La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La ŝtona urbo

  • Verkinto: Anna Löwenstein
  • Speco: romano, originala verko, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko, Brokanta (listo)
  • Formoj: libro glubindita ±€24.00, ePub €14.40, Mobipocket €14.40, PDF €14.40, Brokanta €7.00
  • Priskribo: Ampleksa historia romano. Juna keltino en la unua jarcento de nia epoko estas portita al Romo kiel sklavo. La ŝtona urbo esploras ŝian penan lukton por adaptiĝi al la vivo en pli „progresinta” socio - kvankam, kiel oni malkovros, la kelta civilizacio ne estis tiel primitiva, kiel oni nuntempe emas supozi. En Romo ŝi ekkonas la fruajn kristanojn, kiuj estas ne sanktuloj sed aktivuloj en nova movado ofte dividita pro kvereloj kaj polemikoj.
    La rigore kontrolita lingvoprovizo de la romano konsistas nur el fundamentaj kaj oficialaj radikoj.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti
  • Paĝoj: 352
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2017
  • Stafeto n-ro: 23
  • Pezo: 405 g
  • ISBN: 90-71205-77-0 (eldonoj 1-4)/978-0-244-01389-9 (eldono 5)
  • Notoj: Eldonjaro: 1999 (unua eldono), 2017 (kvina eldono)
  • Recenzo: Aĉetu la libron kaj mi promesas, ke vi ĝuos nekutime plezurigan frandaĵon (Garbhan MacAoidh en Monato)
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

De Britio al Romo


esperanto.be/fel/mon/rec/surb.html

En la monda literaturo ne mankas noveloj, kies fono estas la Roma Imperio en la frua periodo de la kristana epoko. Oni pensas unuavice pri Quo vadis? de la pola aŭtoro Sienkiewicz. Pro tio estas interese legi la komenton de Gerrit Berveling en Fonto, cititan sur la malantaŭa kovrilo de La ŝtona urbo: „... La romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis?, sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo ... La Ŝtona Urbo simple estas vivo. Gratulon al la aŭtoro!”. Samtempe, William Auld, en sia Antaŭparolo, taksas ĉi tiun verkon „estonta klasikaĵo de nia literaturo”.

Mi ne povas malkonsenti kun ĉi tiuj respektindaj opinioj. Inter ĉiuj romanoj pri simila temo, kiujn mi iam legis, mi memoras neniun, kiu tiom kaptis mian imagon, retenante ĝin ĝis la lasta vorto de la lasta ĉapitro. Kvankam la libro unue aperis en la angla lingvo, la esperanta traduko (farita de la aŭtorino mem en klara fundamenta lingvaĵo), estas tiel elstara, ke oni preskaŭ havas la impreson, ke ĝi estas originala verko.

En ĉi tiu romano, Bivana, kelta virino, rakontas la historion de sia vivo, komencante de sia infaneco en suda Britio. Ŝi priskribas la tagan rutinon simplan kaj monotonan (sed poste nostalgie memorotan) de keltaj vilaĝanoj en la tempo, kiam la romianoj provis konkeri tiun regionon. Kiel juna knabino, Bivana devas helpi la patrinon pri la hejma laboro ĉirkaŭ la familia kabano. Poste, kiam ŝi pli alproksimiĝas edziniĝo-aĝon, ŝia onklino inicas ŝin en la misterojn de tinkturado, uzante kolorojn elprenitajn el kreskaĵoj kaj aliaj naturaj fontoj. (Parenteze, antaŭ nur unu aŭ du generacioj, tiuj metodoj estis ankoraŭ uzataj en la keltaj regionoj de la Britaj Insuloj.)

Ĝis tiam, Bivana estis kontenta pri sia trankvila vivo, kaj apenaŭ ŝajnis ĝenata pro la sovaĝe kruelaj druidaj kutimoj, kiuj laŭregule, dum la frusomera kaj aŭtunfina festivaloj, interrompis tiun trankvilon.

Iutage, tamen, tiu mondo de ŝia kontenta juneco estis por ŝi tute detruita, kiam romiaj soldatoj atakis ŝian vilaĝon. Bivana, kune kun aliaj junaj kunvilaĝanoj, estis kaptitaj kaj ŝipe transportitaj al Romo, kie ili estis venditaj kiel sklavoj. Ŝia sorto estis iom pli bona ol tiu de ŝiaj kunulinoj, ĉar la familio, kiu aĉetis ŝin, estis estrata de relative humana mastro de kampara vilao.

Kvankam la priskribo de la vivo en la romia familia medio konsistas el ordinaraĵoj: kuirejaj kaj legomĝardenaj taskoj, pariĝo inter kunsklavoj, malofta naskiĝo de infanoj, mamnutrado, impresoj pri romiaj latrinoj (!), vizitoj al la publika banejo, kaj kelkfoje, arbitra kaj severa punado - ĝi neniel iĝas teda aŭ malinteresa.

Mi ne deziras malpliigi la plezuron de estontaj legantoj per antaŭtempa malkaŝo de la tuta intrigo. Sufiĉu diri, ke ŝanĝiĝas la situacio de Bivana (nun nomita Barbara de ŝiaj gemastroj), kiu estas serioze trafita de gravaj eventoj en Romo.

Kiel jam notis en siaj komentaroj Auld kaj Berveling, la priskriboj de la vivo en la kelta Britio kaj en la Roma imperio estas vere majstraj. Oni vidas, ke la aŭtoro zorge esploris la keltan kaj romian fonojn de sia rakonto. Aĉetu la libron tuj, kaj mi promesas, ke vi ĝuos nekutime plezurigan frandaĵon.

Garbhan MacAoidh

La ŝtona urbo

Publikigita ĉe
L'Esperanto, aprilo 1999

La ĉi tie recenzata verko estas io nova en nia literaturo. La aŭtorino strukturis ĝin en formo de romano, kie estas rakontita, en unuapersona formo, la historio de kelta knabino el suda Britujo, kiu, en la unua jarcento de nia erao, estas kaptita de la invadintaj romanaj soldatoj kaj portita al Romo, kie ŝi estas vendita kiel sklavo. La dika, 350-paĝa volumo priskribas preskaŭ la tutan vivon de la ruĝhara keltino, kun abundego da puntiliaj, preskaŭ taglibrecaj detaloj pri ŝiaj agoj kaj peripetioj, dum jardekoj kaj en la plej malsamaj lokoj kaj situacioj. Historia romano do, tute certe, kaj la aventuroplena intrigo estas ege interesa kaj forte trenas la scivolon de la leganto plulegi ĝis la fino, por malkovri ĉu kaj kiel la protagonistino sukcesos elturniĝi el la travivitaj malfacilaĵoj. Sed, laŭ mi, ne en la rakonto mem kuŝas la precipa valoro de la verko. Ĝi estas ĉefe instrua kaj ŝatinda, pro tio ke la aŭtorino estas funde scienca kaj rigore objektiva historiisto kaj etnologo, kiu, surbaze de elĉerpaj esploroj kaj reserĉoj, rekonstruas plej fidele kaj en la plej etaj detaloj, la ĉiutagan vivon de la tiutempaj homoj, precipe de la simplaj kaj diverstipaj popolanoj, same en la (ne tiom subevoluintaj) sudbritaj vilaĝoj, kiel en la ŝtona, imperia Romo. Tiel ŝajnas al la leganto revidi propraokule kiel tiuj homoj vivis kaj aktivis. Kroma kaj grava merito de la verko estas tio, ke ĝi zorge evitas la kutimajn troigojn, la partiajn naciismojn aŭ ideologiojn, ĉiajn malobjektivajn fanatikismojn aŭ romanecajn inventojn, kiuj ĝenerale karakterizas tiaĝenrajn verkitaĵojn. Kiel komparo venas enmensen la fama Quo vadis?, ĉar ankaŭ en la verko de Anna aperas, kvankam ne ĉefrole, kelkaj famaj nomoj, kiel tiuj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo, de la imperiestro Nerono, plus la travivaĵoj de la unuaj kristanoj en Romo (tie nomitaj Nazaretanoj). Substrekindas, ekzemple, ke la keltino Bivana (tiel nomiĝas origine la protagonistino), kvankam finfine edziniĝinta al grekjuda kristano, ne konvertiĝas. La aŭtorino, senpasie kaj fidinde, priskribas ankaŭ la akrajn kverelojn inter la tiamaj kristanaj komunumoj, ekzemple inter la ortodoksulo kaj fundamentisto Petro kaj la pli liberala kaj ekumena Paŭlo (ekzemple pri la neceso aŭ ne de cirkumcido). Mi ripetas ke ĝuste en tiu plej objektiva detalemo kaj precizeco de la priskribitaj vivkutimoj kaj cirkonstancoj evidentiĝas la ekstreme elstara valoro de la verko.

