La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Murdo en Esperantujo

  • Verkinto: Daniel Moirand
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: ±€5.00, ePub €5.00, Mobipocket €5.00, PDF €5.00
  • Priskribo: Kviete fluetas la kluba vespero, kiam subite malfermiĝas la pordo kaj envenas nekonata viro. Kiam li atingas la tablon, li teren kolapsas. Morta! Pro tiu okazaĵo leŭtenanto William Hammerkopf eniras la Esperanto-mondon. Ĉu li trovos tie nur morton kaj pereon?
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti
  • Paĝoj: 156
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 1988
  • Stafeto n-ro: 5
  • Pezo: 100 g
  • ISBN: 90-71205-20-7
  • Recenzo:
    • Murdo en esperantujo estas krimromano de la franca verkisto Daniel Moirand. Ĝi temas pri pasia krimo, sed dum la legado, mi ankaŭ lernis pri la esperanta movado, oldaj esperantistoj kiel Raymond Schwartz kaj lia vortludo. Malgraŭ la krimo, la fino de la romano ŝajnas al mi tre optimisma: la policisto kiu devis fari enketon fariĝis esperantisto! (Ĵoel (Joëlle Muller, Araso, Francio) - Internacia esperanto-sumoo Januaro 2014)
    • De Don Harlow: Murdo en Esperantujo / Murder in Esperanto-Land
    • De József Kiss Horváth: Senriska puzlo
    • De Pascal Dubourg: Murdo en Esperantujo
    • De Sten Johansson: Murdatenco kontraŭ krimromanoj
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Murdo en Esperantujo / Murder in Esperanto-Land

Publikigita ĉe
The ELNA Newsletter, 1989(5), p. 8
retpaĝo - -

   Mi jam legis kelkajn recenzojn pri tiu romano, kaj ŝajnas al mi, ke oni akceptas ĝin, damnante kun laŭdetoj. Mi mem, ĵus leginte ĝin, preferas laŭdi kun damnetoj...

   I have already read a few reviews of this novel, and it seems to me that those receiving it damn it with faint praise. I myself, after reading it, prefer to praise with faint damns...

   Unue, la intrigo. Jen la regula vendredvespera kunsido de la Rumsheim-aj esperantistoj. Subite enstumblas mortanto, viro, kiun iu nekonato kruele kaj ĝismorte ponardis. Neniu konas lin, krom unu virino, kiu eble rimarkis lin antaŭ kelkaj tagoj en supermarkto... Enmiksiĝas policano William Hammerkopf, kies komenca malestimo por la esperantista "nova sekto" baldaŭ fariĝas fasciniĝo, kiam li komencas studi la aferon por pli bone kompreni la etoson, en kiu okazis la murdo... Kaj post nelonge evidentiĝas, ke la murdo ja okazis en la "paralela mondo", se ne de Esperanto, almenaŭ de la esperantistoj.

   First, the plot. We have the regular Friday-evening meeting of the Rumsheim Esperantists. Suddenly a dying man stumbles in, a man whom some unknow person has cruelly and fatally stabbed. Nobody knows him, except for one woman who may have noticed him a few days earlier in a supermarket... A policeman, William Hammerkopf, mixes in; his initial contempt for the Esperantist "new sect" soon becomes fascination when he begins to study the matter to better understand the atmosphere in which murder occurred... And not much later it becomes obvious that the murder did occur in the "parallel word," if not of Esperanto then at least of the Esperantists.

   Estis malfacile ĉesi legi ĉi tiun libron, ĉar ĝi sufiĉe rapide moviĝas. Cetere, Daniel Moirand (kies nomon mi neniam antaŭe rimarkis) sufiĉe lerte uzas la lingvon por ne malhelpi eĉ relative primitivan leganton; li emas eviti neologismojn (kvankam li foje uzas poeziajn redundaĵojn en ordinara konversado; ekzemple, kiu ajn iam elbuŝigis la vorton "breva" por "mallonga" en ĉiutaga parolado?). La listo de preseraroj estas bedaŭrinde kaj misgvide nekompleta; sed ĝenerale la preseraroj ne ĝenas, kaj ofte eĉ nerimarkeblas dum la rapida legado. La "preseraro" (fakte verkista nekonsekvencaĵo) malsupre de paĝo 119 estas malgrava en la rakonto.

