La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La morto en Venecio

  • Verkinto: Thomas Mann
  • Tradukinto: Petro Buijnsters
  • Originala lingvo: germana
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro glubindita ±€7.60
  • Priskribo: „La morto en Venecio” estas signifa novelo en la verkaro de Thomas Mann. Plurajn elementojn kaj ideojn la aŭtoro prenis el la tekstoj de Nietzsche, Platono kaj Sokrato. La centra temo estas la konflikto inter la dioniza (volupta, senbrida) kaj la apolona (spirita, idea) vividealoj, kiujn ankaŭ Nietzsche jam formulis. Al tio Mann ligis la temojn de la artisteco fine de la 19a jarcento, kaj la temaron de la dekadenco de la homo, de normoj kaj moroj. Esprimiĝas ankaŭ la kontrastoj inter burĝo kaj artisto, inter morto kaj estetiko.
  • Specimeno: Aschenbach, komforte ripozanta, ne kapabla por rezisti, plimulte ekscitita pro tio, kio okazis, en ls spegulo vidis la jenan: liaj brovoj volbiĝis pli klare kaj pli simetrie, la formo de liaj okuloj plilongiĝis, ilia brilo pliprofundiĝis pro leĝera surpentraĵo sub la palpebro; ankoraŭ pli malalte, kie la haŭto estis bruna kaj ledeca, ekfloris tenera karmezinruĝo; liaj lipoj, ĵus ankoraŭ sangopovraj, fariĝis rondaj kaj framboruĝaj; la faldoj en la vangoj, ĉirkaŭ la buŝo, la sulketoj ĉirkaŭ la okuloj malaperis sub kremo kaj juneca vualo - li kun palpitacioj vidis junviron.
  • Paĝoj: 88
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2015
  • Pezo: 105 g
  • ISBN: 978 90 77066 21 8
  • Notoj: Unua eldono 2006; dua eldono 2015.
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Morto en Venecio