Eĉ se nur tre koncize, eble estas necesaj kelkaj vortoj pri la historivefto. Jen. La adoleskanta Bivana feliĉe vivas en sia eta vilaĝo kaj ĝuas la naturon, la hejmajn kaj hortikulturajn taskojn, la tribajn rilatojn, eĉ meze de lokaj, interlandaj konfliktoj kaj kruelaj homoferoj al la dioj. Sed iam venas tiuj strangaj romanoj, malaltaj, kun nudaj gamboj kaj malbuntaj vestoj, kaj tiuj agresas kaj detruas la vilaĝon, masakras la virojn kaj kolektas la junulinojn, kiujn ili forportas perŝipe al Romo, por ilin vendi kiel sklavojn. En Romo la keltan knabinon impresas kaj konsternas la homplena kaoso, la manko de ajna vegetaĵo, la ŝtonaj domoj, unu sur la alia. Bivana estas vendita al riĉa bienulo, kiu loĝas en vilao ekster la urbo. Tie ŝi devas helpi en la kuirejo kaj konatiĝas kun la aliaj, malsamdevenaj gesklavoj. Oni alinomigas ŝin Barbara kaj, iom post iom, ŝi lernas la lokan lingvon. La gemastroj ne estas aparte malbonaj kun siaj sklavoj, kiuj ĝuas relativan liberecon kaj povas regule viziti la apudvilaĝan banejon kaj la templon. Poste ŝi estas konfidita, kiel konkubino, al la ĉefsklavo, Filono, grek-juda skribisto-kopiisto, kiu riveliĝas singarde pia kristano. Barbara naskas filon, Oresto, kaj fine Filono edzinigas ŝin. Kiam la mastro mortas, li testamente liberigas kelkajn sklavojn, inter kiuj Filonon. Tiam tiu translokiĝas kun sia familio al Romo, kie li sufiĉe prosperas per propra kopiista entrepreno. Kreskinte, Oresto edziĝas kaj fariĝas entuziasma kristano. Sed iam, abrupte, la tuta urbo brulas. Ankaŭ la familio de Barbara perdas ĉion kaj devas fuĝi al preparitaj tendumejoj. La aŭtoritatoj kulpigas la kristanojn pro la incendio (laŭŝajne ne tute senkiale) kaj komenciĝas la arestoj, la persekutoj, la amasaj buĉadoj en la cirkaj spektakloj. Sed ĉi tie mi haltas, ne malkaŝos ĉu kaj kiel Bivana-Barbara kaj sia familio sukcesos pretervivi la danĝeron. Scivoluloj legu mem la libron!

Apartan pritrakton meritas la lingvo uzita de Anna Löwenstein (Leonŝtono)-Brennan-Corsetti. Estas sufiĉe vaste sciate ke la ge-Corsetti (ĉu necese diri ke Anna estas la edzino de Renato?) estas firmaj tradiciistoj-fundamentistoj, kiuj draste kondamnas la pululon ĉe ni de ĉiuspecaj novigantoj, vortkreantoj, neologistoj, naturalistoj, piĉistoj, iltisanoj, dediegistoj, hiberskolanoj ktp. ktp. Tial Anna klarigas finlibre laŭ kiuj principoj ŝi uzis la lingvon, aparte kiun vortprovizon ŝi elektis. Ŝi deklaras ke ŝi uzis laŭeble nur fundamentajn aŭ akademie oficialigitajn radikojn. Ŝi precizigas ke nur en okazoj de nepra neceso ŝi adoptis kelkajn neoficialajn kaj listigas ilin, kiuj tamen estas entute 89 (inkluzive de kaco, nito, peniso, cico, feki, prepucio, retreti, teamo ktp.). Precipe ŝi rifuzas uzi la lavangan sinonimaron por la t.n "mal-vortoj".

Nu, persone mi uzas sufiĉe ofte (iom singarde) neologismojn, eĉ proponis kelkajn (obteni, lapsuso, praksiso, brikolado, gazebo, pedigrio, tilto, zitelo, smajlo k.a.), sed, legante ĉi verkon de nia klera kaj aminda Anna, neniun ĝenon mi perceptis pro la eventuala manko de (konsilindaj?) neologismoj aŭ nuancterminoj, neniam mi ricevis impreson de tedo pro ebla ripetado de la samaj vortoj, pro troabundo de la prefikso mal-. Tio simple signifas ke Anna sukcesis, malgraŭ la memaltrudita vortlimigo, krei verkon, kiu estas ne nur ekstreme alloga kaj instrua laŭ la enhavo, sed ankaŭ plaĉe legebla kaj leginda laŭ ties beletra formo.

Sed mi ne povas forgesi ke mi estas konstitucie kaj precipe kritikisto, tial deziras substreki kelkajn vortumadojn, kiujn mi taksas almenaŭ dubindaj (Eble temas nur pri tajperaroj, pri Iapsus calami, (latine, senkonsciaj skriberaroj) preteratentitaj malgraŭ la pluraj revizioj. Mi mem, en miaj propraj verkoj, ofte rimarkis neatentitajn misojn, eĉ post dudekfoja relegado).

Konklude, malgraŭ kelkaj eblaj korektindaĵoj, (Anna asertas ke la verko estas traduko el anglalingva originalo), jen libro nepre nemalhavebla. Danke al ĝi nia literaturo povas orgojle fieri, ĉar ĝi estas absolute ne malsupera al la samĝenraj verkoj nacilingvaj, kiuj, cetere, estas lastatempe ege laŭmodaj, kvankam ĝenerale tro fikciigitaj, plejofte ne tiom precizaj kaj dokumentitaj el pure historia kaj scienca vidpunktoj, kiel ĉi tiu La ŝtona urbo.

Do, dankon, Anna, pro la spirita ĝuo, pro la intelekta instruo.

Nura makuleto: la librokovrilo malbelas.

Aldo de' Giorgi

Recenzo

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko
esperanto.net/literaturo/lkk/stonaurbrec.html

Eminenta, mondfama, nekontestata skolestro tute ne ŝatis tiun romanon. Evidenta kialo: ĝi estas verkita en klara, flua, tuj komprenebla esperanto. Oni ekvidas homojn esperi, ridi, ekkoleri, nu, vivi kaj tute mankas tiuj t.n. neologismoj, tiuj muŝfekaĵoj, sen kiuj -- laŭ li -- ne ekzistas esperanta literaturo. Nu, normala esperanto por norrnalaj esperantistoj. Krome la temo ne interesas lin: temas pri vivantaj homoj!

Tamen, tiu rufa Bivanna estas ja alloga. Naiva Keltino el suda Britio, en vilaĝo, kie en la naturo la homoj kultivas, bredas, multe babilas, vivas kun siaj dioj, siaj oferoj, siaj trancoj kaj respektas la saĝan druidon kaj ties logikon...

Sed fantomas, taktopaŝe, la romaj legioj. Unue nur rakonte, ŝvebe, malproksime, sed poste ankaŭ ĉe la najbara riĉa tribo kaj fine ŝian vilaĝon malgraŭ la leona kuraĝo de la vilaĝanoj... Sed la roma armeo estis tiel supere efika...

Kaj Bivanna estas rabita, deportita kaj post lo ŝipvojaĝo alvenas al la "Ŝtona Urbo" en tiu stranga mondo, kie oni metas la domojn unu super la alian...