   It was difficult to stop reading this book, because it moves along quite rapidly. Furthermore, Daniel Moirand (whose name I have not previously noticed) uses the language cleverly enough not to hinder even a relatively primitive reader; he tends to avoid neologisms (although he occasionally uses poetic redundancies in ordinary conversation; for instance, who ever pronounced the word breva instead of mallonga for "short" in everyday speech?). The list of typos is unfortunately and confusingly incomplete; but in general the typos are not bothersome, and often may not even be noticed during fast reading. The "typo" (in fact, an auctorial inconsistency) at the bottom of page 119 is unimportant to the story.

   Ĉu la libro sukcesas kiel detektivromano? Mi opinias, ke jes -- eble tro. Ĝi ja juste traktas la leganton, eble tro juste; ĉar estas sufiĉe facile konstati, jam frue en la rakonto, kiu kulpis en la murdo, kaj -- ĝis iu grado -- la kialon. Tamen iom ĝenas la -- laŭ mi -- neprofesieca konduto de Hammerkopf, kies enmiksiĝon en la Esperanto-movado li naive pravigas, kaj kiu eĉ pli malprofesie kompromitas sin (p. 116-117) kun la ĉefa rolantino.

   Does the book succeed as a detective novel? I think so -- and perhaps too much. It does treat the reader with justice, perhaps too much so; because it is quite easy to determine, early on in the story, who was guilty of the morder, and -- to some degree -- the reason. But Hammerkopf's -- I believe -- unprofessional behavior is somewhat annoying; he naively justifies his mixing into the Esperanto movement, and he compromises himself even more unprofessionally with the female lead (p. 116-117).

   Fakte, nenecesa estas la rolo de Esperanto en la romano; kvankam la murdo, kaj ĝia solvo, okazas interne de la esperantista mondo, similan oni povus atendi en kiu ajn grupo da homoj, kiujn ligas ia komuna intereso. Tamen mi ne emas kritiki la elekton ĝuste de Esperanto por tiu rolo de "kunliga intereso"; ŝajnas, ke la verkinto plej bone konas tiun medion, kaj certe pro tio ĝi estis ne nur elektebla, sed eĉ elektinda. Kaj romanoj kun Esperanto-medio ne estas nekonataj inter ni, de Maria kaj la grupo tra la premiita Kiuj semas plorante... ĝis la nuna romano. Cetere, se usonaj verkistoj ĝenerale verkas pri usona medio, kial ni esperantistoj ne verku pri esperantista medio?

   In fact, Esperanto's rôle in the novel is unnecessary; although the murder, and its solution, occurs within the Esperantist world, similar things might be expected in any group of people joined together by a common interest. But I don't want to criticize the choice of Esperanto for this rôle of "common interest"; it seems that the author knows this environment best, and certainly it not only may, but should, have been chosen just for this reason. And novels with an Esperanto environment are not unknown among us, from Maria and the Group through the award-winning Who, Crying, Sow... to the present novel. Furthermore, if American authors generally write about an American environment, why shouldn't we Esperantists write about an Esperantist environment?

   Oni eble volus kritiki la rapidan konvertiĝon de la skeptika Hammerkopf al la beata stato de esperantisteco. Mi tamen memoras anekdoton de sudamerika esperantisto, kiu alvokite al policejo pro ricevo de "komunisma" revuo El Popola Ĉinio, konvinkis la policestron lerni Esperanton...

   You might wish to criticize the skeptical Hammerkopf's rapid conversion to the beatific state of being an Esperantist. But I remember an anecdote from a South American Esperantist who, summoned to the police station because he had received the "communist" Esperanto magazine From People's China, convinced the police chief to learn Esperanto...

   Pli nekredebla estas la tute hazarda aĉeto fare de Hammerkopf de ekzemplero de Ĉu li de Vallienne en vilaĝa brokantejo.

