La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La migranta judo

  • Verkinto: August Vermeylen
  • Tradukinto: Christian Declerck
  • Originala lingvo: nederlanda
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro vinktita €5.00, libro €8.00, Mobipocket €5.00, PDF €5.00
  • Priskribo: En tiu ĉi malgranda sed poezieca kaj esprimforta romano, la aŭtoro pakis la esencon de sia vivo kaj karaktero. La majstraĵo konsistas en tio, ke li abstraktas sian propran travivaĵon kaj rekonkretigas ĝin en konata historia periodo, tiu de la Nazaretano. Tiel li reduktas siajn spertojn al simbola rakonto, transportante vivon kaj strebadon de individuo al nivelo universala. Li donas al sia rakonto filozofian substraton kaj en tiu maniero levas ĝin al tuthomara realeco.
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por spiritlegaĵemuloj


esperanto.be/fel/mon/rec/mjud.html

August Vermeylen (1872-1945) estis flandra verkisto, kies verko De wandelende Jood (La migranta judo) unue aperis en 1906. Mi antaŭ nun ne konis ĉi tiun verkiston, kaj legante la verkon mi malfacile kaj nur iom-post-iom sukcesis kompreni ĝian karakteron. La unua ĉapitro, „Ahasvero kaj la Nazaretano” impresis min kvazaŭ teksto uzita de Cecil B. DeMille por unu el ties konataj biblispektaklaj filmoj. Kun siaj grandnombraj anakronismoj, superaktivaj rolantoj, kaj intrigo malfidele bazita sur la evangelioj en la Biblio, mi demandis min, ĉu mi senintence akceptis recenzi ian religian propagandan broŝuron. La „Nazaretano” evidente estas Jesuo; pri Ahasvero mi devis serĉi mian memoron, kaj poste enciklopedion, por trovi, ke tiu estis la nomo de ulo en rakonto „Kurze Beschreibung und Erzählung von einem Juden mit namen Ahasverus” („Mallonga priskribo kaj rakonto pri judo kun la nomo Ahasverus”) aperinta en 1602. La nomo poste aperis en diversaj rakontoj kaj legendoj, kiel tiu de judo en la tempo de Jesuo, kiu mokis Jesuon kaj neniam mortis sed vagadas la teron ekde tiam. Nu, ĉi tiu unua ĉapitro priskribas la proceson kontraŭ kaj ekzekutiĝon de Jesuo, laŭ la vidpuntko de Ahasvero.

Ĉapitro du estas titolita „Ahasvero survoje al la infero”. Ĝia enhavo memorigis min pri diversaj legendoj pri fremdaj popoloj, troveblaj en antikvaj grekaj kaj romiaj verkoj: tribo en Afriko, kiu lasis sin regi de arbarpavianoj; pedikhomoj, kiuj vivas nudaj en valo kaldronforma, k.s., k.s.. Post tio la enhavo similas iomete al Infero de Dante. La lasta frazo en la ĉapitro diras: „Kaj plej terure estis al li, ke super tiu Infero ploras pro li la okuloj de Kristo.” Ĉu do ja vere temas pri propaganda religia verko, kiu celas teruri la leganton pri vivo en la Infero pro malakcepto de Kristo?

Unuavide, la titolo de la tria ĉapitro ŝajnis konfirmi tiun konkludon: „Ahasvero survoje al la ĉielo”. En tiu tria ĉapitro ni renkontas sanktulon, maljunan ermiton loĝantan en arbaro, kiu penas konvinki Ahasveron pri ia speco de mistikismo: „Se vi nur supozas ke Dio estas, vi povas do trovi nenion alian. Li estas la Nenomebla Lumo. Kiel ĉiuj flamoj supren saltas, tiel ankaŭ via animo povas nur sori al la Lumo.” Nu, tian mistikismon mi ofte trafis en mezepokaj libroj, el kiuj pluraj estas plu popularaj nuntempe inter multaj religiuloj. Evidente, la rakonto ne temas pri kutima propagando kristana. La nuntempaj evangeliistoj neniel urĝas mistikismon. La ĉapitro kulminas per vizio de Kristo, kiu „disverŝis la sangon el la aperta brusto ĉielen kaj super ĉiujn” kaj finas la ĉapitron tre longa frazo: „Ankoraŭ unu momenton Ahasvero aŭdis la orgeneskan tondradon de la Keruboj kaj Serafoj en la lumo, ­ guto da sango de Kristo falis sur lian koron kiel fajra roso, kaj la krusto krevis, lia koro disfendiĝis, kaj brak-etende li falis sob, al la sufero kaj la necerta krepusko, malbenita, disŝirita, sed plene malferma de amo.” Iom romkatolika versio de mistikismo, mi pensis, verŝajne multe influita de, sed neniel bazita sur, Paradizo de Dante.

