La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La Bato

  • Verkinto: Lena Karpunina
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro kudre bindita ±€12.00
  • Priskribo: Dekok rakontoj pri travivaĵoj, plejparte en Sovetunio. La aŭtorino estis jam plurfoje premiita ĉe Belartaj Konkursoj.
  • Paĝoj: 125
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2006
  • Stafeto n-ro: 26
  • ISBN: 90 71205 87 8
  • Notoj: unua eldono el 2000
  • Recenzo:
    • Merita kolekto pro ĝia humaneco, alikultureco kaj psikologia fono. (Christian Declerck)
    • La rakontoj de Karpunina ne celas unuavice priskribi lokojn aŭ morojn, sed prezenti homajn sortojn, mentalecojn, specifajn reagojn al diversaj eventoj. Samkiel la lokoj, ankaŭ estas tiel konkretaj, ke oni povus renkonti ilin surstrate. Ni aŭdas la paŝojn de la severa instruistino en la klaso kun timigitaj gelernantoj; vidas la senkulpan Bela'n starantan sola kaj nekomprenata inter la pli sukcesaj samklasanoj ... (Prof. J. Bociort)
    • De Donald Broadribb: Tiel okazis, tiel mi spertis
    • De Aleks Gofen: PENSIGA KAJ PROFUNDE KORTUŜA
    • De Don Harlow: Recenzo: La bato / Review: The Blow
    • De Gerrit Berveling: La bato
    • De Klara Ilutoviĉ: Freŝa aero de la rakontoj
    • De Sten Johansson: Homeca novelaro
    • De Yenovk Lazian: Aŭtoroj el kvar generacioj
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tiel okazis, tiel mi spertis


esperanto.be/fel/mon/rec/bato.html

Tre bone verkita kaj interesa kolekto de 15 novel(et)oj, origine verkitaj en Esperanto. Kelkajn el ili mi jam antaŭe legis, kiel juĝisto en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj aljuĝis al ili la unuan premion. Min plezurigas, ke FEL samopinias kun mi pri la literatura valoro de la verkoj de ĉi tiu aŭtoro.

Lena Karpunina dum la plejparto de sia vivo loĝis en Taĝikio, iama parto de Sovetunio sed nun sendependa lando. Pluraj el la noveloj priskribas eventojn el ŝia infanaĝo, ĉu aŭtobiografiajn, ĉu tipajn por tiu periodo. Ĉiam sen kondamno kaj sen apologio, simple kiel "tiel okazis, tiel mi spertis, tiel oni vivis, tiel estis nature". Tial la noveloj havas freŝan karakteron kaj nutras la spiriton de la leganto, sen la politikemo, kiu ofte karakterizas tiatemajn kaj tialokajn verkojn.

La komprenemo kaj la honesteco de la verkinto brilas en ĉi tiuj noveloj.

La stilo de Lena Karpunina estas klara kaj plaĉa, nek tre komplikohava nek simpligita, sed klasikesperanta. Ankaŭ la vortoprovizo estas tiu de bona verkisto, nek tro simpla nek tro neologismoplena. Gramatike la verko estas senriproĉa.

Tre rekomendata legaĵo, bona kontribuo al la Esperanta literaturo.

Donald Broadribb

PENSIGA KAJ PROFUNDE KORTUŜA


n-ro 4/2001
esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/batrecusa.html

Jen modest-aspekta libreto, kiu raitas enviciĝi inter plej bonaj specimenoj de la monda nacilingva beletro en la ĝenro de mallongaj rakontoj, ĉar legado de tiuj ĉi ŝajne simplaj senartifikaj rakontoj ne nur vokas abundajn sentojn kaj pensojn, sed ankaŭ ofte asociiĝas kun majstra lakonismo de A. Ĉehov aŭ O'Henry.

La rakontoj estas sendependaj, sed ili viciĝas pli-malpli en kronologia ordo de la vivo de la aŭtorino, komence de ŝiaj mez-lernejaj jaroj ĝis ŝia nuntempa vivo. Tio estas ne aŭtobiografiaj, nek taglibraj notoj. Sed tiuj separaj epizodoj rakontitaj kun sincero kaj majstreco el plej profundo de la animo ne nur bone montras la grandan bildon, sed ankaŭ la tre personan vivon de unu konkreta homo, kiu kuraĝe elmontras la internon de sia animo de plej frua knabineco (nebula bildo sur la kovrilo) ĝis la nuntempo (foto dorse de la libro).