   More incredible is the chance purchase by Hammerkopf of a copy of Vallienne's Him? in a village used-goods shop.

   Mi ankaŭ rekomendas al Moirand, ke en eventualaj estontaj eldonoj de la romano li ŝanĝu la personan pronomon sur paĝo 154 linio -14 al malpli rivela "tiun".

   I also recommend to Moirand that in potential future editions of this novel he change the personal pronoun on page 154 line -14 to a less revealing "tiun".

   Jen ne verko de grava literaturo por estontaj epokoj, sed facile legebla kaj facile ĝuebla populara romano.

   This is not a work of great literature for future eras, but an easily readable and easily enjoyable popular novel.

Don Harlow

Senriska puzlo


1990
esperanto.net/literaturo/hv/murdesprec.html
Ĉu necesas pli atentovoka titolo, kara leganto, por kateni nin, tro plenajn de ĉiutagaj luktoj kaj streĉoj, al legado de libro? Murdo! Kaj en Esperantujo! Kaj super ĉio: sur la titolpaĝo ni vidas tablosocieton en mistera duonlumo, trastrekitan per sangmemoriga ruĝa diagonalo! Volonte do mi lasis min kaptiĝi de tiom da promesoj.

Bona marko ŝajnis al mi ankaŭ la fakto, ke la libro aperis kiel gemo n-ro 5 de la koliero “Stafeto”, donacinta al ni i.a. tiajn krimlibrojn, kiel la Piron’a “Ĉu rakonti novele”, la Deck Dorval’a “Kazinski venas tro malfrue”, kiuj ravis min per siaj freŝeco, lingvaj scintilaĵoj, inventemo, kaj ne laste per la sprita komplikado de iliaj suĵetoj.

Jes ja, mi inklinas kredi, ke originale verkitaj krimromanoj avancas fariĝi tre efikaj motoroj de la lingva evoluo. Krimverkaj aŭtoroj opinias sin, eble iom subkonscie, pli plumliberaj pro la “malseriozeco” de la ĝenro, kaj pli aŭdace disstreĉadas ŝtoniĝintajn konvenciojn kaj paradigmojn.

Ĉi tiuj konsideroj kaj favoraj aŭguroj igis min devore eklegi sur la unua paĝo, “kie” (ĉu deziri pli efikan komencon?) abrupte ŝirapertiĝas la pordo de privatdoma ĉambro, kunvenejo de lokaj esperantistoj, kaj aperas junulo, kiu, post kelkaj ŝancelpaŝoj, falas morta antaŭ la konsternitaj samideanoj.

Mia interesiĝo kulminis. Kelkajn liniojn pli “malfrue” tamen komencis mordeti min unuaj dubetoj pri la versimileco de la okazaĵoj. Al neniu el la ĉeestantoj, cetere simpatiaj, brilmensaj samideanoj, ekfulmas ja la ideo, post la kvietiĝo de la teruriĝo, elkuri kaj almenaŭ okulkapti la fuĝantan fifarulon.

Kaj la duboj plunubigis la horizonton de mia malsereniĝanta humoro, kiam la alvokita inspektoro “forgesas” serĉi freŝajn spurojn ekster la domo. Tamen ne gravas, mi pensis en mi, ne domaĝe ja por leŭtenanto, kiu ironiaĉas pri Esperanto kaj la movado. Kaj kiu sen ajna kaŭzo tuj suspektas la kunagadon de Esperanto en la murdo!

Sed la estimata leganto ne devas prozorgi, li serĉas kaj pluserĉas, kvankam eĉ unu sekreton lian li ne lasas traliki al ni (verŝajne li eĉ ne havas). Rekompence ni ekscias el abunde fluantaj linioj, kiel prepariĝas fraga kremaĵo, kiel aspektas fonfiguretoj, ricevas Freud’an analizon pri personoj, neniel rilantantaj kaj influantaj ja okazaĵojn, ni relegas la Bulonjan deklaracion kaj ekscias, ke Esperanto ne volas forpuŝi la naciajn lingvojn.