Vendite kiel sklavino ŝi verdire trafis ne tro malbonan domon. Kaj post la kelta mondo de Britio, ni ekkonas tiun de la sklavaro. Sklavaro? Nu tiuj homoj verŝajne ne estas pli malfeliĉaj ol la "liberaj" laboristoj de nia "liberalisma" 19a jarvento. Tre varia, tre hierarĥia socio. La intendanto, kiu aĉetis Bivanan estas klera Greko, mem sklavo sed respektata de la samsortanoj... kaj de la gemastroj. Nu, tiu socia studo ankaŭ tute ne interesis nian eminentan tradukiston: temas nur pri homoj kaj estas neniu, vere neniu vorto, ke oni devas skrapi al si la verton por kompreni ...

Kaj la rufa Bivanna -- nun romanigita al "Barbara" -- asimiliĝas. Ŝi rangaltiĝas: unue nur kuirejhelpantino, ŝi montras siajn talentojn de ĝardenistino. Ŝi kultivas bonajn legomojn. Kaj nun ŝi kunvivas kun Filono la greka klerulo...

Sed en la kosmopolita multgenta bolanta Romo aperas kurioza sekto, el orienta, juda popolo, kiu iom post iom infektos la tutan imperion kaj rerforte sin trudos plu: la Nazaretanoj. Ho, ne temas

pri Fabiola, Quo vadis? aŭ simile.

Ankaŭ ne temas pri Ben Hur, aŭ alia Holivudaĵo, kiel miskomprenis la skolestro kun la muŝfekaĵoj. Temas pri sekto de ĉikanemaj babiluloj "Ĉu oni estu cirkumcidita?... Ĉu oni rajtas manĝi

kuniklaĵon?... Ĉu oni devas labori ankaŭ sabate?...) kiuj atendas la anoncitan tujan mondofinon. Tiel ke kiam okazas la incendio de Romo en 70a jaro, ili opinias, ke jen estas, kaj ili eĉ

iom kunhelpas... (Nu ne mankas hodiaŭ tiaj sektoj. Supozeble tio estas ligita al malstabilaj, miskulturaj periodoj?...)

Krome ili serene iras nutri la leonojn. "Mortadi pro ide"', kiel kantis Georges Brassens. Ni scias, ke la homo estas la sola animalo, kiu tion kapablas. Kompreneble.

Kaj ni vidos la rufan Bivannan/Barbaran, nun matura, prudenta virino, klopodi por elsavi sian filon el tiu infera kloako. Ankaŭ tio sonas moderne...

Verko kun historia fono, sen la kutima bombasto pri la martiroj. Verko solide dokumentita. Kaj pri la stilo? Nu, oni ne legas "La Ŝtonan Urbon" por pesi muŝovojn kaj ankoraŭ malpli por elskrapi muŝfekaĵojn. Tion oni legas -- kun la plezuro legi -- por malkovri homojn de antaŭ dumil jaroj, homojn, kiuj tamen proksimas al ni.

Laŭ mi "La Ŝtona urbo" estas unu el la plej gravaj romanoj el la dek lastaj jaroj.

Georges Lagrange

Impona historia romano


esperanto.net/literaturo/fo/stonaurbrec.html

Ekzistas multe da romanoj, en multe da lingvoj. La plej malnovaj, kiujn mi legis, estas ĉu am-historioj ĉu aventuraj romanoj. Ambaŭ ĝenroj sufiĉe furoris en la klasika Grek-Romia kulturo. Famas ankoraŭ la eterne freŝa Greklingva Dafniso kaj Ĥloa de Longos, en kiu oni kunvivas la erotikan sinkonsciiĝon de juna paro; famas same la restantaj fragmentoj de l' brile parodia, foje skatologia Satirikono de Petronio. En Esperanto oni jam povas legi la mallongan, iom ironian romaneton Lukio aŭ azeno de Lukiano 1) sed la plej brila klasikepoka romano Latina miatakse, prilaboraĵo de la sama temo (viro kiu ŝanĝiĝas en azenon kaj tra tiu vidpunkto spertas kaj komentas la mondon, inkluzive sian propran seksemon) estas la Metamorfozoj, pli bone konata kiel la Ora Azeno de Apulejo. 2)

En la Eŭropa Mezepoko oni verkis sufiĉe multe da romanoj, sed kontraste al la menciitaj, ili ĝenerale estas en poezia formo. La Romano de la Rozo de Guillaume de Lorris kaj Jean de Meung el la 13a jarcento, se doni unu ekzemplon el la Franca literaturo, ampleksas ne malpli ol 21 750 versojn.

Kompreneble ankaŭ en aliaj kulturoj oni verkas jam delonge romanojn. Mi menciu nur pri la fama klasika Ĉina Ruĝdoma Sonĝo de Cao Xueqin kaj Gao E, kiun donacis traduke al nia internacia legantaro samideano Xie Yuming 3) .

Fruaj nacilingvaj prozaj romanoj en Eŭropo estas ekzemple la pikareska Lazarillo de Tormes, aŭ la brile multfaceta La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha de Cervantes 4) . Sed mi kredas, ke senerare direblas, ke la ĝenro romano floras en nia kontinento ĉefe depost la 18a jarcento. Apenaŭ eblas mencii la plej gravajn aŭtorojn: Defoe, Swift, Voltaire, Rousseau, Sterne, Goethe, Stendhal, Balzac, Hugo, W. Scott, la fratinoj Brönte, Dumas, Multatuli, Tolstoj, Dostojevski, Zola, Dickens, Trollope, Verne, Stevenson, Couperus, O. Wilde, Lagerlöf, F. van Eeden, Kipling, Sienkiewicz, Manzoni, D'Annunzio, Verga, Gide, Th. Mann...

En la 19a kaj 20a jarcentoj verkis tiom multe da talentaj roman-verkistoj, ke sen la romano la literaturo mem apenaŭ plu imageblas. Kio efektive estas romano?

Jen demando malfacile respondebla: estas literatura ĝenro, kutime fikcio aŭ minimume superregu en ĝi la fikcio. La romanojn oni povas dividi en plurajn sub-ĝenrojn: ekzistas amromanoj, psikologiaj romanoj, socikritikaj, utopiaj, sciencfikciaj, fantastaj, aventuraj, historiaj romanoj. Kaj mi certas ke la listo ne kompletas.

La historia romano kutime celas doni bildon pri difinita epoko aŭ figuro; ĝi povas efiki kvazaŭ "science", "neŭtrale". Vidu ekzemple la mirindajn romanojn de Hella Haasse, nuntempa Nederlanda aŭtorino tradukita en plurajn lingvojn. Foje tamen, la historia romano estas kvazaŭ kamuflaĵo por kio envere estas ĉu kritiko pri la aktuala realo, ĉu instigo aŭ alvoko direktita al la publiko, preni siajn ekzemplojn el la komuna pasinteco. Oni pensu pri Conscience, kies La Leono de Flandrujo 5) ne nur pentris la iaman paseon, sed precipe celis veki entuziasmon por la Flandralingva liberiga movado en Belgio. Ion tian mi kredas ankaŭ malkovri en Quo vadis? de la Pola aŭtoro Sienkiewicz 6) en lia priskribo pri la Romo de imperiestro Nerono laŭ mia gusto ja iom tro neverŝajne ĉefrolas heroo devena el Pollando, kiu tempe de l' verkado travivis unu el siaj mallumaj periodoj.

Koncerne la klasikan epokon kiel temon por verkado, la nuna jarcento riĉigis nin per pluraj -inter si ege malsimilaj- aŭtoroj: oni pensu, ekzemple, pri Roger Peyrefitte (ege klaĉema, precipe kun multe da detaloj pri gejeco, lia propra tute persona temo - romanciklo pri Aleksandro la Granda). Marguerite Yourcenar (filozofiema - pri imperiestro Hadriano), Mary Renault (pri klasika Grekujo romano bazita je la mito pri Tezeo), Steven Saylor (viglaj detektivromanoj pri diversaj temoj el la klasika Romo). Louis Couperus (montrante la dekadencan flankon en La Monto de Lumo - pri imperiestro Elegabel - aŭ en Iskander - kun subtitolo: "La romano pri Aleksandro la Granda" laŭ mi ĉiam ankoraŭ ne superita) aŭ Colleen McCullough (serio pri la lasta jarcento a.Kr. en Romo - preskaŭ scienceca, sed samtempe plene legebla kiel atentokapta romano).