La granda bildo rilatas al tiu unu sesono de la tutgloba teritorio iam konata kiel eks-USSR, "la imperio de malico", laŭ la karakterizo de R. Reagan (kaj miaopinie tute prava). La loko estas Tadĝikistano, unu el la aziaj montaraj sub-respublikoj, kaj la tempo la jardekoj de formortado kaj de disfalo de la imperio. Do la juneca vivo-vojo de la aŭtorino pasis tra la relative sekura kaj nemalsata periodo en Duŝanbe, la ĉefurbo de la respubliko.

Por la nuntempuloj, tiel foraj de Tie kaj de Tiam, unue povas ŝajni, kvazaŭ ili estas legontaj pri io tro speciala, senrilata kaj senkonekta al la aktualaĵoj de la vivo nun kaj ĉi tie. La ŝajno tut-erara!

La kolekto komenciĝas de eble plej frua knabina rememoro la titol-rakonto "Bato", amara sendube, des pli ke ricevita de la patro. Oni poste ankoraŭ notos foje negativajn spertojn de la knabino rilate al la patro, ekzemple kiam li iom strange trudas al la filino motorciklon, evidente neefektivigitan revon el lia propra juneco. Tamen estas neniuj duboj kio restis fin-fine en la animo de Lena estas profunda amo kaj respekto al la patro, nome al kiu ŝi dediĉas la libron.

Speciale notindas la lernejaj spertoj de la knabino, precipe por kompari kun nia nuna praktiko en Usono. Tiam infanoj aŭ adoleskuloj neniam estis konsiderataj plen-rajtaj individuoj obei al la gepatroj kaj instruistoj kaj lerni estis ilia devo. Tiuj Usonaj perversaĵoj kiel "Se vi ne volas, do vi ne devas " aŭ "Ĉu vi amuzis hodiaŭ?!" dirataj al infanoj tiel ofte, tiam ŝajnus plena frenezaĵo por edukistoj. Ekzistis deviga ŝtat-aprobita lerneja programo por ĉiuj lernejoj (en kiu la natursciencoj okupis gravan parton, tute ne kompareblan kun tiu mizero akceptita por Usonaj lernejoj). La lernejanoj en ilia amaso estis same pigraj kaj plebaj kiel en Usono, sed instruistoj neniel flatis al ili, kaj sen ajna timo insulti aŭ ofendi sentaŭgulojn, ili ja igis ilin lerni. La trankvila, senpartia kaj senpasia rakontado pri la propra juneco de la aŭtorino gvidas nin al la finaj plej dramaj eventoj "La persekuto" kaj "Miŝka Voropajev" estas la nuraj du travivaĵoj ne el ŝia propra vivo, sed sendube de iu el ŝiaj proksimuloj, kiuj malbonŝancis plengluti el la pli frua Sovetia vivo, tiu en la koncentrejoj de GULAG. "La persekuto" estas ankaŭ emocia kulmino de la libro, kaj eble vera majstroverko inter la mallongaj rakontoj.

Stile la libro estas preskaŭ senriproĉa. Jen tamen kelkaj...

" korp-ekzercado" en lernejo (paĝo 51) ne ŝajnas esti plej bona esprimo por la nocio "sport-leciono".

Esprimo "grimpi vertikale supren" en montaro (paĝo 95) konfuzas grimpadon (per ŝnuro) laŭ vere vertikala surfaco de roko pendante super abismo kun esence malpli komplika irado "rekte supren" laŭ kruta, sed ne vertikala deklivo (male al la pli facila serpentumado laŭ ĝi).

"Montaj flank-ĉenoj" (paĝo 93) efektive estas "krestoj".

La ceteraj rimarkoj koncernas nur la nenecesan uzadon de neologismoj sukurejo, rezolute, lukras, leno, kabino (anstataŭ "kajuto"), glaĉero, lanta, dista, bruske, hobio, vrako. Ho, gefratoj-Esperantistoj lingva anarkismo pereigos nin!

El preseraroj mi trovis nur unu en la moto sur paĝo 118. Tie mankas la ĉapelo en vorto "Ŝtoniĝo".