La afero estas fakte simpla. Por kuiri bone krimkukon, prenu krom iom da murdo kaj pli da Esperanto sufiĉe da amo kun necesa kvanto da amoro — kaj la efiko ne forrestos.

Jen la mirinda recepto de “Murdo en Esperantujo”! Manĝo vegetara, senspica, damaĝanta nenies stomakon. (Aŭ tamen?)

Kaj laŭ la fera logiko de la recepto la kontraŭ Esperantema inspektoro konvertiĝas al la ideo interna (ĉu venonta s-ano Scherlock Holmes kun pluraj daŭrigoj? en “Stafeto”?), la veraj geamantoj trovas sin, la murdinto milde puniĝas, li estas ja bona esperantisto.

Pro ĉi tiu romano la leganto ne bezonas tro nervoziĝi, ja tute mankas ĉiaj komplikaĵoj, surprizoj, pafoj kaj insidoj, kaj ricevinte la unuajn konkretajn informojn li mem facile eltrovas la murdinton en iu de la lastaj paĝoj.

La krimromano — kiel ajna ĝenro — estas tre serioza afero, se la aŭtoro respektas la rajton de la leganto je bona amuziĝo. El tio sekvas kelkaj postuloj.

Al mi pleje mankis la aŭtentikeco de la situacioj kaj protagonistoj. La figuroj estas nigre-blankaj, kaj eĉ ene de ĉi tiuj koloroj(?) ili kondutas nekonsekvence, la aŭtoro devas doni fojfoje ŝvelantajn postklarigojn por iel kunkudri la interfremdajn ŝtoferojn de la suĵeto. Sen la patrema ĉiamapudo kaj reĝisora mano de la aŭtoro la figuroj ne povus fari eĉ paŝeton, la situacioj mem kolapsus. La senpera didakteca, primitiva propagando de Esperanto subfosas la ankoraŭ restantan ekzistorajton kaj motivitecon de la rolantoj. Mi demandus, ĉu la aŭtoro intencas varbi nin, esperantistojn por Esperanto, aŭ pli malbone: li esperas tradukigi sian verkon en naciajn lingvojn?

Mi pretus forgesi la mankon de homa aŭtentikeco, se min distrus streĉoj kaj misteroj, tiom karakterizantaj bonan krimromanon. Mi konfesas sincere, ke min movis en la senonda maro de okazaĵetoj kaj superfluaj priskriboj — nur la amora sceno en la 16-a ĉapitro, elleviĝanta kiel soleca monteto en la griza pejzaĝo de la libro.

Mem la teksto de la romano cetere facile legiĝas, la lingvaĵo estas polurita kaj — malkiel atendite — tradiciema, klasika, kun kelkaj “pubertaĝaj” neologismoj, nemultaj misvortoj (“komfortigi” por “anime fortigi”, “baro” por “verŝotablo”) kaj insidaj akuzativoj, stumbligantaj anojn de senakuzativaj popoloj — kaj preskaŭ sen preskoboldoj.

Ŝajne kontraste al la supraj grumbloj mi tamen kuraĝas proponi la libron al tiuj, kiuj volas ekzerci sin per bonstila Esperantaĵo, sen tro streĉi dume la menson kaj nervojn, ludante — garantie senriskan puzlon.

József Kiss Horváth

Murdo en Esperantujo


n-ro 116 / decembro 1988
esperanto.net/literaturo/lf/murdesprec.html

MURDO EN ESPERANTUJO de Daniel Moirand
eld. FEL
- Antverpeno, 1987
recenzas Pascal Dubourg

