La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Morto de sciencisto

  • Verkinto: Ronald Cecil Gates
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro vinktita €5.00
  • Priskribo: Krimromano en flua ĉiutaga Esperanto, de la aŭtoro de La septaga murdenigmo kaj de Kolera afero. Denove okazis murdo en granda aŭstralia universitato. La enketon la leganto povas sekvi kun granda interesiĝo.
  • Paĝoj: 88
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1994
  • ISBN: 90 71205 55 X
  • Recenzo:
    • Morto de sciencisto: La libro estas krimromano. Okazas en "New Zealand" ĉe universitato. La polica komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kunlaboras por solvi murdon okazintan apud la universitato.
      Tiu libro estas la 3a en la serio, sed oni povas legi ĝin sen koni la aliajn librojn.
      Se oni ŝatas krimromanojn, tiu estas rekomendinda. Estas originale skribita en Esperanto! (Tara - esperanto-sumoo Novembro 2014)
    • De Nikolaj Stepanov: Dinamika, vigla, facila, simpla...
    • De Bruce Crisp: Valora, viva ĉiutageco
    • De Sten Johansson: Mankas fokuso
    • De Vera Payne: Morto de Sciencisto
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dinamika, vigla, facila, simpla...


esperanto.be/fel/mon/rec/msci.html

Denove mi povas ripeti la frazon: „En Esperantujo aperis nova talenta krimromanisto, kies nova libro pliriĉigos nian literaturon”. Feliĉe li estas ne nur talenta, sed ankaŭ fruktodona. Al vico de jam konataj krimromanoj de Ronald Gates - La septaga murdenigmo kaj Kolera afero - aldoniĝis Morto de sciencisto. Denove la samaj ĉefrolantoj: Polica komisaro Roberto Elis kaj lia amiko universitata gardisto Petro Tomson kunlaboras por solvi enigmon pri murdo de vizitanta sciencisto sur teritorio de fikcia aŭstralia universitato. Videblas, ke la aŭtoro malavare uzas siajn spertojn kiel iama estro de unu el tiaj universitatoj: Li bone scias kaj la priskribitan scenejon kaj la konduton de ties rolantoj.

Do, denove murdo, denove enigmoj. Interesa detalo: Se en la unua romano ĝi okazis somere, en la dua en aŭtuno, ĉi-okaze estas plena vintro. Eble pro tio, ke niaj herooj jam iom spertiĝis, nun ili suspektas ne ĉiujn, sed distingas nur ses suspektatojn kaj konscience kaj celkonscie serĉas motivojn (ankaŭ - alibiojn) de l' murdisto. Pri tiuj ĉi iliaj penoj temas la romaneto, kaj legantoj scivole kaj gape sekvas, kiel disvolviĝas la intrigo. Oni povas konstati, ke spertiĝis ne nur la ĉefrolantoj, sed ankaŭ la aŭtoro mem. Ja ne nur pligrandiĝis la kvanto de rolantoj kaj la „situacioj” (juna senhejmulo, malfidelaj geedzoj, perfido, ĵaluzo, profesia envio kaj sciencaj fraŭdoj, eĉ militaj sekretoj kaj rivalecintrigoj), sed ankaŭ, kompare kun pli fruaj verkoj, signife pliprofundiĝis la karakteroj de l' rolantoj, plireliefiĝis kaj samtempe pliriĉiĝis iliaj trajtoj.

Unuvorte, tre interesa kaj alloga krimromano, verkita en dinamika, vigla maniero, en facila, simpla lingvo.

Nikolaj Stepanov

Valora, viva ĉiutageco


oktobro 1997
esperanto.net/literaturo/uea/gatesrec.html
Verkoj de Ronald Cecil Gates: Kolera afero. Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1993. 88p. 21cm. Sep krimnoveloj. Matraville: AEA, 1993. 84p. 21cm. . Morto de sciencisto. Antwerpen: FEL, 1994. 83p. 21cm. Refoje krimnoveloj sep. Matraville: Aŭstralia Esperanto-Asocio, 1994. 90p. 21cm. . Tria kolekto da krimnoveloj. Matraville: AEA, 1996. 84p. 21 cm.

Temas pri entute du krim-romanetoj kaj 21 krim-noveloj. En la romanetoj, same kiel en la pli frua La septaga murdenigmo (1991), polica

komisaro Roberto Elis kaj universitata gardisto Petro Tomson kune solvas la murdokazojn de juna ano de ŝtelista bando kaj de mikrobiologo. La aŭtoro uzas tre simplan, bonan kaj fluan stilon dialogecan, kaj li enfokusigas pli la okazaĵojn ol la rolulojn kaj ties psikologion, kiujn li iom supraĵe skizas. Sed Gates celas ne tiom beletron kiom distron, kaj li ja sukcesas teni la scivolon de la leganto pri la identeco kaj motivoj de la kulpulo. Ekzemple, en Morto de sciencisto sursceniĝas almenaŭ ses suspektatoj kaj diversaj eblaj krim-motivoj. La romanetoj okazas en fikcia aŭstralia kampara urbo kaj la proksima universitato. Gates, eks-estro de ĝuste tia institucio, lerte kaj elvoke priskribas la intrigejojn kaj la etoson.