Kaj jen, fine en la internacia lingvo ni nun ankaŭ havas "nian" historian romanon pri temoj el la klasika epoko: La Ŝtona Urbo.

La verko de Anna Löwenstein, kiun ŝi mem emfaze prezentas kiel tradukon el la origina Angle verkita versio, sed kiun mi emas konsideri "originala verko de Esperantlingva aŭtoro", tute nature dividiĝas en tri partojn. La unua ampleksas ĉapitrojn 1 kaj 2 - la Kelta Britujo: la dua 3-5 - la Romia vilao kaj Romo mem; la tria 6-8 judoj kaj frua kristanismo en Romo. Bibliografio, Klarigoj kaj Notoj kompletigas la tuton.

En ĉirkaŭ 400 paĝoj, kun enviinda klasika stilo, klopodante eviti neologismojn kiujn Zamenhof ne uzis (kaj kiom mi povas taksi, ankaŭ tiuterene ŝi brile sukcesis), Anna vigle metas nin en la menciitajn tri malsamajn mediojn. Bonege informite, certe multe studinte antaŭ ol ekverki, ŝi provizas la scenojn per historie plej korektaj detaloj, kiuj ofte impresas, kvazaŭ okulatestaĵon oni legus. Prof. J.H. Waszink, ĉe kiu la Latinan mi studis universitate, siatempe ripetadis, ke bedaŭrinde la klasikaj Romanoj formortis senescepte, tiel ke pri multe da detaloj ni daŭre plu estos devigitaj konjekti, supozi, hipotezi... Sed tiu ĉi verko preskaŭ emigus nin kredi male.

Ĝia viva freŝo parte dankindas al la fakto, ke kontraste al multaj aŭtoroj, Anna Lowenstein koncentriĝas ĉefe pri "normalaj" homoj. Herooj ja ĉiam estas "ne niatipaj", sekve iel fremdaj, sed simpla vilaĝa knabino -nu, pri ŝi ni ĉiuj iamaniere povas kunsenti- eble eĉ pormomente identiĝi kun ŝi... Kaj tiu trajto donas al la verko grandan vivapudecon. Unu subtemo de l' verko, kaj tre rekonebla! - estas, ke la Romanoj neniel komprenas la tiaman realecon de la Britoj: laŭ ili ja temas pri nuraj barbaroj, sed en la diversaj scenoj oni vidas, ke envere ĝuste tiuj "barbaroj" disponas pri certa komprenplena senco pri la naturo, pri ties kaŝitaj fortoj, kiun la kultivita Romano neniam povos sperti.

Por ke vi havu iom pli klaran impreson pri la verko, mi provos iomete detaligi la komencajn paragrafojn, sen tamen malkaŝi tro da detaloj. Ĉar vi devas resti scivolaj, ĉu ne?

Rigardate tra la okuloj de juna knabino Bivana, la "mi-figuro" de la libro, la mirinda mondo aspektas fee bela kaj nekomprenebla. Poste enplektiĝas en la tuton aspektoj pli krudaj. En la unua paragrafo "la plej lerta rakontisto de la kvar vilaĝoj" venas vizite. Li pentras Romon: jen urbo kie la homoj interpuŝiĝas, eĉ loĝas unuj super la kapoj de la aliaj: la Stona Urbo. Kampoj tie tute ne ekzistas. Kaj la Roma armeo estas nekredebla: kiam unu viro eklevas piedon, ĉiuj faras same... Tio kondukas al vigla diskuto inter la viroj pri la realeco de l' minaco de trans la maro. Tamen, ĝin oni ne prenu tro serioze. Du Romanoj foje vizitas la najbaraĵon por komercadi. Nudajn krurojn li havas, estas strange negrandaj. Sed la vilaĝanoj forlasas ĉion por vidi la ekzotikaĵon. Interne de la familio la farita komerco kaŭzas kvereleton. Posta paragrafo montras speciale la viran flankon de l' vilaĝa vivo, en rakontoj pri rabatakoj ktp. Sekvas kulmino de la ĉiujara vivo: Belteno, la granda religia festo de la Suno. Poste ĉio ree normaliĝas, la taskoj denove vokas: kun sia amikino Elvisa kaj ties patrino, Bivana pli kaj pli enprofundiĝas en la misterojn de l' farbado. Sed kontraŭvole sin entrudas la ekstervilaĝa realo: la morto de reĝo Kunobelinos. Malklaraj minacoj pri eventuala invado. Nekredemo. Sed Bivana havas pli gravajn zorgojn: prepariĝas ŝia geedziĝo. Apuda vilaĝo misuzas la senzorgon kaj rabatake forkaperas bestojn kaj sklavinojn. Sed Bivana vivas sekure en kreskanta ekvilibro kun Elvisa kaj la estonta bopatrino...

El la malpli lumaj flankoj de la Brita vivo precipe menciindas la impresa sceno en la t.n. "Malbona Loko", longe for en la arbaro mistera, plena je spiritoj kaj tamburado, kie okazas mistika disiĝo inter korpo kaj spirito. Tie dum terura nokto oni ceremonie oferas la vilaĝan sorĉistinon/frenezulinon Dumna al la dioj.

Sed nenio helpas: la Romanoj forkondukas parton de la loĝantaro kiel sklavojn al Italio. Ankaŭ Bivanan, kiu ricevas novan nomon: Barbara. . .

En Italio ni plu sekvas ŝian vivovojon: la peza laboro komence en la vilaa kuirejo, ŝiaj personaj peripetioj, ŝia paruliniĝo al kunsklavo, kiu poste sukcesas sin liberigi per ŝparita poŝmono. Liberigite, ili havas en Romo sian etan entreprenon pri kopiado de tekstoj. Ekaperas tie la unuaj Nazaretanoj (kristanoj), kune kun la akompanaj kvereloj kontraŭ la "veraj" Judoj. Eĉ la apostolo Paŭlo persone pasas la vojon de Barbara, kiu malvolonte rigardas, kiamaniere ŝia filo fariĝas senespere entuziasma pri la nova mondo, kiun revas la hiliasma apokaliptika movado...

Elstara estas la amasa sceno okaze de ekzekuto de ne malpli ol 200 senkulpaj gesklavoj, je paĝo 292 k.s. Temas pri historia evento, kie pro murdo al la mastro fare de unu el liaj propraj sklavoj la malnovan juron oni aplikis malgraŭ grandamasa protesto de la publiko. Kontraste renkontiĝas plurfoje kortuŝaj intime privataj scenoj, kiel ekzemple je paĝo 296, kiam inter tiu ĥaosa interpremiĝo ĵus aludita, Barbara subite rekonas sian iaman amikinon Kintila (el Britujo), kies infanon ŝi savas el la amasbuĉado.

Laŭ mi, se diri resume, la romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo. Mi vere ne scias, kion admiri pli, ĉu la Britan (druidan) mondon de la vilaĝo en Britujo, la bildon pri la Romia vilao kaj la urba vivo en Al Romo, aŭ la portreton pri judismo/kristanismo tiutempa en La Nazaretanoj.

La Ŝtona Urbo simple estas viva. Gratulon al la aŭtoro!

1 Fontokajero 4, 1988.

2 En mia Antologio Latina 3 troveblos fragmentoj kaj de Petronio kaj de Apulejo.

3 Tri dikaj volumoj, Bejing 1995-1997.

4 Trad. Fernando de Diego, Zaragoza 1977.

5 Trad. H.J. Bulthuis, Zutphen 1929.

6 Trad. Lidia Zamenhof, Varsovio, 2a eld. 1957.

7 Vidu kvazaŭ postparole ŝiajn `'Klarigoj pri la traduko".

Gerrit Berveling

Tri Historiaj Romanoj

Publikigita ĉe
Kulturaj Kajeroj, decembro 2009

Anna Löwenstein estas britino, edzino de Renato Corsetti, ŝi vivas kun li en Italujo. Ŝi studis pri Romia historio, ŝi verkis du historiajn romanojn, kiuj estas sufiĉe dokumentitaj. En Morto de artisto estas longa bibliografio en la latina. Ambaŭ romanojn ŝi verkis en la angla, kaj poste mem tradukis. Ŝi antaŭe aktivis pri feminismo en Esperantujo. Ŝi aktivas ankaŭ pri ateismo, oni vidas tion en la libro.

