La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Leksikaj ekskursoj 3

  • Verkintoj: Emile Van Damme kaj Christiane De Vleminck
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €15.00
  • Priskribo: En esperantistaj medioj al la socia vivo certe ne mankas vigleco kaj aktiveco. Tamen, ĉu la konversacio de tempo al tempo ne suferas pro vortprovize trua vojo? Por ŝtopi tiujn truojn jen estas dua volumo da Leksikaj ekskursoj.
    La tria volumo de la verko estas dediĉita al la temoj milito kaj paco, vero kaj malvero, bono kaj malbono, moralo, libereco kaj mallibereco, feliĉo, amo kaj malamo.
    La libro estas taŭga helpilo por ĉiu esperantisto kiu transpaŝis la sojlon de la eterna komencanto sed ankoraŭ ne atingis la plej altan etaĝon de lingvoregado kie troviĝas famuloj kiel Schwartz aŭ Lapenna. Se vi survojas al tiu etaĝo, jen bona ŝtuparo.
  • Paĝoj: 190
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2005
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-77066-06-3
  • Recenzo:
    • Dum la januara sumoo mi legis la trian volumon de Leksikaj ekskursoj. Tio estas trivoluma serio de instruaj libroj, kiu celas pliriĉigon de la vortostoko. La tria volumo enhavas esprimojn kaj ekzercojn pri jenaj temoj: milito kaj paco, vero kaj malvero, bono kaj malbono, belo kaj artoj, libereco kaj mallibereco, feliĉo kaj malfeliĉo, amo kaj malamo. Krome la tria volumo enhavas komunan indekson por ĉiuj volumoj de la serio. Tiun eblas uzi ankaŭ kiel tema vortaro. (Dirk Bindmann - esperanto-sumoo Januaro 2016)
    • De Alen Kris: Facila lego por lerta flego
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Facila lego por lerta flego


2006. №7 (141)
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-leksik.htm

Estas certa stilo de vivo, eĉ tuta filozofio de vivo, kiu ĉiam pli aktive kaj senpere influas la homan kulturon, inkluzive de tiu de lernado. Por ne esti tro speciala esprime mi nomus ĝin plifaciliga. Oni trovos nenion kontraŭnaturan en ĝia bazo, kiu supozas ekonomion de fortoj kaj racie orientiĝas al pozitivaj emocioj. Ĝia nura manko estas reduktismo: dirante ĝenerale, sistema ekonomio provokas atrofion, kaj la atrofio ne kunvojaĝas kun la vivo. Koncerne la lernadon tiu stilo sin deklaris tre manifeste en la dua parto de la dudeka jarcento, kiam ĝi iĝis klare videbla kaj preferata eĉ en la sovetia — ege konservativa — pedagogia skolo. Simpligo, faciligo kaj amuzo estis ŝlosilaj vortoj de la metodo, kiu triumfis en la lingva lernado (studado) kaj iom post iom eliminis el la studa proceduro ajnan streĉon de penso. Tuta serio da lernokursoj en Esperanto sekvis tiun vojon de descendo. Laŭmode, ĉio-ĉi konsistis en ripetendaj kaj memorendaj frazaj blokoj, minimume streĉantaj babiltemaj tekstoj analogie ilustritaj. Paradokse, tiu minimumo da pensa streĉo naskis amason da mekanika laboro postulante maksimumon da memoro. Lernanto ne konsumis energion por konstrui, lia eta intereso, instigita tiel-aliel per frivola temoturno, apenaŭ subtenis la atenton. Rezulte, li aŭ haltis mezvoje, aŭ mergiĝis en somnambulan ripetadon. Produktoj de ĉi metodo — duonparolaj eks-kursanoj silenteme ekskursantaj de aranĝo al aranĝo — iĝis tipaj objektoj de E-panoramo.

Havante tiom bremsan stereotipon pri moderna E-lernolibro mi sen iu ajn entuziasmo prenis por recenzo volumon, eldonitan de FEL. Unuavide ĝi estis specimeno de la sama tipo, io por mensa tiklo, aro da anekdotoj kaj amuziloj, elementaj formuletoj en digestebla pako. Kaj tamen, ne — mi devis tuj konstati: la temoj ne tute konvenis por frivolaĵoj. Milito. Vero. Bono. Belo. Libereco. Feliĉo. Amo. Intrigigita, mi eklegis. Kaj senprobleme legis plu.

Mi malkovris ekzemplon de bona olda sukoplena pedagogio, t.e. pedagogio de normala, riĉa, senredukta tipo, kiu tute ne neglektis amuzon, sed nur situigis ĝin sur alian kampon. Ĉi-aldone mi malkovris ege bonan ekzemplon de tiu bona olda pedagogio. La sama paradokso en la inversa turno: la aŭtoroj ne faciligas, ne minimumigas, ne ŝparas la mensan energion del leganto kaj havas rezulte legaĵon tre facilan kaj tre nutran instrue. De Vleminck kaj Vam Damme sin montras spertaj metodistoj, sed mi bezonas aldoni, ke ili estas ankaŭ inteligentaj homoj, kiuj scipovas altiri la atenton per reliefa enhavo. Invitita al sufiĉe universala (do, sence atingebla) diskuto, la leganto adaptas kaj adaptas modelon post modelo, formulon post formulo, leksikeron post leksikero, li sin aranĝas en la dimensioj de la lingvo, kiujn li trovas agrable loĝeblaj (ĉar animitaj de viva spirito).

La volumeto igis min bedaŭri pri mia estinteco de komencanto. Jen estus lernolibro, kiun mi absorbus ĝislaste. Sed ankaŭ nun. Hieraŭ mi enuis super gnoseologia artikolo, kies aŭtoro negas objektivecon de la vero. Hodiaŭ mi legis en Leksikaj ekskursoj:

“La vero ekzistas, nur la mensogo estas inventaĵo”.

Sub tiu sprita formuleto mi volonte lasus mian aŭtografon.

Alen Kris

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.