La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La muelilo de la fortuno

  • Verkinto: Ioan Slavici
  • Tradukinto: Lenke Szász
  • Originala lingvo: rumana
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €6.90, libro €11.40, Mobipocket €6.90, PDF €6.90
  • Priskribo: Ioan Slavici (1848 – 1925) estas klasikulo de la rumana literaturo. Li naskiĝis en Transilvanio, nun parto de Rumanio, sed kiu ĝis la unua mondmilito apartenis al la aŭstra-hungara monarkio. Siajn superajn studojn Slavici faris en Budapeŝto kaj Vieno. Li fariĝis novelisto, romanisto, memuaristo, ĵurnalisto.
    La novelo „Muelilo de la fortuno” aperis la unuan fojon en 1881. Ĝi estas majstroverko de Slavici, kiu per interesa rakonto kaj lerta psikanalizo ilustras la detruan efikon de la malmodereco kaj monavideco por la individuo. La protagonisto Ghiță estas honesta ŝuisto, kiu por akiri pli da mono, fariĝas drinkejestro en la iama muelejo nomata Muelilo de la Fortuno. Tie li fariĝas, eĉ se malvolonte, komplico de la timata Sămădău, porkomastro, sed kaŝe rabisto kaj murdisto. Ghiță ne kapablas rezisti al li, al sia propra monavideco, kaj la konsekvenco estas lia pereo kaj detruo de la familio.
    Slavici estis konvinkita moralisto, lia nekaŝita deziro estis moralinstrui la leganton.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti, PDF elŝuti
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.