La historio okazas dum la Romia epoko, fine dum la rego de Nerono, komence dum Klaŭdio. La ĉefa rolulino rakontas sian vivon, fikcie kompreneble. Estas mi-romano.

En la unua parto, ŝi vivas en sia vilaĝo en Britujo, ŝi havas fianĉon britan. Estas priskribo de la moroj de ŝia kelta tribo. En tiu epoko britoj faris homajn oferojn, sed ne ofte. En la rakonto oni oferas maljunulinon al la dioj keltaj, por ke ili helpu kontraŭ romianoj. Finiĝas la unua parto per alveno de romiaj soldatoj, kiuj kaptas ŝin kun aliaj vilaĝanoj, detruas ŝian vilaĝon, kaj portas ŝin al Romo.

La dua parto estas pri la vivo de tiu britino, kiu estas sklavino en Romo. Por ŝi estas mirinda tiu urbo. Tial nomiĝas la romano la Ŝtona Urbo. Ekzemple ŝi ne scias, kio estas ŝtuparo. Ŝtona urbo antikva estas priskribata tra la okuloj de barbarino. Ŝi demandas sin, kiel la romianoj povas vivi, se ili ne havas la festojn de la kelta religio : se ili ne festas, kiel povas la mondo daŭri ? Komence ŝi imagas, ke oni oferos ŝin al la romiaj dioj, kaj poste ŝi tamen plu vivas.

La tria parto estas pri kristanismo en la epoko de Nerono. Ŝi ne edziniĝas, ĉar sklavoj ne geedziĝas, sed ŝi havas kunulon, kiu estas kristano, klera homo, skribisto, sed tamen sklavo. Interalie li kopias epistolojn de sankta Paŭlo. Sed li tute ne konsentas, li trovas, ke sankta Paŭlo estas frenezulo, ke tiu ideo, laŭ kiu Kristo estas filo de Dio, estas absolute freneza. La aŭtorino faras pri sankta Paŭlo akran portreton, laŭ vidpunkto de ateisto. Sankta Paŭlo ne konsentas kun sankta Petro, iliaj du skoloj interbatalas.

Ekas la granda incendio en Romo, kiu ludas rolon ankaŭ en la dua romano de Anna Löwenstein. Tie ĉi ĝi havas grandajn konsekvencojn por kristanoj, ĉar Nerono akuzas ilin pri la incendio pro politikaj motivoj. La britino kaj ŝia kunulo havas filon, kiu estas fervora kristano. Li estas cirkumcidita, ĉar tiam judoj kaj kristanoj ne bone dividiĝis. La incendio estas bona afero por la filo, ĉar la kristanoj kredas, ke estas la fino de la mondo, ke poste venos Kristo, ke estos regno de paco, kaj de ĉío, kion vi volas sur la Tero ! Bedaŭrinde Kristo ne revenas. La kristanoj estas persekutataj, ĉar oni taksas ilin krimuloj pro la incendio, kaj la predikistoj devas klarigi, kial ne okazas la fino de la mondo.

La patro tiam rezignas pri kristanismo, por savi sian vivon. La filo kaj lia edzino restas fervoraj kristanoj, kaj volas morti kiel martiroj, por iri al paradizo. La patrino opinias, ke kristanismo estas komparebla al ŝia kelta religio, ĉar ankaŭ estas homaj oferoj : la filo volas oferi sian vivon al dio.

Anna Löwenstein verkis kontraŭ kristanismo, sed la romano estas sufiĉe dokumentita, kaj ĝi estas antaŭ ĉio rakonto.

Pri la stilo, Anna Löwenstein estas fundamentista, ŝi ne volas uzi vortojn, kiuj ne estas en la Fundamento, sen klarigi ilin en glosaro. Tiu romano, kvankam ne tro komplika, ne tiom dika, kiom Morto de artisto, tamen ne estas por komencanto.

Plej grandan historian seriozecon havas la Ŝtona Urbo. Kiel akvo de l' rivero kaj la Faraono celas instrui ideon. En Kiel akvo de l' rivero, historio estas nur preteksto por pacismo unuflanke (la konkludo estas «Kia stultaĵo la milito!») por amhistorio aliflanke : ne intervenas Hitler, Goering, intervenas nur fikciaj homoj. Pacismo kaj amhistorio estas interligitaj : se ne estus milito, la franco ne devus forlasi la germaninon, ktp.

Jacqueline Lépeix

Recenzo


esperanto.net/literaturo/roman/libr/stonaurbrecln.html

La ŝtona urbo de Anna Löwenstein, verkita en la angla, unue aperis en Esperanto en 1998, poste en mallongigita versio en la angla, kaj nun en dua eldono en Esperanto. Juna keltino en la unua jarcento travivas romian atakon kontraŭ Britio, kaj estas portita al Romio kiel sklavino. Ŝi sukcesas adaptiĝi al la Roma socio, sed kompreneble multe pensas pri sia familio, kiun ŝi neniam plu renkontos. En Romo ŝi renkontas kristanojn, kiuj ne estas priskribitaj kiel heroojn - kiel en multaj aliaj romanoj - sed kiel homoj kun kaj bonaj kaj malbonaj trajtoj, ofte diskutantaj sian kredon.

La libro fakte povus esti tri libroj, unu pri vivo en kelta vilaĝo, unu pri vivo en kampara Romia vilao kaj unu pri la urbego Romo.

Mi ne miras se la libro estos tradukita en plurajn lingvojn.

Leif Nordenstorm

Persona perspektivo plezuriga

Kiom bele legi historian romanon el persona perspektivo! Triparta estas la libro: En la unua triono Bivana, juna keltino, rakontas pri sia vivo en vilaĝeto sudbrita iam antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj. En la dua ŝi jam troviĝas proksime al Romo kiel sklavo forrabita de sia hejmo, kaj ŝi devas adaptiĝi al tute nova vivo en la kuirejo de riĉula vilao. En la tria parto ŝi transloĝiĝas al la urbo Romo mem kiel edzino de skribisto, kune kun filo, kiu ege interesiĝas pri la t.n. nazaretanoj, kaj ilia vivo kunplektiĝas iom kun la sorto de la unuaj kristanoj. Fine Romo, la ŝtona urbo, forbrulas, kaj ŝia vivo ankoraŭfoje prenas novan direkton.

Jen plaĉa libro, legata kun plezuro, precipe la unua - la plej konvinka - parto. La du aliaj partoj impresas iom pli fragmentaj, kaj Bivana mem - kiu fariĝas Barbara en la nova mondo - estas ne tiom travidebla. Tamen, imponas la riĉeco de detaloj kaj la aŭtora atento al etaĵoj (ekzemple: kion la homoj manĝis?) ofte pretervidataj en historiaj romanoj. Sed ĉe la unua lego de La ŝtona urbo la okazaĵoj kaptas la tutan atenton! La vivo de la britoj kaj romianoj vere elstaras antaŭ la okuloj de la leganto, la homoj estas tre naturaj, kaj plej gravas ne la politiko, sed la personoj kaj ilia vivo. Same kiel en la reala vivo - kiom ajn ni pretendas zorgi pri la mondaj okazaĵoj, tamen ni atentas ĉiam kaj ĉefe pri ni mem kaj nia propra vivo.