Tamen la kvara ĉapitro tre surprizis min. Ĝia titolo „Ahasvero inter la homoj” supozigis al mi, ke mi legos pri agado de Ahasvero dum li proklamas siajn sanktan vizion kaj sperton al la homaro. Sed efektive la enhavo estas tute alia. Ahasvero fariĝas simpla laboristo, tre simpla laboristo, kiu travivas la misfortunon de la laborista klaso. La malsato, la malsano, plena mizero, duonsklaveco. Kaj senĉesa vagado, dum kiu Ahasvero ­ kaj ni ­ serĉadas la veron. „Li pensis pri ĉio okazinta, ­ pri la kantado de la anĝeloj en la eterna aŭtoro, pri la kantado de la sireno en la arda obskuro, ­ sed sen bedaŭro, sen pento; ili ĉiuj estis voĉoj kiuj eĥis en la voĉoj de la granda revo, kiun li antaŭsentis sed kiu, plimaturiĝanta sen fino, ne estis revo ... Tiam ili kune ekmigris en tiun mondon: ĉar la Vaganto sciis, ke vagi li devas, kun gaja animo, kaj ke nenio estas pli sana ol tia vagado ... Tiel ili iris, perlaborante sian panon iel-tiel, renkonte al nova batalo por la vivo, al novaj suferoj kaj novaj kulminoj, ­ tiel ili ankoraŭ iras, kaj kio estos la lasta kulmino kaj la fino de la vojo, tion feliĉe neniu povas rakonti.” Per tiuj vortoj la verko finiĝas.

La malantaŭo de la kovrilo de la broŝuro diras ke La migranta judo havas aŭtobiografian nuancon. Evidente, nuancon de internaj travivaĵoj de la aŭtoro. Kaj verŝajne pro tio, tiom forte impresas la vivideco de la enhavo en ĉiu el siaj ĉapitroj.

Libro de propagando la verko ne estas. Nek filozofiaĵo ĝi estas. Nek, evidente, de konkretaj travivaĵoj. Pli ĝuste, eble, ni komprenu ĝin kiel ian modernan „Dia komedio”-n, ne bazitan sur tiu de Dante (ĉ. 1310-1314), sed multe influitan de ĝi. Ĝi havas ankaŭ alegorian karakteron, similan al tiu de La progreso de la pilgrimo de Bunyan, (eldonita en 1678, verkita laŭ la angla puritana skolo); tamen, laŭ mia opinio, La migranta judo estas multe pli bone verkita, kaj multe pli animtrafa ol la verko de Bunyan. Se mi ĝuste detektivis inter la multaj aludoj en La migranta judo, ĝia fono estas la deknaŭjarcenta romkatolikismo, aŭ spirita sinteno tre simila al tiu.

Do: bone verkita, kaj por spiritlegaĵemuloj tre rekomendinda libro. Ne tiom pensiga, kiom sentiga.

Unu malgranda protesto pri la traduko: min ĝenis la abundaj piĉismoj (deale, -ed-, erst, forsin, hilo, -im-, nelge, ste, tras, kaj aliaj); ankaŭ „ma” (= sed), kaj diversaj aliaj revizioj de la Esperanta vortaro.

Aliflanke, la tradukinto kelkfoje faris bonan stilan variadon inter mal-vortoj kaj iliaj anstataŭaĵoj, kvankam evidentas, ke li preferas plej ofte eviti mal-vortojn. Tamen, la stilo de la traduko estas vigla kaj bona, tre malofte riproĉinda. Do, kiel la enhavo de la verko mem, ankaŭ la tradukaĵo plaĉas aŭ malplaĉas laŭ onia subjektiva prefero.

Donald Broadribb

Libro por tralegi, relegi kaj diskuti


jan. 2004

Konata temo (Ahasvero), malpli konata aŭtoro. Alloge mallonga novelo el antaŭ jarcento, pri homo kiu kaptis la rigardon de Kristo, restis kaptita kaj ne povas forgesi.

Kiu estis Vermeylen? Nenia enkonduka antaŭparolo, nur frazoj surdorse pri aŭtobiografia nuanco. Eble jes, por tiu kiu konas lian vivon. Temas pri spiritaj spertoj de iu ajn, kies penso turniĝas kiel pudelo kiu persekutas sian voston, al kiu ŝajnas, ke li trovu nur unu aferon, nur unu parolon por esti feliĉa; tamen nul homo tuttere al li tiun diri.

Ĉapitroj pri Jesuo, pri faloj kaj ekstazoj – kaj fine, post priskriboj de pejzaĝoj, eksteraj kaj internaj, iom da solidareco kun homoj (ciganoj, konstrulaboristoj, kelnerino), evidente la plej malfacila afero...

Ne aventuroj, sed mistika biografio, celanta universalon, malbanale.

Anstataŭ postparolo – glosaro kaj notoj. Glosaro el Piĉ kaj “NG” (Neologisma Glosaro?). Nur unu paĝon. Modela elekto laŭ mi: hilo, holmo, holino, kozo, mokra, sultra...

Ne timu: tiaj vortoj apenaŭ spicas la tekston. Mi eĉ sopiris pli da: se prato utilas anstataŭ herbejo, kion fari pri senarbejo? La tri montetoj supre rolas nur en listo, sen distingoj. La tradukisto rezistis la tenton ŝanĝi senmalica al ica! Nenio truda do, nur sugesto pri lingvaj eblecoj kiam oni (ĉiun duan paĝon) stumblas kontraŭ tia vorto, aŭ rimarkas duradikajn vortojn jen kun meza o, jen sen, jen kun streketo... Noktosvarmo, mur-dento, baraktfalas sur unu paĝo: nu, murpor eviti pensojn pri murdo, musko-kovrita evitas muson kaj kokon, post kiam meza o evitas duoblan k...

Do svarmoj da streketoj ie-tie forturnas la atenton for de neologismoj al (verŝajne neatingebla) neŭtrala stilo )nek okul- nek orelfrapa): ĉu pli grava por beletra verko ol novaj distingoj kaj konceptoj? Do: libro por tralegi (en unu-du horoj), relegi (por kapti pluajn mistikajn aludojn, precipe en la infera ĉapitro) kaj lingve diskuti – senfine!

Chris Long

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.