La mildaj esperantistoj de vilaĝeto Rumshein kunvenas ĉe riĉa klubano, posedanto de impona farmbieno. Evidente ili (pra)celas lingvoperfektiĝon kaj informiĝon pri la plej freŝaj movadaj klaĉoj. Sed tiuj afablaj verdlingvanoj tiun tagon inaŭguras novan klubagadon: ili gaje intermortigas sin en la plej sensaciaj cirkonstancoj (aĥ, kiom ekscitige!): jen amuza okupo por loka klubo en tia vilaĝo agrabla el la vidpunklo de la kvieto, teda el la vidpunkto de la distroj. Ni krome renkontas lokan policleŭtenanton (jes bedaŭrinde ne plu eblas trankvile krimi sen enmiksiĝo de la polico) kiu, kiam tempon liberan li trovetas, leĝere plenumas sovaĝajn, memorindajn mensanalizojn de la envolvitoj, kio entute meritigus al li senpagan kurson ĉe la sukoza Ĝoja Karal. Hazarde la tiom mava policisto (sed terure seksaktiva: duonhoro ĉiun duan semajnon, por la sano) solvos la enigmon nur ĉe la fino kvankam ne sole la legantoj sed ankaŭ la aliaj rolantoj jam delonge ĉion komprenis. Aldone li varbiĝos al la esperanta popolo ĉar tio povas esti pli pasia tempopasigilo ol televidspektado. Certe oni plaĉe vagadas en la distraj aventuroj de niaj averaĝaj ekskrokodiloj kiuj tiom lerte pretigas frandindajn fragojn kun bordoza vino kaj kirlita kremo. Jam vaste konata estis la varma ŝato de la universitatuloj por la krimromanoj (Daniel Moirand estas esperanto-profesoro en la universitato Aix-en-Provence), sed nun malkovriĝas ilia rivelinda emo al nigra verkado. Laste ĉiu klubestro memoru la motomesaĝon de la verko: ĉiam jus murditan esperantiston oni tuj anstataŭigu per nove varbito.

Pascal Dubourg

Murdatenco kontraŭ krimromanoj


esperanto.net/literaturo/roman/libr/murdesprec.html
En vilaĝa Esperanto-kluba kunveno io neatendita rompas la tagordon. Nekonata viro ŝanceliĝe enpaŝas kaj falas teren - murdite!

Jen bonega komenco de Esperanta krimromano. Ne nur forta, ŝoka, atentokapta, kontrasta, sed krome tre simbola: la izoliĝon de la esperantista rondo rompas io de ekstere, io brutala, pri kiu oni devas tuj okupiĝi.

Sed per tiu komenco finiĝas la bono de ĉi libro. La resto estas - ne silento, sed io prisilentinda! Ĉar la esperantistoj efektive ne lasas sian rutinon rompiĝi de tia bagatelo kiel murdita viro. Neniu kuras por esplori, kiu murdis lin. Ja oni alvokas la policon, iel distrite, kaj pluigas sian kunvenon. Nu, se ĝi estus alie verkita, oni povus konsideri tion trafa satiro pri Esperantio, sed bedaŭrinde ne temas pri satiro. Temas pri tio, ke laŭ Daniel Moirand Esperanto plej gravas el ĉio - eĉ pli ol murdo en krimromano.

Eĉ pli absurde estas, ke kiam la policistoj alvenas, la ĉefa detektivo Hammerkopf montras saman sintenon. Kiel kontraŭulo de Esperanto, li dediĉas sin al debato kun la esperantistoj, dum neniu zorgas pri la murdito, kiu plu kuŝas en sangoflako en angulo de la kunvenejo.

Kaj kiel li komencas, tiel li ankaŭ daŭrigas sian enketon. Fakte li apenaŭ enketas pri la murdo, iom pli multe interesas lin la Esperanto-klubo, sed ĉefe kaptas lian intereson - la lingvo Esperanto! Li dediĉas al ĝi tagon post tago, profundiĝas en malnovaj libroj de Baghy trovitaj en brokantejo, kaj kompreneble iĝas vera esperantisto. Kvazaŭ hazarde li krome solvas la murdo-kazon, sed tio ja estas flanka afero.

Murdo en Esperantujo ne estas krimromano. Ĝi estas murdatenco kontraŭ la Esperanta krimromano. Ĝi sendube estas verkita por utili al nia kara lingvo, eldonita por utili al nia kara lingvo, kaj estos legata nur por utili al nia kara lingvo - ĉio komplete senutile!

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.