La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dormanta hejmaro

  • Verkinto: Manashi Dasgupta
  • Tradukinto: Probal Daŝgupto
  • Originala lingvo: bengala
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €9.60, libro €16.00, ePub €9.60, Mobipocket €9.60
  • Priskribo: La nord-bengala urbeto Nakshalbari lanĉis la Nakŝalismon, gerilan movadon de kamparanoj subpremegataj de la ŝtata aparato. Tiun laŭdire demokratian aparaton deinterne reformi jam ne estis imageble plu.
    Kian partoprenon en tiu Nakŝalismo imagas Ŝontu, la sentema adoleska filo de mense malsana patro kaj memcentra patrino? Ĉu la parlamentemaj maldekstranoj inter liaj „geonkloj” en Kolkato helpas lin trovi malpli ekstremajn kanalojn al lia juno? Kian sorton trudas al li iliaj nepovoj vidi?
    Tion demandas romano verkita en la bengala de d-rino Manashi Dasgupta. Doktoriĝinta psikologie, ŝi rolis kiel psikologia konsilisto, kolegiestro, universitata lekciisto, kuratoro de la muzeo-arkivo de Robindronath Tagor, fikciisto, tradukisto kaj literatura esploristo.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti
  • Stafeto n-ro: 29
  • Recenzo:
    • La rakonto estas laŭ mi ne tiom interesa. Multe okazas en la fono sed malmulte de ĝi la aŭtoro rekte priskribas aŭ diskutas, krom la interna vivo kaj pensoj de unu familio. Tamen mi rekomendus la libron pro la bela kaj interesa lingvouzo. Ĝi estas tute bone komprenebla kaj klara, sed samtempe nekutima (Jessica Grasso - Internacia esperanto-sumoo Marto 2017)
    • De Alen Kris: Dum malviglas la hejmar'
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dum malviglas la hejmar'


2007. №4 (150)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-dasgup.htm

Oni prave konsilas antaŭparole legi tiun libron por ŝanĝi iom la etoson de la rutina vivo. Prave por okcidenteŭropano, kvankam ankaŭ li ofte povas nun, sen tro migradi, trovi vesper- nokte kvartal-angulon kun tre specifa atmosfero de minaco. Tiun specifon la libro ne akcentas. Estas fono de la ekzisto, ne pli; sed tio esprimas aŭtentecon pli bone ol dinamikaj scenoj de perforto. Ni transportiĝas do al relativa periferio enspaca kaj iom vojaĝas pasintecen por nin retrovi en Orienta Barato (Hindio) komence de la 1970aj jaroj. Post dudeko aŭ trideko da paĝoj nia feria turista percepto transformiĝas en atentan rekonon: en iel nova aspekto ni revidas la saman — eble eternan — aktualon.

— Oni ne plu devus loĝi en tiu ĉi urbaĉo… Ĉu oni povas loĝi ĉi tie kaj resti sana? — replikas iu konato pri Moniŝankor, la mense malsana patro de dekkvarjara Ŝontu.

Ĝuste ĉirkaŭ Ŝontu pasas zigzage la tuta rakonto. Liaj bonvolaj vartantoj interamikaj estas bonaj homoj, simpatiaj kaj simpatiantaj, bonaj civitanoj, kiuj — ĉiuj siamaniere — kontraŭstaras la “malsanan socion”. La manieroj plejdiversas: de kultivado de sia vilaĝa ĝardeneto ĝis preparado de la “forta, kruela, potenca, ĉioampleksa revolucio”. Sed estas io kontempleca en la stilo de ilia vivo, iu troa spirito del eterno, pasivismo foje fatalista. Oni disputas, diskutas, debatas kaj kartludas. Oni ankaŭ utile laboras, ĉar oni ne estas marĝenista aŭ eskapeca. Oni reagas do… Iel nevideble la knabo sin translokas al la rando de la reaga spektro, ĝis iĝi gerilano. Lia skizofrenia patro fokusas por li la esencon de tiu dormanta hejmaro: “Mi maĉu, sidaĉu, malplaĉu”. Estas sufiĉe sentebla inklino por adoleska idealisto, se li konscias la neceson de reago kaj se la aĝuloj certas ke “La voĉdonado de la senkapabluloj… tia demokratio estas ridinda falsaĵo”.

Tiuetose — jen konfuze, jen ĥaose — skizofreniulo sin prezentas kiel legitima profeto de la dementa socio.

— Sed vere ĉio estas nevalida. Ĉio nula. Ili forigos. Eliminos ĉiujn, — deliras Moniŝankor. — Burĝaj kutimoj kaj aventurista programo kombiniĝas al terura forelspezo de junula potenco! … oni devas bati, oni devas mortigi, jen la sola vojo.

Tiu profetaĵo tuj forigas la tempodistancon de trionjarcento kaj neniigas la menciitan marĝenecon de la loko. Ribeloj junularaj, en Parizo, Kopenhago… ja celas sekvi la formulon. Adoleska Ŝontu aliris la saman padon en bengala ĝangalo, natura kaj civiliza. Necesas kelka naiveco de infano por pridubi tiun drastan elekton:

— Se ĉio forbrulos, paĉjo, kio do fariĝos nova? — demandas (senresponde) la malgranda frato de Ŝontu.

Pri politiko do saĝe temas en tiu ĉi romano, sed ne tro insiste. En tiu mezuro, en kiu la politiko koncernas la tuton de la vivo. Temas ankaŭ pri amikeco kaj amo, pri respondeco kaj valoroj de la vivo.

Prozo neartifika, sed tre plastika. La originalo de Manashi Dasgupta (kiu verkis en la bengala) forte reliefas el la traduko. Ĝia lanta ritmo iel hipnotizas kaj resonigas (ekzemple, ĉi-tekste). Sed ĝi neniel bremsas la penson, kontraŭe — kreas fluan humoron favoran por ekvilibra medito. La romano “mense riĉigos vin”, — asertas antaŭparole Claude Piron. Sendube tiel.

Alen Kris

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.