La novelojn la aŭtoro senpretende nomas "tranĉaĵoj el la teksaĵo de la homa vivo, prezentitaj laŭpove en simpla, ĉiutaga Esperanto". Nu, ĝuste la ĉiutageco kaj dialoga viveco estas la plej valoraj aspektoj en ĉiuj verkoj de Gates. Kvankam informo pri anstataŭa piŝto de ventpumpilo, tute senliga al la intrigo (Kolera afero, p. 55), povas ŝajni sencela detalemo, tamen ni konsideru ke -- ĉar la plej multaj e-istoj ne parolas la lingvon ĉiutage kaj ĉiasituacie -- tia detalemo ludas en nia literaturo ian paroligan rolon, apenaŭ necesan en nacilingvaj verkoj.

La formojn sidonemo, sidemandado k.a. en Tria kolekto... mi unue pensis tipografiaj misoj, sed Gates ja uzas ilin intence, spite ke pli frue li skribis singardeco, sindorlota k.a. Mi rimarkis kelkajn anglismojn, kiel kaplampo anstataŭ lumĵetilo/reflektoro. La uzo de formoj kiel manĝantis kaj ricevantis feliĉe malpliiĝas en la pli freŝdataj verkoj. Ĉi tiuj estas ja pli bonaj ankaŭ el struktura kaj enhava vidpunktoj.

Por distriĝi kaj samtempe plivastigi nian ĉiutagan vortprovizon la verkoj de Gates estas tre legindaj.

Bruce Crisp

Mankas fokuso


esperanto.net/literaturo/roman/libr/gatesdurec.html

Ronald Cecil Gates: La septaga murdenigmo. 75 p. FEL, Antwerpen 1991.

Ronald Cecil Gates: Morto de sciencisto. 83 p. FEL, Antwerpen 1994.

Oni kelkfoje prezentas la krimrakontojn de R C Gates kiel legaĵon taŭgan por komencantoj. Pli vere ili estas verkoj de komencanto, kaj tiuj du aferoj ne identas.

Gates eklernis Esperanton en 1987 je sia emeritiĝo kaj preskaŭ tuj decidis riĉigi nian krimliteraturon. La lingvaĵo de liaj rakontoj ja estas simpla, sendube ĉefe pro tio ke mankis al li pli riĉaj esprimrimedoj. La influo de lia gepatra lingvo, la angla, klare senteblas, iomete pli ol ĉe kelkaj pli spertaj verkantoj.

Pli rimarkebla ol la lingvaj mankoj tamen estas lia manko de spertoj pri literatura kreado. En la fruaj verkoj, la verka lerto de Gates apenaŭ superas tiun de meza lernejano, elektinta fantazian temon por verka tasko. Komplete mankas fokuso. Ĉio estas rakontata per sama, senŝanĝa tono, temperamento kaj lingvaĵo - ekde la malplej menciindaj bagateloj ĝis la plej dramaj agoj kaj malkovroj. Neniu persono havas propran karakteron, nenio efektive vivas, sceniĝas. Ĉio estas rakontata per la sama seka, sensuka, pedanta stilo.

Ĉe la bazaj krimintrigoj oni tamen povas konstati certan evoluon de lia metia kapablo. Tiu de La septaga murdenigmo estas malinteresa kaj malkohera, dum tiu de Morto de sciencisto ŝajnas al mi iom pli koncentrita. En ambaŭ tamen abundas kliŝoj kaj stultaĵoj. Same kiel en la klasika - precipe Brita - krimromanarto, oni okupiĝas multege pri alibioj, kiu-estis-kie kaj horaro de la murdo, sed mankas ekscito, mankas suspenso, mankas ĉio, kio povus kapti kaj teni la atenton de leganto. Pri motivoj oni ja parolas, tamen nur tre supraĵe. Abundas koincidoj, multas suspektitoj, kiuj fine ĉiuj ĉeestas loke kaj tempe de la krimo, almenaŭ tre proksime de ĝi. Persona psikologio estas nula. La aŭtoro ja klopodis aldoni iom da loka koloro el kampara Aŭstralia universitato, sed la medioj impresas al mi tre pale. Mi sentas neniun ĉeeston surloke.

Kiel aliaj komencantoj pri verkado, Gates malmulte montras, multege rakontas. Kaj kiam li escepte sukcesis montri ion per agoj kaj diroj de la romanfiguroj, li krome aldonas klarigon, por esti certega, ke neniu kreteno pretervidis la aferon. Tede! Li eĉ igas la rolantojn kelkfoje demandi sin "Sed kial mi diras al vi ĉi ĉion?" (Septaga, p. 28). La vera respondo kompreneble estas: Ĉar la aŭtoro ne trovis pli bonan manieron komprenigi la aferon.

