La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kobo

  • Verkinto: Ernest Claes
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €24.00
  • Priskribo: Ernest Claes estas unu el la granduloj el la flandra literaturo, konata pro siaj priskriboj de la kamparana vivo. Li precipe famiĝis per sia verko La blankharulo (De witte), kiu jam cent fojojn estas represita en same multe da lingvoj. Liaj rakontoj estas perletoj de observadpovo, juveloj de fajna ironia humuro.
    La preskaŭ aŭtobiografia Kobo rakontas la tristan vivon de knabo, kiu kreskas en medio, kie la malriĉeco kaj la peza laboro igis la homojn sensentemaj kaj senamaj, tiel ke la knaba animo ne estas komprenata. Por eskapi tian vivon li eniras la monaĥejon kaj fariĝas frato Jakobo.
    Claes klopodas mildigi la mizeron per rido aŭ spritaĵo. Tiun dualecon de la psiko oni retrovas en la multaj tipe priskribitaj vilaĝanoj kun iliaj talentoj kaj malvirtoj, per gajaj kaj malgajaj anekdotoj, inspiritaj de la amo al la homoj kaj ilia fido en la dia providenco.
    Tradukinto Cor Bruins sukcesis per Esperanto redoni la ĝustan etoson kaj la belaj desegnaĵoj de Jozefo Cantré ilustras la vivon je la komenco de la 20a jarcento.
  • Specimeno:

    Kaj Veluro, la foino, rampas el sub sia lignostako, timeta, etendas la snufilon supren, snufas en la direkto al la kokinejo super la kaprinstalo kaj subite suriras rapide la kverkon por rigardi al la luno. Li vidas malsupre Voron, la melon, ŝteliri tra la herbejo al sia kavo, kie kuŝas liaj kvar blindaj idoj, pepantaj pro malsato. Li aŭdas super si du sciurojn, kiuj timas pro lia ĉeesto kaj singarde forŝoviĝas ĝis la ekstrema fino de branĉo, kie melo ne povas riski sin. Profunde en la arbaro kuŝas du kapreoloj unu apud la alia en la densaj interkreskantaj arbedoj. Ili serioze rigardas kun grandaj okuloj en la nokton kaj la bruna bronza haŭto kelkfoje iom tremas.

    Kaj talpoj kaj ratoj kaj musoj nun eliras por la noktaj marodoj, malsataj kaj timemaj, meze de la minacaj danĝeroj, kiuj insidas ilin de post la arbustoj kaj de el la fosaĵoj. De tempo al tempo ie ploras maldika ĝempepo, nur unu momenton, kiel mortstertoro... Kiu akre aŭskultas, kiel la bestoj de la nokto, tiu povas aŭdi la krakadon de maldikaj ostoj inter la dentoj de unu el la sangavida mustelgenro. La pli malfortaj tiam timeme sin kaŝas kun batanta koro. La pli fortaj dum momento etendas la pintan faŭkon supren kaj flaras kaj tremigas siajn lipharojn. Kelkfoje tie sub arbedo siblas kaj blovas pro terura batalo je vivo kaj morto. Kelkfoje la pepado havas alian signifon – la batalo por la vira posedo.

    Miloj da malgrandaj sonoj plenigas la nokton por tiuj, kiuj povas aŭdi tion; en arbaroj kaj herbejoj, laŭ kanaloj kaj heĝoj, ĉar nun vekiĝas en ĉiuj estuloj la varmegaj vivimpulsoj, la malsato kaj la kopulbezono, la sovaĝa volupta deziro, kiun tiu rufa luno, tie supre verŝas en ilian sangon.

    (Kobo, p. 52-53)

  • Paĝoj: 232
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 208 mm
  • Eldonjaro: 1999
  • Pezo: 285 g
  • ISBN: 90 71205 64 9
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Knaba maturiĝo


esperanto.be/fel/mon/rec/kobo.html

Jen traduko de klasikaĵo de la flandra literaturo, Kobeke, verkita en 1933 de Ernest Claes, laŭdire la plej aŭtobiografia el liaj verkoj. Komence, ĝi pentras lirike kaj detalo-riĉe la familion, cirkonstancojn, naskiĝon kaj infanaĝon de Kobo Persuso. Tio okazas en ebena arbara parto de Flandrio; abundas priskriboj de la naturo, vetero, vegetaĵoj kaj bestoj. Kelkloke, la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj; estas ĉarma sceno, en kiu la bestoj debatas siajn relativajn meritojn, ĝuste kvazaŭ petolaj infanoj. Abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj kaj birdoj. Naturaĵoj alprenas fojfoje simbolajn signifojn ­ pinarboj kvazaŭ sentineloj kaj prijuĝantoj de preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo inter Kobo kaj Linjo. La homojn la romano prezentas per lakonaj, kamparanecaj dialogoj kaj abundo da popolaj kaj poste religiaj kantoj.

La verkon konsistigas mallongaj ĉapitretoj, aranĝitaj en dek sekcioj. Ofte la ĉapitret-fermaj frazoj okul-frapas. Ekzemple, priinfanaj pensoj (p. 39) pro la eksbebiĝo de Kobo: „Ili ricevas mamon, ili ricevas botelon, ili ricevas unu denton kaj la unuan pantalonon. Ili havas 5 aŭ 6 jarojn antaŭ ol oni scias tion.”

La rakontado estas en la tria persono ­ eĉ di-okula foje, tamen, kiam ĉapitreto prezentas ĉefe skizon de unu rolanto, la stilo transformiĝas al ties karaktero, impresante kvazaŭ en la unua persono, sen esti formale tia.

La juneco disvolviĝas en malriĉa, kampara superstiĉe religia kunteksto. Tio gvidas Kobon kandidatiĝi kiel frato en abatejo. Tiuparte, la kviete humura ironio de Claes subtile sed tre efike primokas la kontraŭdirojn de la monaĥa vivo. Post sperto de tri vizioj, Kobo komprenas, ke li ne eltenos la klostran vivon kaj forlasas ĝin, plunaive, por semi bonon en la mondon. Tio kondukas lin tra kelkaj katastrofoj, ĝis tuŝo de la tiutempa urba vivo. Nur fine de la libro, en brile ne-superfluon-dira konkluda ĉapitreto ­ li revenas al siaj radikoj.

Laŭ la normoj de nuntempa prozo, oni emus je iom malpli da priskriboj, precipe en la unua parto ­ tamen, bone skizitan fonon oni bezonas por kompreni kaj ĝui la ceteron. La traduko estas flua kaj bona. Ĉiuj nomoj havas esperantigitajn formojn, ĝenerale tio bone efikas, sed en scenoj de komuna festado, kie necesas mencii en unu alineo trionon de la tuta vilaĝanaro, la artefariteco iom travidiĝas. La libro estas teknike laŭdinda, sen preseraroj; dudeko da specif-stilaj lini-artaj bildoj ornamas ĝin. Jen valora aldono al la kolekto da literaturaĵoj el la malpli grandaj lingvoj de nia mondo.

Stefan MacGill

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.