La verko parte memorigas pri historia romano de Mika Waltari, traktanta la saman epokon, sed ĉi tie la aliro estas multe pli persona kaj malpli pretendas klarigi "kial" okazis tio aŭ jeno, strebo ofte plaganta historiajn romanojn. Barbara ne estas filozofo, sed simpla virino, popolano apenaŭ legokapabla, kiu komprenas nur parton el ĉio diskutata. Sed ŝia nekomprenemo, kvankam foje iom ĝena (mi ŝatus pli scii pri iuj detaloj...), donas konvinkoforton, apud la tute realismaj priskriboj pri la vivo de virino, pri la socioj, pri la homaj kaj kulturaj interrilatoj ktp, kaj apud la ege klara, facila kaj simpla lingvaĵo, kiu leĝere fluas tra la tuta libro.

Sabira Ståhlberg (Finnlando/Bulgario)

Ambicie kaj akribie pri Barbariĝo


esperanto.net/literaturo/roman/libr/stonaurbrec.html

Virino rakontas pri sia infanaĝo en Britio, pri kiam viroj el la sudo kaptas kaj vendas ŝin kiel sklavinon apud Romo, kie ŝia edzo implikiĝas en kverelojn inter diversaj sektoj de nova internacia movado mondo-sava. Ĉu jen membiografio de la aŭtorino Anna Löwenstein? Eble jes, tamen evidenta celo de ĉi libro estas rakonti al ni pri ĉiutaga vivo en tri medioj antaŭ dumil jaroj. Temas pri kelta vilaĝo en Britio, sklavoj en Romia vilao kaj la vivo en Romo, la Ŝtona Urbo, kie ni interalie renkontas kristanajn pionirojn kaj travivas la grandan incendion en la jaro 64.

La tuta romano estas interesa kaj leginda. Ĝi donas amason da detaloj pri siaj tri ĉefaj medioj. La aŭtorino eĉ aldonas bibliografian liston de fontoj, kaj evidente ŝi ĉerpis multon el ili. Plej elstaraj el literatura vidpunkto tamen ne estas tiuj partoj, kie oni pleje sentas ŝian ambicion prezenti librajn sciojn, sed tiuj, kie supozeble la propraj vivospertoj provizis materialon. Temas ĉefe pri la unua tempo de Bivana kiel sklavino nomata Barbara en fremda lando kun fremdaj kutimoj. Jen la romano ekvivas, ekardas per persona tono, emocio kaj kredindo.

Oni manĝis en malsamaj horoj ol tiuj, je kiuj mi kutimis, kaj mi simple ne sukcesis ŝanĝi mian ritmon. Mi ofte sentis svenemon pro malsato, sed kiam finfine alvenis la manĝohoro, la strangaj manĝaĵoj kun sia fiŝeca subgusto naŭzis min. (p. 155)

Sed eble pro la duone komprenata lingvo, mi ricevis strangan sensaĵon de distanceco de ĉio en mia ĉirkaŭaĵo. Kiam mi estis aparte laca, ĉio ŝajnis malnature klara kun akraj konturoj kaj brilaj koloroj. Mi ofte fermis momentete miajn okulojn, esperante ke kiam mi remalfermos ilin, mi ne plu havos tiun impreson. Sed estis senutile: mi ne povis devigi min vidi normale.

Kiam la homoj alparolis min mi rigardis kun intereso la moviĝadon de iliaj lipoj, sed mia ŝajna atento tute ne rilatis al la sonoj, kiujn ili eligis. (p. 162)

La plej ordinaraj agoj kaj objektoj estis malsamaj ol tiuj, je kiuj mi kutimis. Mi malkovris tion jam la unuan tagon, kiam Fortunato petis min knedi la paston. Sed estis same pri ĉio: pri la fajrejaj iloj, la potoj, la formo de la korboj, eĉ la maniero dispecigi kokon aŭ ĵeti ŝpinilon. Foje mi rigardis kun mirego dum Fortunato montris al mi kiel plenumi iun komplikan taskon, pri kiu mi sciis, ke ĝi estus tiom pli simpla, se li nur permesus, ke mi faru ĝin kiel mi faris hejme. (p. 163)

Kaj kompreneble Bivana spertas la samon, kiun eĉ hodiaŭ spertas ĉiu nordeŭropano kiu vizitas sudan Eŭropon vintre kaj frostotremas en nehejtata ŝtona domo: "Kvankam la vintro estis multe malpli severa ol tiuj, kiujn mi konis ĉe ni, neniam mi tiom konsciis pri la malvarmo. Mi repensis sopire al la kabano de miaj gepatroj, kun la fajro en la mezo kaj pajlo sur la tero, kaj la varma pajla tegmento." (p. 168)

Simila temo reaperas en pli malfrua okazo, kaj tiam temas pri la situacio de fremdulo, kiu vidas siajn infanojn kreski kaj hejmi en la fremda lando. La sopiro iam reveni "hejmen" konfrontiĝas kun la perspektivo de la infanoj, por kiuj "hejme" estas ĉi tie, ne en iu fora devenlando. Denove la verko ricevas plian forton kaj intenson, kie ĝi evidente baziĝas sur spertoj, ne sur legaĵoj.

En la sama tempo okazas io, kion mi nur malfacile akceptas kiel realisman. Bivana post dek sep jaroj en Romio, konante neniun samgentanon, subite renkontas iam konatan britinon kaj tuj ekbabilas kun ŝi en la gepatra lingvo. Ni memoru, ke ŝi estis forrabita dekkvinjara. Nu, eĉ hodiaŭ, kun telefono, retpoŝto kaj satelita televido, tio estus iom nekutima lingva memorkapablo. En la tempo de Bivana tio apenaŭ kredindas.

En la sama parto de la verko Anna Löwenstein trovis vere bonan manieron prezenti al ni Romon. Ĉar la tuta verko havas senescepte la perspektivon de Bivana, ni ekvidas Romon per ŝiaj okuloj kaj ricevas ŝiajn pli-malpli misajn interpretojn de ĉio, kion ŝi vidas. Tiu rimedo tre efikas por entiri la leganton en la tempon kaj lokon de la rakonto. Ni ja komprenas tion, kio estas enigmo al ŝi, tamen per ŝia miro kaj nescio ni iel kunsentas kun ŝi, partoprenas ŝian senton de fremdeco en fremda medio.

Escepte la aŭtoro tamen forlasas tiun perspektivon kaj prezentas la "veran" signifon de aferoj, komprenotan nur poste de Bivana. Ekzemple ŝi vidas "vicon de litoj - kvankam mi tiam ankoraŭ ne sciis, kio ili estas" (p. 142). Tio iom rompas la iluzion kaj estas ekzemplo de nelerta verka tekniko.

Bela kaj trafa detalo estas la momento, kiam skribista sklavo sur vakstabuleto skribas ŝian latinan nomon - kaj poste je ŝia teruriĝo forviŝas ĝin! Tamen, ŝi savas sin el la envulto:

Laŭ li, tiuj signoj estas mia nomo: Barbara. Sed Barbara ne estas mia vera nomo! Kaj en tiu kazo lia sorĉo ne povos funkcii. Multe trankviligis min tiu konstato, kaj mi ĵuris, ke neniam mi malkaŝos mian veran nomon al iu ajn, dum mi plurestos kaptito en Romo. Ili ja forprenis miajn harojn, sed se mi tenos sekreta mian nomon, la plej grava parto de mi restos ĉiame ekster ilia povo. (p. 190)

Anna Löwenstein do entreprenis sian laboron kun enviinda ambicio kaj akribio. Ni vere ekscias multon pri la vivo de keltoj kaj romianoj. Almenaŭ al mi - nekonanto de la kelta kulturo - la detaloj ŝajnas bazitaj sur ampleksa akirita sciaro pri la epoko. Malmulto ŝajnas aldonita de la aŭtora fantazio. Ebla escepto povus esti ŝamanisma seanco kun amasa tranco, kiu pensigas min pli multe pri hodiaŭa "Novepoka" tamburekskurso en la psikan mondon. Sed eble mi eraras, kaj ĉiuokaze ankaŭ tie multaj konkretaj detaloj sendube baziĝas sur arkeologio, ekzemple mi kredis rekoni la oferkaldronon de Gundestrup.

