajn miraklojn eĉ en kutimaj aferoj. Se iom konkrete, do:
Marvirinstrato – ĉio ŝajnas pli-malpli klara kaj natura (almenaŭ, ene de fabela naturo), sed unu lasta frazo ŝanĝas ĉion, revenigante enigmon.

Ruĝvela Ŝipo – oni memoru, ke en realo ĉio perdita aŭ detruita pro senpensa hasta ago neniam reaperos.

Spektaklo – estas observo de homkonduto en specifaj situacioj. Nu jes, bele karikaturita kaj abstraktigita por ofendi neniun konkretan.

Parodibirdo mokas “profesorojn, mediprotektantojn kaj kristanojn” kaj krome – naivecon de ordinaraj homoj.

Labirintoj – ke ne eblas plenumi samtempe ĉiujn rekomendojn (tiuteme ekzistas bona ruslingva fablo “Elefanto-pentristo”), sed ankaŭ ĉi tie la fino alportas tute alian moralon.

Fiŝhepatoleo memorigas plurajn konatajn fabelojn, sed denove: la fino estas ne simila al tiu de tradiciaj fabeloj. Oni povas eĉ dubi, ĉu la bono venkis aŭ ne.

Akvoturo, Akvokruĉo – ke “pura” arto sen praktika uzo ne havas sencon, ke vivo povas plene ŝanĝiĝi pro iu komence bagatela kaŭzo.

Pigopago; Enanimigo; Meduzet’ – oni mem pripensu, kion celas esprimi tiuj fabeloj. Nu certe, birdoj, kuiriloj kaj meduzeto alegorias homojn, sed ne ĉio tiom simplas...

La Kuko de la Sabla Maro... – ŝajnas komplete absurda, sed eble iu trovos la maskitan filozofion ankaŭ ĉi tie. Kaj sendube, ankaŭ en la supremenciitaj fabeloj vi probable trovos ion tute alian, ne tion kion trovis mi...

Krom la fabeloj enestas noveloj de alia ĝenro. Jen akre satira parodio pri reklamo (Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto). Cetere, la reklamata en ĝi “Faraona faruno” figuras ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj de la libro.
Mi jam menciis, ke tiu libro povus aperi nur en Esperanto – do jen ricevu:

Estimata Vi! – dekomence estas groteska satiro pri Esperanto-movado, pri ties ŝablonoj, mitoj kaj blufoj, sed ankaŭ ĉi tie, samkiel en aliaj noveloj, la lasta alineo plene ŝanĝas la tuton. Mi ne senigos vin je la surpriza plezuro...

Kaj la plej akra satiraĵo pri Esperanto-mondo estas la lasta ero – Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Per kelkaj trafaj frazoj la aŭtoro senkompate montras “preskaŭ panoramon de la nuna Esperanto-literaturo”. La verko estas samtempe parodio pri recenzoj kaj antaŭparoloj, abundaj en E-literaturo, kun troaj laŭdoj kaj fantaziado de literaturologoj, kiuj en verkoj nepre trovas ion, pri kio la aŭtoro mem eĉ ne suspektis. Eĉ kelkaj konkretaj aŭtoroj estas aluditaj per mencio de iliaj ŝatataj temoj kaj ĝenroj (aŭ eble mi mem jam fantazias kiel la literaturologoj?).

La plej longa novelo-fabelo, Tri Ruĝaj Knabinoj, teme neniel koncernas Esperanton, tamen havas epigrafon el Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton, kaj en la teksto mem estas disŝutitaj jenaj frazoj: “Forton pli freŝan mi akiris”, “Mi paŝon post paŝo atingis (la kuirejon)”, “... belegaj floroj, kiujn vi akiris rekte kaj kuraĝe, ne timigite [...] kaj konservis dum la densa malvarmo [...] kie vi pacience kaj obstine eltenis” (p.42), “Jam temp’ está” (p.47), “Pluvas kaj pluvas!” (p.48), “la decida hor’” (tiel, kun apostrofo, p.52). Aliloke: “Eĉ post longa laborado venis nenia venko” (p.108). Ial rememoriĝas la “falsloraj rakontoj” de David Jordan...

Eraroj preskaŭ ne estas, mi rimarkis nur “betona kvadrato kiun oni nomis ĝardenon” (p.21) kaj “Frederiko [...] kaptis insektoj por uzi en eksperimentoj” (p.90); ankoraŭ en kelkaj lokoj frazo sonas iom strange, sed mi ne insistus, ke temas pri eraro – eble nur nekutima stilo. Tre plaĉis al mi sukplenaj freŝaj esprimoj kiel “Jen mi trafas en saŭcon” (p.38), “mi sentis dekojn da etaj nigraj okuloj bekpiki min” (p.121). “Sorĉistoj delonge forestis en la tuta lando, depost kiam la kristana registaro enkondukis severan imposton pri la necesaj ingrediencoj por sorĉtrinkaĵoj.” (p.154)

Certe, la libro instruas bonkorecon kaj aliajn pozitivajn trajtojn, sed iom alimaniere, ol tradiciaj popol-fabeloj. Ĝi nepre estas leginda. Dum legado vi ĝuos la intrigojn, subitajn ŝanĝojn kaj bonegan lingvaĵon, poste vi eble longe pensados pri diversaj aspektoj de nia vivo...