revuoesperanto.org/morto_en_venecio

La germana nobelpremiita aŭtoro Thomas Mann (1875–1955) verkis la faman novelon en la jaro 1911.
Ĝi temas pri la lastaj vivsemajnoj de la protagonisto Gustav von Aschenbach, pro liaj meritoj nobeligita, socie altestimata aŭtoro el Munkeno, Bavario. Pro stranga aspekto de frem­dulo dum printempa promeno subite akre, tamen nur neklare sentante la komencon de ekkadukiĝo de ne plu juna viro, li decidas forvojaĝi al pasintece ŝatata loko, Venecio, por tie ĝui iom da ripozo, kiu en jam delonge pasintaj jaroj kutime refreŝigis lin. En la hotelo kaj sur la plaĝo kaptas lian atenton la aspekto kaj personeco de ĉirkaŭ dekkvarjaraĝa pola knabo, kiu tie ferias kune kun la patrino, guvernistino kaj tri fratinoj. Kvankam Aschenbach notas, ke la somera klimato de Venecio endanĝerigas lian sanon, post komenca decido pluvojaĝi aliloken li tamen restas en la urbo, ĉar li pli kaj pli estas entuziasmi­gita pro la nura ĉeesto kaj aspekto de la junulo, kiun li ekkonas kiel vivantan esencon de perfekta beleco kaj de la perdita juneco. Pro si mem iel hontante kaj al si mem tial preskaŭ ne konfesante tion li komprenas, ke lia fascino pro Tadzio estas la plej sincera kaj pura – amo. Tadzio rimarkas la intereson de la fremda sinjoro, tamen rekta interagado krom nur singardema rideto flanke de la junulo neniam okazas. Kosmetike rejunigita por ekstere alproksimiĝi la sopiritan junecon Aschenbach hezitas forlasi la urbon, kvankam intertempe kaŝe informita de kelkaj oficistoj, ke la kaŭzo de la okulfrapa malpleniĝo de la urbo malgraŭ la kulmino de la turisma sezono estas la disvastiĝo de ĥolero-epidemio, malkonfesita de la urba registaro. Ĉiutage observante kaj pli kaj pli serĉante la proksimecon de la platone amata knabo, Aschenbach, suferante de kreskanta febro, ne­aten­tite mortas en plaĝseĝo dum liaj okuloj lastfoje ĝuas la grandiozon de Tadzio.
Nur surfaca kompreno de la no­velo vidas en ĝi la nuran respeguliĝon de la malfacila sinteno de Thomas Mann rilate al liaj propraj samseksemaj inklinoj, kiuj ne libere povis esti revela­ciitaj en la vivtempoj de la aŭtoro.
La kerno de la rakonto vere estas la densa psikologia priskribo, pripensado de la dolora scio pri la propra kaduko, la ĝenerala kadukemo de la fizika mondo kaj la filozofia rilato inter la perfekta beleco kiel sopirita kulmino de eterna vivforto kaj ties respeguliĝo en perfekte bela korpo de knabo, jam idealo en klasika Grekujo, kiu flanke estas menciita en la novelo, kiel tiu streĉado, kiu finfine generas puran arton.
Tiu ĉi jam en si mem esplorinda temo de la novelo estas ellaborita de Thomas Mann per perfekta literatura komponaĵo kun elegante kaj ritme fluantaj frazoj kaj per la ege admirinde nuancita lingvouzado, pro kiu la aŭtoro estas tiom fama. Speciale tiu lasta faras tradukon en fremdan lingvon, riskan, kuraĝpostulan entreprenon.
Releginte la nun denove presitan tradukon oni rajtas diri ke Piet Buijnsters, estrarano de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago, perfekte aplikis nian internacian lingvon tiucelen.
La nuancriĉeco de la lingvouzado de Thomas Mann ofte rezultas el la kombino de substantivo kun kelkfoje eĉ surpriza, nekutima kaj ne atendita adjektivo („ordentliche Anmut“, „erbit­tert­es Zerren“, „leichtfertige Ergebung“, por doni kelkajn ekzemplojn); kaj kompreneble estas malfacilege tra­dukante reprodukti la perfektecon de la germana originalo. Plej ofte bonege sukcesas, kelkfoje tamen nur eblas per priskribaj esprimoj. En la originalo la partoj de la teksto estas disigitaj de paragrafoj, ne apartaj ĉapitroj kiel en ĉi tiu FEL-eldono.
Ĉiuokaze la traduko perfekte suk­cesas rekrei la tre specialan kaj esencan etoson de la originala verko kaj tial estas ideala pordo al tiu majstroverko de Thomas Mann por ĉiuj tutmondaj samideanoj, kiuj ne povas ĝui ĝin rekte en la germana lingvo. Ege reko­mendinda legaĵo.

Christoph Klawe

La morto en Venecio

Publikigita ĉe
Internacia esperanto-sumoo Novembro 2015
esperanto-sumoo.strefa.pl/recenzonov2015.html
Ĉefrolulo en ĉi tiu maldika verko estas Gustav Aschenbach, neŭroza verkisto. Li loĝas en Germanio, sed longtempe libertempas en Venecio, kie li enamiĝas en knabon. Estas en tiu urbo - sekreta - malsano, kaj en la lasta paĝo li mortas. en la rakonto fakte, rakonto kun malmulte da "agado" kaj multaj internaj dialogoj.

Tamen nepre rekomendinda, sed ne por komencantaj esperantistoj nek por homoj, kiuj ne tro multe legas. Ĉar estas germana rakonto, kio pli malpli signifas, ke estas tre longaj frazoj; kelkfoje malfacile legeblaj.

Katinjo

Pritakso

★★★★★☆ Tre bona verko kaj traduko, pri kiu Thomas Mann mem skribis: „En tiu verko estis alstrebata ekvilibro inter sensualeco kaj moraleco.” (Paul Peeraerts)

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.