Ankaŭ pri la estiĝo de kristanismo ŝi prezentas interesajn kaj ne vaste konatajn detalojn. Temas pri la epoko antaŭ la kreo de vera kristanismo, kiam tiu nova religio estas nur embrio en formo de kvereloj pri kiuj reguloj nepras por grekaj kaj aliaj konvertitoj al la juda kredo. Iom ĝene tamen ŝajnas al mi, ke ŝi trudas al Bivana renkontiĝojn kun tro da famuloj. Ĉeestas sanktaj Paŭlo kaj Petro, kaj krome iu, kiu persone konis Jesuon. Kvazaŭ mi, vizitante Romon, persone renkontiĝus kun la papo, Berlusconi kaj Batistuta!

Alia detalo, kiu impresas ne tre konvinke en tiu kunteksto, estas la tono de la intersektaj kvereloj. La enhavo de la disputoj ja estas interesa kaj supozeble vera, sed la tono ofte ŝajnas anakronisma, tro moderne skeptika kaj ironia:

"Li diras, ke li vidis Jesuon en vizio," Filono menciis.

"Mi scias; mi aŭdis lin. Li havis vizion, dum li estis en la dezerto. Homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno. Mi povas nur diri, ke se tiu estis Jesuo, li ŝanĝiĝis de kiam mi konis lin. Nu, tamen, mi supozas ke post tiom da jaroj en la ĉeesto de ĉiopova Dio kaj liaj anĝeloj, estas verŝajne ke li iomete ŝanĝiĝis." (p. 285)

Tio fakte sonas pli multe kiel hodiaŭa anglo ol kiel samariano antaŭ dumil jaroj!

Kiel kulturinforma verko La Ŝtona Urbo do imponas. Kiel beletra verko, kiel rakonto, ĝi funkcias plej bone en la meza parto, kiun mi supre laŭdis. Ĉefe en la komenca triono, iomete ankaŭ en la fino, ĝi ne same konvinkas. La rakontado estas iom tro seka por mia gusto, tro senpersona. Mi suspektas, ke kulpas troa ambicio transdoni amason da interesaj scioj al la leganto. Suferas pro tio la intima rilato inter la leganto kaj Bivana, la rakontanto. Efektive oni rajtas demandi sin, kio do estis la plej grava temo de la verko, laŭ la aŭtorino. Eble ĝia plej grava mesaĝo kaŝiĝas en la nomoj de la protagonistino - unue Bivana, poste Barbara. Ofte oni trovas indikojn pri alte evoluinta kunsento kaj intimiĝo kun la naturo, kun plantoj, bestoj, pejzaĝo, ĉe la juna virino el kelta kulturo. Tiu valora heredaĵo perdiĝas en la sklaveco, kaj nur tiam ŝi vere Barbariĝas.

Facilas konstati, ke la romano suferas de kelkaj mankoj tipaj de nesperta verkisto. La plej frapa problemo en la unua parto de la verko estas malkongruo inter ambicio kaj elektita formo de la rakontado. La aŭtorino volas - kaj sukcesas - peri al ni ĝeneralan bildon pri la vivo de keltoj en Britio, pri ilia socio, politiko kaj religio, pri la militmaniero kaj de la britoj kaj de la atakantaj Romiaj soldatoj. Nu, en ordo, Anna Löwenstein ja povas ĉion ĉi rakonti. Sed en la romano mi-forme parolas la knabino Bivana, unue infano, poste dekkvarjara junulino en vilaĝo. La aŭtorino ŝajne ne komprenis, ke tia protagonisto tute ne povas havi la superrigardon de Anna Löwenstein. La rezulto estas, ke la persono de la juna Bivana bedaŭrinde ne ekvivas. La nesperta aŭtorino ŝarĝis la kompatindan knabinon per neebla tasko. Kaj la leganto alfrontas iom malagrablan elreviĝon: mi ŝatus konatiĝi kun Bivana, sed tra ŝia figuro tro videble penetras la ambicio de Anna. En la Romiaj ĉapitroj - kie Bivana plenkreskas kaj iĝas Barbara - ĉi problemo apenaŭ sentiĝas. Male, kiel mi jam diris, tie oni sentas ke parolas vera vivanta homo kun veraj spertoj kaj sentoj.

Alia verka problemo de Anna Löwenstein estas, ke ŝi ne plene mastras la tempon. La rakonta tempo en La Ŝtona Urbo estas strikte kronologia, kaj ni akompanas la vivon de Bivana kvazaŭ en "reala tempo", do el la perspektivo de la momento. Unuloke, en paĝo 28, Bivana tamen komparas infanaĝan sperton kun sia sklava vivo jardekojn poste. Do, tie la rakonta tempo iom surprize saltas tien-reen. Tio tamen restas malofta escepto. Normale Bivana skrupule raportas okazaĵojn sinsekve, laŭ sia kontinua spertado. Sed iuloke la tempo estas nerimarkeble rompita. Mi legas pri ŝia vartado de la frateto Tasgjos, kaj post kelkaj paĝoj mi konfuzite rimarkas, ke li estas mortinta jam de du jaroj. Ie, en nekonata loko, do pasis pli ol du jaroj, sed ĉi leganto nenion rimarkis. Tia temposalto en si mem ne estus problemo, se nur la aŭtoro lertus iel subkomprenigi ĝin. Sed Anna Löwenstein bedaŭrinde ne havas tiun lertecon.

Ĉi tiu senkonsekvenco aŭ ambiguo similas la mison jam menciitan pri foja rezigno de la "novula" nekompreno de Bivana en Romo. Verŝajne la aŭtoro ne funde pripensis, ĉu rakonti el la aktuala momento de la okazaĵoj, aŭ retrospekte el posta tempopunkto.

La lingvaĵo de La Ŝtona Urbo plejparte estas plaĉa kaj tute normala Esperanto. La libro legiĝas flue kaj senĝene, preskaŭ sen gravaj stumblaĵoj, kaj la vortoprovizo estas sufiĉe simpla. Pro nekonata kialo, kelkaj prilingvaj debatantoj prezentis ĉi fakton kiel grandan triumfon super aliaj verkistoj, kiuj "makulas kaj stumbligas sian prozon, pretendeme kaj sinlaŭde" (p. 12, el la antaŭparolo de William Auld - supozeble li volis diri stumbligas la leganton per sia prozo). Kaj Gerrit Berveling en recenzo diras, ke "ŝi brile sukcesis (...) eviti neologismojn kiujn Zamenhof ne uzis" (Fonto 215, nov 1998, p. 31). Tiu aserto tamen ne pravas. Cetere, eĉ ne ĉiuj vortoj oficialaj ja estas uzitaj de Zamenhof.

La vero estas iomete malpli majesta. La lingvaĵo de Anna Löwenstein - temas pri traduko de ŝia propra anglalingva originalo - estas normala. Tio signifas, ke ĝi uzas radikojn fundamentajn kaj oficialigitajn, kaj krome neoficialajn radikojn, "kiam tiuj ŝajnis al mi absolute necesaj" (p. 341). Ŝi aldonas liston el 89 tiaj neoficialaj radikoj uzataj, kaj petas ricevi informojn pri "iuj eventuale preteratentitaj" (p. 342). Jen do mia kontribuo, okopo hazarde trovita: spindelo (p. 51), filtri (p. 127), kardono (p. 156), ĝermano (p. 192), asafetido (p. 220), nazaretano (p. 223 k.a.), kikero (p. 314), kornuso (p. 318).

Efektive, precipe en dialogoj, la aŭtoro ofte trovis tre vivan, naturan tonon. En la komenca parto, la patrino de Bivana elstaras pro diroj vigle plendaj, foje bruskaj:

"Nu," ŝi aldonis, dum mi prenis la sitelojn, "finfine ni vidis, kiaj estas la romanoj, kaj mizera vidaĵo ili estis. Mi esperas, ke ili neniam plu revenos ĉi tien, ĉar ili havas nenion, kion ni bezonas, kaj jen la vero." (p. 31-32)

Ne facilas kompreni, kial lingvaj konservemuloj elektis ĉi normallingvan verkon kiel evangelion. Aperas radikoj, kiujn ili kutime malŝatas, kiel "hasti" (p. 22 k.a.) kaj "horora" (p. 33). Efektive, oni eĉ trovas en ĝi kelkajn modernaĵojn preskaŭ aŭdacajn: la singularon "geedzo" (p. 200), la adjektivon "eĉa" - "ni aŭskultis sen eĉa brueto" (p. 17) - kaj la verbon "kias" (p. 85). Krome, por veraj fundamentistoj eĉ esprimo kiel "komplikan taskon" (p. 163, = malsimplan) estus anateminda, ĉar laŭ ili komplika povas signifi nur rilata al komplikado.