Iufoje tiu troa informemo stultigas ne nur la leganton, sed ankaŭ la romanfigurojn. Post retrovo de aŭto, pri kiu Gates dufoje detale rakontas, ke oni "ŝiris la remburaĵon kaj la gantujo estas malfermita kun ĝia enhavo disĵetita sur la planko" kaj ke "la kaŭĉuka mato troviĝis ĉifita en angulo. La rezerva rado kuŝis ekster sia kavo. La ilujo estis malvolvita" - la aŭtoro krome trovas necese igi la enketantajn policistojn diri:

"Ŝajnas al mi, ke iu ion serĉis."

"Vi ja povas pravi," diris Elis. (Septaga, p. 22-24)

Kvankam temas pri fikciaj rakontoj tre malrealismaj, Gates senintence rakontas iom pri si mem. Urbegoj ne logas lin, male li ĝuas kamparan vivon. Malpli gravaj krimuloj meritas duan ŝancon vivi honeste (prefere en la kamparo). Virinoj prefere ne iru tro foren de la kuirejo. Ekzemple, kiam oni telefonas hejmen al la edzino, ŝi diru:

"Peĉjo! Kie vi estas?... Murdo!... Mi komprenas. Estos preta manĝo, kiam ajn vi alvenos..." (Sciencisto, p. 14)

Male, pri sciencistino oni legas: "Aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun mallonge tonditaj haroj, ŝi aspektis sobra kaj nealloga." (Septaga, p. 27)

Kiel jam diritas, la lingvaĵo de Gates estas simpla. Aperas iom da vortoj nekutimaj aŭ eraraj, sendube kaŭzitaj de anglalingva pensado. Jen nur manpleno da specimenoj: "alirdoni" (=konduki, Septaga p. 33, 36), "intertempi" (=paŭzi, Septaga p. 36, Sciencisto p. 17), "reserĉo" (=scienca esplorado), "dika frosto" (=prujno, Sciencisto p. 43), "konduki kurson" (=aranĝi, Sciencisto p. 61), "elirejisto" (=magazena kasisto, Sciencisto p. 68). Vorto alie nekonata estas "abri" (=fajle aŭ frote erodi, Sciencisto p. 13). Ankaŭ strangaj esprimoj aperas jen kaj jen, kiel "fari vojon al" (=iri al, Septaga p. 56, Sciencisto p. 68), "teni akvon" (=koheri, Sciencisto p. 13), "esti milda ĉe iu" (=trakti iun milde, Septaga p. 43), "konduki kun iu kaŝatan amintrigon" (Sciencisto p. 40), "preni la iniciativon" (=iniciati, Sciencisto p. 41), "ricevanti", "sciiganti" k.s. (Sciencisto p. 58, 60).

Laŭ mia supozo, por vere ĝui la fruajn verkojn de Gates, ne sufiĉas esti komencanto de Esperanto. Necesas esti sensperta ankaŭ pri krimromanoj kaj pri legado de literaturo ĝenerale.

Sten Johansson

Morto de Sciencisto


esperanto.net/literaturo/esk/mortsciencistrec.html
Legantoj de ESK jam konscias ke krimrakontoj ĝenerale ne estas mia preferata taso da teo. Sed la ĝenerala homaro verŝajne englutas ilin dankeme kaj konstante soifas por pli.

Ronald Cecil Gates ne aspiras al erudiciaj volumoj. Laŭ mi estas domaĝe, ĉar lia literatura kapablo neniel pridubindas. Precipe li lertas precizigi detalojn per ampleksa vortostoko.

La formato de Morto de Sciencisto plaĉas. Troviĝas utila listo de la Personaro ĉe la komenco – verdire necesa, ĉar enestas 17 roluloj krom la kadavro! Iom laŭ la Derek-stilo (kun ĉefo kaj lerta, pli juna, subulo), la rakonto meandras tra marĉejeto de enketoj koncerne taĉmenton da suspektatoj. Enuigis min la plataj karakterizaĵoj. Plej malplaĉe, mankas klarigo pri la murdo-kialoj. Mi atendis kontentigan, detaloplenan rivelon, emocipurigan por la kulpulo, de ŝ/liaj pravigoj. Vane.

Mia interesiĝo ekflagretis je la vortoj "remaĉulaj mikroboj". Ĉar Ron Gates bone utiligas la ĝenron por komentarii pri la aktuala socistato, eble post nelonge aperos krimromano pri kuniklo-mortiga viruso kiu eskapas siajn homajn kreintojn kaj la insulan medion kie ĝi ne tre efike enkarceriĝis...

Vera Payne

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.