La plej lasta noto, rilata ne al la rakontaro, sed al la aŭtoro de la Antaŭparolo Prof. J. Bociort ial li mis-derivis dufoje la vorton "talentita" anstataŭ "talenta". Cetere li bone komentas la libron, sed la teksto devus nomiĝi "Postparolo", ĉar li antaŭtempe rivelas multajn detalojn. La legantoj lasu ĝin por la fino por ne kompromiti ilian ĝuon de la rakontoj.

Ĉio tio tamen ŝajnas bagatela kompare kun la grandaj meritoj de la libro. Mi forte rekomendas ĝin al legantoj.

Aleks Gofen

Recenzo: La bato / Review: The Blow


esperanto-usa.org/en/node/960
(Noto: temas pri la unua eldono de 2000. Dua eldono aperis en 2006 ĉe "Impeto" en Rusio, kun 160 paĝoj kaj tri ekstraj noveloj.) (Note: this is the first edition of 2000. A second edition appeared in 2006 at "Impeto" in Russia, with 160 pages and three additional short stories.)
Ĉi tiu kolekto de 15 noveloj estas la unua de plurfoje premiita verkistino. La noveloj estas esence humanismaj, kaj ĝenerale traktas la vivojn de junulinoj en la naskregiono de la verkintino (Duŝanbe, ĉefurbo de Taĝikio); sed la kvar finaj noveloj montras la vidpunkton de pli matura homo, jam loĝanta for de la hejmlando. This collection of 15 short stories is the first by an authoress who has won prizes several times. The stories are essentially humanistic, and generally treat the lives of girls in the region of birth of the author (Dushanbe, capital of Tajikistan); but the last four short stories show the viewpoint of a more mature person who is already living far from her homeland.
La noveloj estas: "La bato", pri rilato inter juna, hejme edukata knabino kaj ŝia patro; "La ridinda letero", en kiu letero de analfabeta junulino pensigas alian junulinon pri orfeco kaj familioj; "La patrino kaj la filino", pri medicina krizo kaj la rilato inter patrino kaj filino en senpatra familio; "Inter najbaroj", pri degenero de rilatoj inter patrino kaj filino unuflanke kaj diboĉema kaj atencema najbaro aliflanke; "Bela", vinjeto pri junulino ne aparte klera; "La instruistino", pri malafabla instruistino, malantaŭ kies kolereco kuŝas ne nur metodo sed ankaŭ simpatio; "La motorciklo", pri la aventuroj de junulino ĵus ricevinta ŝoforrajtigilon kaj aĉetinta sian unuan motorciklon; "Paska pluvo", pri virino en Berlino (aktuala hejmo de Karpunina), kiu rememoras pluvan Paskon en sia hejmurbo; "Jaŝa", rakonto pri invalida militveterano drinkema kaj la rilato inter tiu kaj la patro de la rakontintino; "Anakondo", pri amikeco rezultinta de Esperanto-kurso; "En la montaro", en kiu grupo de esperantistoj piedekskursas tra la montaro de Duŝanbe al Samarkand; "Mortpafitaj pomoj", en kiu virino revenas de Eŭropo al sia hejmlando post terura interna milito; "La persekuto", en kiu soldato ĉasas fuĝinton de gulaga koncentrejo, sed trovas pli da demandoj ol da respondoj; "Miŝka Voropajev", pri la sorto de murdinto en gulago; kaj "La adiaŭo", en kiu virino verkas leteron al ŝin forlasinta edzo. The short stories are: "The Blow", about the relationship between a young, home-schooled girl and her father; "The Ridiculous Letter", in which a letter from an illiterate young girl causes another young girl to think about families and being an orphan; "The Mother and the Daughter", about a medical crisis and the relationship between a mother and a daughter in a fatherless family; "Among Neighbors", about the degeneration of relations between a mother and a daughter on the one hand and a drunken neighbor who tends to criminal acts on the other; "Bela", a vignette about a not especially educated young woman; "The Teacher", about an unfriendly teacher behind whose madness lies not only method but also likeableness; "The Motorcycle", about the adventures of a young woman who has just received her driver's license and bought her first motorcycle; "Easter