La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La ludanta lumo

  • Verkinto: Leopold Vermeiren
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €11.20
  • Priskribo: Kvin erotikaj rakontoj
  • Paĝoj: 93
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1995
  • Pezo: 120 g
  • ISBN: 90-71205-57-6
  • Notoj: Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin kune kun la aliaj 3 noveloj de Vermeieren por iom pli bona prezo: "Kvar noveloj Leopold Vermeiren"
  • Recenzo:
    • La rakontoj traktas amon, etoson, poezion kaj fantazion. Petole. Romantike. Elstaras la bonaj intrigoj. (Derek Roff - Esperanto)
    • De Sten Johansson: Hamburgero ne tre erotika
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Hamburgero ne tre erotika


esperanto.be/fel/mon/rec/llum.html

En La ludanta lumo aperas tri erotikaj rakontoj (el kiuj unu estas dividita en tri ĉapitrojn) de la flandra verkisto Leopold Vermeiren. Ili estas daŭrigo de La nuda feino, sed legeblas sendepende de tiu.

Ĉiu ero prezentiĝas kiel elpensata de juna viro kaj rakontata al lia amatino kiel antaŭludo de ilia propra amorado. La noveloj estas simplaj, naivaj kaj grandparte sufiĉe palaj rakontoj, kies kerna punkto estas sekskuniĝo de viro kaj virino. En la plej longa, tri-ĉapitra rakonto Vermeiren ne sukcesas veki aŭ teni la intereson, la tuto ŝajnas stulta, diletanta kaj sufiĉe senerotika. La moralo impresas etburĝe antaŭjuĝa, la roluloj havas nenion komunan kun vivaj homoj.

Ankaŭ la dua, sufiĉe longa, rakonto, La juna viro kaj la blinda virino, komenciĝas simile, sed poste ŝanĝas sian tonon al malpli supraĵa, pli interesa kaj psikologia nuanco. En tiu parto troviĝas ankaŭ la sola efektive erotika sceno de la libro, kie la geparuloj reciproke palpesploras siajn vizaĝtrajtojn. Tiu tre sentema sceno vekas seksan imagpovon multe pli efike ol „ili faris la ludon unufoje, dufoje, trifoje” aŭ „ŝiaj glitvandoj interne estis agrable ŝvelintaj kaj aspektis varmaj kaj humidaj” kaj similaj „erotikaĵoj”.

Trie aperas mallonga rakonto, kiu tute evitas realisman formon sed ludiĝas en fabeleca etoso. Tio montriĝas multe pli bona maniero prezenti erotikan fantazion ol la provo de realisma priskribo en la unua rakonto.

Laŭ la kovrila teksto, Vermeiren verkis ducenton da libroj, ĉefe por gejunuloj. Mi bedaŭras tion, ĉar parto de la dua novelo en tiu ĉi libro pruvas, ke kun iom pli da fantazio kaj koncentriĝo, li povus krei ion legindan. La ludanta lumo grandparte similas libroforman hamburgeron - ja facile maĉeblan, sed senartan kaj sensukan. Iupaĝe Vermeiren eĉ forgesas, kion li mem skribis sur la antaŭa paĝo (ekz. p. 25 „Do ŝi ankoraŭ konis lian nomon”).

La lingvaĵo de la traduko estas pliparte simpla kaj flua, kvankam la dialogo foje portas spurojn de skribtablo pli ol de viva babilado.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.