Sed la normaleco de la lingvo signifas ankaŭ aliajn aferojn. Kiel jam dirite, temas pri traduko el la angla, kaj tion oni kelkfoje sentas. Aperas jen kaj jen frazoj, kiuj impresas sufiĉe angle. "Ne estus kvazaŭ mi ekloĝus ĉe nekonatoj" (p. 52), "li ne estos ĉiam ĝenanta kaj muĝanta, kiel faras kelkaj edzoj" (p. 52) kaj aliaj almenaŭ al mi tuj elvokas anglan originalon. La samo validas pri sufiĉe ofta uzado de kompleksaj verbotempoj: "estus povinta esti mortiga kaptilo" (p. 26). Diversaj lingvoj tamen emas uzi malsamajn rimedojn. Supozeble could have been killed estas ĉiutaga frazo, sed ĉu iu iam ajn aŭdis iun elbuŝigi estus povinta esti mortigita?

Oni trovas ankaŭ lingvajn neglataĵojn aŭ eĉ erarojn - ne oftajn, tamen ankaŭ ne esceptajn. Ne estas strange, ke tiaj aperas en traduka manuskripto. Surprizas min tamen, ke eĉ la tri reviziantoj Piron, Corsetti kaj Declerck neglektis relative multajn makulojn. Troveblas ekz. misuzo de verboj: "Mia haŭto piketis" (p. 43, = jukis, io piketis mian haŭton), "ŝtopi pli da homoj en la kabanon" (p. 81, = ŝtopi la kabanon per pli da homoj), "montetoj kelkloke dissemitaj de grandaj blankaj ŝtonoj" (p. 126, = montetoj, sur kiuj ... ŝtonoj estis dissemitaj), "forĉasis" (p. 256, 265, = forpelis). Ankaŭ aliaj vortoj fojfoje aperas mise, ekz. aperas "galimatio" en la senco de pelmelo (p. 130), "cikatro" pri freŝa frotvundo (p. 131), "masiva faŭko" (p. 245), "igis lin ĉiam pli malkomforta" (p. 316), "la notoj de la kanto" (p. 317, = tonoj). Tipa anglismo estas la rutina uzado de "komplete" en la senco tute, absolute, kaj kiel ĉiuj anglaj esperantistoj, ankaŭ Anna Löwenstein skribas "en la direkto de" (p. 182) kiam temas pri la direkto al io. Mi ankaŭ ĉiam miras (sed eble mi sola reagas...) legante, ke "li kunportas la bovinojn" (p. 21), aŭ ĉu eble tiuj fortaj keltaj brakoj ŝuldiĝas al la eliksiro de Asterikso? Se fini per alia persona prefero, mi volonte ŝanĝus aron da "de" al kelkaj da kaj el (ekz. en "du grupoj de naŭ viroj" (p. 39, = el), tamen ja en ĉiu brusto estas sia gusto.

Do, kiel resumi ĉi longan traktaĵon pri verko enhave ampleksa kaj multtema? Eble tiel, ke tre indas legi La Ŝtonan Urbon - tamen nek pro nek malgraŭ la lingvaĵo. Ĝia valoro troviĝas ĉefe en du flankoj - la amaso da interesaj faktoj pri temoj ne vaste konataj, kaj la parto de la rakonto supozeble bazita sur personaj spertoj kaj sorto de "Barbara" fremdulo en la hodiaŭa Romio.

Sten Johansson

Historische roman

Publikigita ĉe
Horizon.taal
fel/nl/steen.php

Wie een klassieke opleiding heeft genoten, herinnert zich misschien nog Caesars De Bello Gallico over de Romeinse veroveringen. Caesar, de Nerviërs en Ambiorix zijn waarschijnlijk het enige beeld dat de meesten van ons uit die periode van onze geschiedenis voor de geest kunnen halen. Ongetwijfeld was in die tijd het leven in een Gallisch dorp niet helemaal hetzelfde als dat in een Keltisch, maar de verschillen zullen wellicht miniem geweest zijn. En over dat leven schets Anna Löwenstein in La ŝtona urbo een uitstekend beeld. Niet door de ogen van de koene jager die dapper erop uittrekt, maar via de belevenissen van een jong meisje, Bivana, dat ademloos luistert naar de verhalen van de verteller en dat met schade en schande zich leert te kwijten van huiselijke taken als spinnen, koeien melken en graan malen. Ze leert, van haar tante, ook de stiel van het wolverven.
Ook de religieuze gewoonten, ceremonies en feesten en het (bij)geloof worden op een meesterlijke wijze door de ogen en de geest van het meisje gepresenteerd. Schrijnend is de beschrijving hoe dat goede leven en de hele gemeenschap met de inval van de Romeinen totaal wordt verwoest. Het meisje wordt als slavin naar Italië meegenomen en verliest haar hele familie en haar hele verleden, kortom haar volledige identiteit.
In Italië komt zij - relatief gelukkig - terecht in een landhuis op het platteland. Daar moet zij een nieuwe persoonlijkheid opbouwen en leert ze opnieuw leven: een nieuwe taal, nieuwe taken, nieuwe gewoonten, nieuwe goden... Met de tragische levensomstandigheden van slaven, die haar persoonlijk bespaard blijven, wordt de lezer geconfronteerd via toevallige ontmoetingen met andere landgenoten of slaven, die het lot niet zo gunstig gezind was. Uiteindelijk wordt ze als bedgenote aan een andere slaaf toegewezen, die haar, samen met hun zoontje, meeneemt naar Rome.
Daar begint alweer een nieuw leven, met meer zelfstandigheid en relatieve welstand, tot opnieuw het noodlot toeslaat door een brand die een groot deel van Rome, waaronder ook de wijk waar Barbara - de naam die ze in Italië gekregen heeft, omdat men haar Keltische naam, Bivana, niet kon uitspreken - woont, in puin legt. Die nieuwe naam staat ook symbool voor de nieuwe identiteit die ze in Italië heeft moeten aannemen. Vechtend voor wat het haar lief is, slaagt ze erin haar dochtertje, dat in Rome geboren werd, en haar man te redden... Haar zoon ziet ze echter voor goed ten ondergaan.
Het boek is voortreffelijk zowel wat stijl, taalgebruik en inhoud, die evenwichtig over de drie delen is verdeeld, betreft. Wel is het m.i. een beetje jammer dat de ontpersoonlijking van Bivana, die uitstekend getekend wordt, te expliciet wordt meegedeeld, in plaats van de lezer enkel via literaire middelen ? het gebruik van symbolische gebeurtenissen, die ook aanwezig zijn, tot de juiste conclusies te leiden.
Toch kan deze roman door de originaliteit van het thema en de invalshoek, de toets met de betere auteurs van bijvoorbeeld de Nederlandse boekenmarkt doorstaan. Voor zijn plaats binnen de Esperantoliteratuur kunnen we volmondig de mening van William Auld bijtreden: dit boek wordt ongetwijfeld ëë van de klassiekers.
Niet alleen omwille van zijn inhoud is dit een historisch boek, maar ook omwille van zijn ontstaansgeschiedenis. Het genre is nieuw voor de Esperantoliteratuur en dit werk scoort er meteen goed in. Maar een wereldprimeur is ongetwijfeld het feit dat de auteur ook de vertaler is. Immers Anna Löwenstein schreef het boek in het Engels - het zal weldra worden uitgegeven onder de titel The Stone City - en vertaalde het meteen in het Esperanto. Dat de Esperantoversie uiteindelijk nog eerder van de persen rolde dan de Engelse kan enkel maar aan zijn waarde bijdragen.
gvd

gvd

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.