Rain", about a woman in Berlin (Karpunina's current home) who remembers a rainy Easter in her home city; "Yasha", a tale about an invalid war-veteran who tends to drink too much and the relationship between him and the narrator's father; "Anaconda", about a friendship that results from an Esperanto course; "In the Mountains", in which a group of Esperanto speakers hike through the mountains from Dushanbe to Samarkand; "Apples Shot Dead", in which a woman returns from Europe to her homeland after a terrible civil war; "The Chase", in which a soldier hunts a fugitive from a Gulag concentration camp, but finds more questions than answers; "Mishka Voropa'ev", about the fate of a murderer in the Gulag; and "The Farewell", in which a woman writes a latter to a husband who has abandoned her.
Ankoraŭfoje, la pli multaj noveloj situas en aŭ apud Duŝanbe; esceptoj estas "La persekuto" kaj "Miŝka Voropajev", kiuj situas en la siberia tajgo, kaj "La adiaŭo", verŝajne en Berlino. Por mi plej interesaj estas tiuj, kiuj montras la naturon ĉirkaŭ Duŝanbe (dua parto de "La motorciklo" kaj "En la montaro"; en ambaŭ cetere rolas la lago Iskanderkul, nomita por La Granda Aleksandro, kiu laŭdire vizitis ĝin dum sia centrazia ekskurso). Eĉ en "Anakondo", kvankam ĝi situas en Duŝanbe mem, la titolulo estas ĉiĉerono de piedekskursantoj en la pamira montaro. Du el la noveloj eksplicite inkluzivas la Esperanto-movadon ("Anakondo" kaj "En la montaro"), kaj alia mencias ĝin ("La adiaŭo"). Again, the majority of the stories are located in or near Dushanbe; exceptions are "The Chase" and "Mishka Voropa'ev", which are located in the Siberian taiga, and "The Farewell", apparently in Berlin. For me the most interesting are those which show nature around Dushanbe (second part of "The Motorcycle" and "In the Mountains"; also, in both Lake Iskanderkul, named for Alexander the Great, who, rumor has it, visited it during his Central Asian excursion, has a role). Even in "Anaconda", although it is located in Dushanbe itself, the title characters is a tour guide for hikers in the Pamir range. Two of the stories explicitly include the Esperanto movement ("Anaconda" and "In the Mountains"), and another mentions it ("The Farewell").
Laŭ mi, la noveloj bone taŭgas por progresantoj (kio estas ĝenerale la situacio rilate novelarojn en Esperanto); oni trovos kelkajn nekonatajn vortojn, kiuj tamen troviĝas en PIV2005 (ekz-e "toporo", "sarafano", "sabino"), sed mi trovis nur du vortojn, kiujn mi ne povis trovi en tiu referenco ("ĥalato" sur p. 22 kaj "leno" sur p. 66; la unua estas speco de mezazia kapkovraĵo, la dua estas koridoro por aŭtoj sur plurkoridora ŝoseo). Simile maloftas tajperaroj ("altmonatra" anstataŭ "altmontara" sur p. 86, "stoniĝ'" anstataŭ "ŝtoniĝ'" sur p. 118). Por la nomo de alia iam-Sovetia popolo, Karpunina evidente ne povas decidi inter "ukrain'" (p. 18) kaj "ukrajn'" (p. 83); PIV2005 preferas la unuan. To me, the stories are quite suitable for advanced students (which is generally the case with short-story collections in Esperanto); you will find several unknown words, which are nevertheless in PIV2005(e.g. "toporo" = axe, "sarafano" = sleeveless middle-Asian woman's dress, "sabino" = Eurasian juniper tree), but I found only two words which I couldn't find in that reference ("ĥalato" on p. 22 and "leno" on p. 66; the first is a type of middle-Asian headgear, the second is a lane on a highway). Typos are similarly rare ("altmonatra" instead of "altmontara" on p. 86, "stoniĝ'" instead of "ŝtoniĝ'" on p. 118). For the name of another once-Soviet people, Karpunino evidently couldn't decide between "ukrain'" (p. 18) and "ukrajn'" (p. 83); PIV2005 prefers the first.
Entute bona libro, kiun mi forte rekomendas. Quite a good book, which I strongly recommend.