Valentin Melnikov
La Ondo de Esperanto, 2009:7, p.19

Valentin Melnikov

Noveloj aŭ modernaj mitoj?


aprilo 2010

Pasintjare aperis tre neordinara novelaro de Tim Westover. Liaj noveloj sendube majstre verkitaj — ravigas leganton per siaj literaturaj modelo kaj originalaĵo.

La aŭtoro artnivele formas iaspecajn fabelojn, fakte modernajn mitojn, kiuj al la leganto montras egale la psikologian kaj mitologian planon sed ankaŭ la spiritan situacion inter modernisma eksperimento kaj realeca fakturo, ofte krucigante la realisman kaj la fantastan motivojn kun konvinkige formitaj literaturaj herooj. La herooj ne estas nur homoj kaj mitaj estaĵoj sed ankaŭ la ĉiutagaj objektoj (toastilo, fridujo, kuleroj, ktp). Samkiel la temoj kaj motivoj de la noveloj estas diversaj, ankaŭ la literaturaj herooj diferencas inter si laŭ siaj ecoj kaj virtoj.

Estas ja bone konate ke fabeloj kaj mitoj por la homoj ofte iĝas tre sanigaj aferoj. Ĉi modernaj mitoj de Westover forte konfirmas tiun veron kaj tio estas unu el plej gravaj karakterizoj de la aŭtora literatura kaj kreiva mondoj.

Samtempe la satiraj kaj ironiaj elementoj de la noveloj havas ankaŭ gravan literaturan funkcion: ili devas montri diversajn homajn ecojn ĉu bonajn ĉu malbonajn, kiel ekzemple estas bonanimo, trokredemo al aliuloj sed ankaŭ ŝancelemo, mensogemo kaj trompemo. (Fiŝhepatoleo). Sed la novelo Marvirinstrato, kontraŭe, estas sentema rakonto pri amikeco inter juna knabo kaj marvirino, la mita estaĵo, kaj ĝi — la novelo — evidente volas konfirmi ekziston de plej subtilaj homaj ecoj: bonkoro, amo kaj empatio. Westover eniras la fantastan mondon ne nur por interesigi la legantan fantazion sed plejparte pro pli efike kaj bildklare ekspliki la homajn sopirojn kaj dezirojn.

Ĝuste pro la vero, ke ties speco de la literatura modelo ebligas enmiksiĝon de ne nur fantastaj sed ankaŭ de ironiaj kaj satiraj elementoj speciale kiam temas pri esperanto kaj ĝia mondo, oni renkontas ankaŭ rakontojn kun la temo priesperanta, kie la aŭtoro tre sprite primokas la verdajn esperantajn donkiĥotojn kaj ilian nedifinitan kredon je "finvenko" (Estimata Vi) kaj same la malsufiĉe lertajn kaj amatorajn literaturajn kritikistojn kaj recenzintojn kiuj laŭdas ĉiun esperantan publikaĵon senescepte kaj negrave pri ties kvalito (Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor ja "varianto" de novelo jam aperinta en Literatura Foiro). Ege plaĉa estas noveleto Faraona faruno dediĉita al la hodiaŭa nova preskaŭreligio: komercigo de ĉiuj eĉ malplej utilaj varoj, preskaŭreligio en kiu ĝia Moŝto Reklamo estas la nova Dio kaj la vendisto kvazaŭ religia kredanto rapide kaj aŭtomate ripetas la modernan komercan preĝon.

La poetaj bildoj havas precize difinitajn rulojn kadre de la filozofia plano de la novelaro. Atmosfero de fantasta mondo en kiu la objektoj alhavigas la homajn ecojn, kaj koŝmaraj sonĝoj de la literaturaj herooj estas konsekvenco de tiel sama koŝmara reago. La realo siaflanke ebligas al la aŭtoro regali la leganton per tre neordinaraj motivaj cirkonstancoj.

La rakontaron oni, do, devas legi je ŝlosiloj fantasta-satira kaj primoke kritika. La lingvaĵo estas klara kaj pura, la stilo brila kun tre malmultaj anglismoj. Konklude oni povas konstati ke legantoj tenas en la manoj lerte verkitan libron kiu certe havus indan lego-akcepton en nia literatura publiko.

Zlatoje Martinov

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.