Don Harlow

La bato


n-ro 252, 2001
esperanto.net/literaturo/fo/batrec.html

Gerrit Berveling

Freŝa aero de la rakontoj

Publikigita ĉe
Rusia Esperanto-Gazeto
esperanto.net/literaturo/reg/batrec.html

La libron konsistigis 18 rakontoj de vera verkisto. Pri infanoj kaj plenaĝuloj, libero kaj mallibero, montoj kaj tero, bono kaj malbono.

La veran verkiston distingas la kapablo rakonti pri io timiga sen timigi la legantojn. Dum legado pri mortpafitaj sortoj de malliberuloj ("Miŝka Voropajev", "Mirt", "La linko", "Tiu tago", "La persekuto"), de pacaj taĝikaj junulinoj ("Mortpafitaj pomoj"), de "libera" Jaŝa ("Jaŝa"), de orfino Bela ("Bela") kaj de forlasita de la patrino Julja ("La ridinda letero") ĉiam restas io bona, ia espero je plia bono – "serenas mia trist'"1. Tiun ĉi efikon kaŭzas la verkista talento, kunigita kun granda homama koro, kiu varmigas ankaŭ la stilon.

Krome, la vera verkisto scias rakonti pri tio, kion li mem ne spertis. Lena ne estis reprezaliita, ne scias la vivon de la stalina koncentrejo kaj tamen priskribas ĝin tiel konvinke, kvazaŭ ŝi ĉion travivis kaj ne povis forgesi. Kaj vere linko persekutas du fuĝintojn ("La linko"), la aŭdaca Mirt flugas per skioj al la libero ("Mirt"), bagnuloj paŝas laŭ bestaj padoj de la virga tajgo ("Tiu tago")...

Kaj, memkompreneble, la vera verkisto nepre pensigas la legantojn. Pri la vivo, unuavice pri la homo inter homoj – ne trude-krude, sed amikece-delikate. Ĉu la timo bone edukas? Ĉu timanto povas ami aŭ estimi timiganton, kio ajn tiu estus ("La patrino kaj la filino", "La instruistino")? Kial Miŝka Voropajev estis enprizonigita, se li estis ne krimulo, sed viktimo de la vera krimulo – la patro ("Miŝka Voropajev")? Ĉu savi aŭ ne savi la memfidan persekutanton – ĉu helpi aŭ ne helpi al li plu murdi senkulpajn homojn ("La persekuto")? Ĉu mensogo ĉiam estas malbona kaj punenda ĝis preskaŭ murdo? Ĉu la patro ne komprenis, ke ankaŭ la edzino mensogis, dirante, ke la eta filino legis, por laŭeble liberigi ŝin de la turmenta legado ("La bato")? Kiu fakte malgajnis: ĉu la patrino de tri infanoj, forlasita de la edzo, sed restinta fortanima kaj vivopreta, aŭ li, en kies "nova vivo" nepre aperos abundo de komplikaĵoj, kiujn li ne kapablos venki ("La adiaŭo")? Kio estas "verda animo", kiu faras la homon "fidela al Esperanto" ("Anakondo")? Ne ĉiuj komprenos kaj akceptos okazintaĵojn en la rakontoj tiel, kiel ties herooj. Des pli interesaj kaj altiraj estas la rakontoj.

Dideroto diris, ke la arto estas trovi la neordinaran en la ordinara kaj la ordinaran en la neordinara. Do en la rakontoj de Lena la legantoj vidos la ordinaran drinkulon kun neordinara homamo ("La ridinda letero"), la ordinaran pluvon, kiu donacas neordinaran animliberiĝon ("Paska pluvo"), la neordinare majestan montaron, kie ordinare vojaĝas esperantistoj kaj loĝas ordinaraj gastamaj homoj ("En la montaro").

Esperanto de "La bato" estas perfekta – ĉiutaga, sed riĉa, simpla, sed belega. La libro rememorigas pri ĉiu el sep lagoj en la montaro, kiuj fascinas per siaj koloroj kaj pureco. Bonan legadon, do, al ĉiu samideano – sendube ĝi vere estas ĝuige bona!

Mi diru pri "La bato" ankaŭ verse:

Admiroplene legis mi "La baton",
Kaj ĝia Esperanto ravis min.
La homajn vivon, karakteron, faton
Rakontas korvibrige l' verkistin'.

Montaro sorĉas per majestaj altoj,
Ridetas laga verdeblua hel',
Sed la fluanta viv' sen ĉes' kaj haltoj
Avara estas pri favor' kaj bel'.

Dubindas la sugesto fortinklina
En la bonkore konfidiga form':
Ĉu kunigeblas tim' kaj am' filina?
Ĉu batoj de patrino estas norm'?

Spiritmortige densas la ĝangalo
Gulaga. Nek esper' nek iluzi'?
"La persekut'" okazis en realo –
Ne en la multimpresa fantazi'!

Sukceso benas volon la elstaran,
Kaj la murdonton trompas lia sort'.
Ĉu indas perdi tempon tiom karan
Por ke indulgu lin la justa mort'?!

Per kio Jaŝa la najbarojn ĝenas?
Al kiu lumas la riĉega dom'?
Je timo kaj dolor' la vivo plenas,
Kiel leter' de l' orfigita hom'...

Animoj verdaj – kiaj ili estas?
Pri kio diras bel' de la esprim',
Se Esperanto diversega restas
Laŭ lernocel', uzad' kaj ĝia lim'?

Vi ne suferis la reprezalion,
Sed en la libro krias ĝia vort'.
La verk' talenta povas diri plion
Ol propra spert' havigas al la sort'.

Helige, kiel voĉ' de la amato,
Salutas la verdlingva harmoni'.
Mi dankas Vin plej kore pro "La bato",
Sen kiu vere multon perdus mi.

Klara Ilutoviĉ

Homeca novelaro


2002
esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/batrec.html

De kelkaj jaroj noveloj de Lena Karpunina ricevadas premiojn kaj honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2000 aperis kolekto de 15 noveloj sub la titolo La bato.

La stilo de Lena estas simpla kaj glata. Ŝi rakontas laŭ senpera, efika maniero, sen tro detalaj priskriboj aŭ lingvaj komplikaĵoj. En sia rekta maniero ŝi prezentas scenojn kaj situaciojn kiuj impresas tre vere, kredinde kaj realisme. La medio kutime estas inter "simplaj homoj" en la iama Sovetunio. Tamen ne temas pri grizaj, seninteresaj figuroj. Male, Lena montras ke ĉiu homo estas unika kaj koninda. Ŝia majstra talento verkista konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti eĉ la plej strangajn personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin. En la Esperanta literaturo tiu ŝia talento estas vere malofta.

Lena Karpunina naskiĝis kaj plenkreskis en Taĝikio sed nun vivas en Germanio. Kelkaj el la noveloj en La bato ŝajnas tute aŭ parte membiografiaj. Aliaj prezentas homajn sortojn en la lasta epoko de Sovetunio aŭ en la tempo postsoveta. Preskaŭ ĉiuj baziĝas firme sur bona psikologia realismo. Temo kiu aperas en pluraj noveloj estas la rilato inter infanoj kaj iliaj gepatroj en malfacilaj kondiĉoj. El ili eble La patrino kaj la filino plej emociis min. Ĉiam legante verkon de Lena, oni povas esti certa ke ŝi ne kondamnos aŭ malestimos personojn en la rakonto. Ŝi scias tro bone ke sub forta premo ni ĉiuj perdas partojn de nia poluro kaj bona konduto. Sed ŝi scias ankaŭ elserĉi kaj montri tiun pecon da homeco kiu ĉiam restas ĉe ĉiu persono.

Du noveloj en La bato prezentas pli dramajn agojn, kiuj impresas ne persone spertitaj. Tiuj rakontoj laŭ mi ne funkcias same bone kiel la ceteraj, tamen ankaŭ ili legindas. En du aliaj noveloj rolas ankaŭ Esperanto, tamen ne kiel ĉefa temo.

Mi tre rekomendas la novelaron de Lena Karpunina. Pro la facila kaj senbalasta lingvaĵo eĉ meza lingvoscio sufiĉas por ĝui ĝin. Kelkaj el la pli mallongaj noveloj eĉ uzeblus kiel legaĵo por konversacia studrondo. Sed dank' al la majstra psikologio ankaŭ pli postulema leganto trovos valoran verkon en la maldika novelaro.

Sten Johansson

Aŭtoroj el kvar generacioj


julio-aŭgusto 2001
esperanto.net/literaturo/uea/ambaterarrec.html

Amoj kaj amantoj. Edgard Jamart (1929). Debrecen: Debrecena E-Societo, 2000. 60p. 21cm.
Amparolo. Novelaro. István Nemere (1944). Skövde: AI-fab-et-o, 1997. 80p. 2lcm.
La bato. Lena Karpunina (1963). Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 125p. 21cm.
Eraro. Stig Jacobson (1913). Skövde: AI-fab-et-o, 1998. 52p. 2lcm. Ilus.

N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001

La batoj de la vivo tute ne malmoligis la koron de Lena Karpunina. La aŭtorino de La bato ne strebas veki kompaton, nek priskribas kruelaĵojn. Ŝi ne ĝuas suferojn nek provas ĝuigi ilin al ia leganto.

La rakontaro estas fluo de rememoroj pri la infaneco forrabita, ŝparema, sindefendema, tro frue plenkreskiga: "... oni lasu nin elmigri en Amerikon. Ni ne volas vivi en ŝtato kiu ĵetas nin surstraten!! Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados oni malliberigos vin!" Tiel ĉi interparolas la gepatroj. Kaj jen la paroloj de la instruistino: "Ho, vi kretenoj! Degenerintoj! Estas vana klopodo igi pensi tiujn ĉi pajlkapulojn!"

Mirinda varmeco fluas de ĉiu paĝo; homamo, kiu ne disigas apudulojn je dekomence bonaj kaj malbonaj. Karpunina patrinece, tamen sen ioma sukeraĵo, kreas siajn heroojn, ĉu malmolkorajn, ĉu digne kuraĝajn, ĉu vere kompatindajn. Kaj la amo ĉion venkanta, kiu fontas el la rusa animo, helpas la homojn vivi hominde la vivon hundindan de eks-Sovetio, mondo neniam revenonta, nek iam forgesota.

Soleco, deziro de miraklo: jen la ĉeftemo de István Nemere. Liaj novelanoj fuĝas, vivas solece, esploras internan memon, serĉas amon, la signifon de la vivo. Enviinda vivsoifo de la aŭtoro elvokas Jesuon el la urba katedralo kaj irigas Lin meze de la vivo. Jen Li eniras hazardludejon por poste feliĉigi malriĉulojn, jen Li vizitas maljunulinon. Biblia profeto aperas antaŭ junaj geedzoj. En aliaj rakontoj okazas ankaŭ miraklo sin kaŝanta malantaŭ ĉiutagaĵoj: la eterna interaltiro de du solaj animoj...

Stig Jacobson esplore vagas tra mallumaj etaĝoj de la homa subkonscio. La okazaĵoj de liaj rakontoj disvolviĝas subite. Misteraĵoj eniras la vivon seninvite, trude. La duonbiblia reĝo Ahaŝvero estas pridemandita en nuna policejo. La fluo de historiaj sinsekvaĵoj turniĝas reen: korktirilo estas elpensita kaj kreita antaŭ la boteloj. Jen ŝtono kovrita per elĉizita runa skribo. Subite la esploristo malkaŝas ĝian enigmon: li mem elĉizis la runojn antaŭ jarmilo. Al tiu ŝtono en alia rakonto iom similas foruzita teko plena de skribaĵoj. Ĝi transiras de-man-al-mane kaj neatendite ŝanĝas la vivovojon de iu posedanto.

La kaŝtukon de eksterrealeco, de supernaturaĵoj kvazaŭ trairas la rakonto "Gloris". Mirinda juna ĉevalo ribeliĝas kontra sia sorto, kontraŭ la sklaveco, mastreco de homo. Forta estas la memfida vagabondo ĝin aĉetinta, Martins. Li, ne la ĉevalo, iĝas vera sklavo: sklavo de duboj, maltrankvilo kaj dumnoktaj enorelaĵoj. Poste venas antaŭokulaĵo kaj fine la morto.

Kion kunhavas la tri verkistoj tiom malsamaj? Nur lingvon riĉegan, vivan kaj trafan. Ne ilo ĝi estas, sed la aero kiun enspiras la homaj kreaĵoj surpaĝe vivantaj.

La libro de Edgard Jamart, Amoj kaj amantoj, estas altvalora sciigilo pri tio kial kaj kiel homoj amas kaj amoras. Per multenombraj ekzemploj ĉerpitaj el la historio de la homaro kaj antikva literaturo, la aŭtoro esploras ĉiujn facetojn de la amo kaj amoro. La verketo strebas ĉirkaŭbraki dikegan faskon da problemoj, tial kelkaj citaĵoj helpos sendube ekopinii pri la libro:

"Romantika amo ŝajnas esti afero de la pasinteco." "Verkadi pri amo foje kaŭzas malplezuron." "La viro kaj virino estas sensivaj vivuloj, kiuj deziras pli ol manĝi, trinki aŭ gajni monon: ili volas karesi, kisi, esti dorlotataj kaj travivi plenan volupton." "En la moderna tempo deco ŝajnas eksmoda." "Oni ne imagas la amon sen la uzo de la buŝo." "Teorie amo estas grandanima sento, kiu honoras la homon, kiu spertas ĝin."

Yenovk Lazian

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.