La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Servisto de l' ideo

  • Verkinto: Hans Jakob
  • Kontribuantoj: Redaktis: Mark Fettes
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €14.00
  • Priskribo: Historio de Esperanto kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkita de la iama direktoro de UEA, Hans Jakob (1891-1967). Se vi deziras ekscii detalojn pri la mirinda servo, kiun UEA liveris dum la unua mondmilito per zorgado de interŝanĝo de privataj leteroj inter la militantaj ŝtatoj ... legu tiun ĉi libron. Kaj multon pli vi ekscios pri homo ... kiu konis ĉiujn kaj kiujn ĉiuj konis! Trezorejo pri la naskiĝo kaj kreskado de UEA ... el lia propra buŝo.
  • Paĝoj: 195
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 1995
  • Pezo: 480 g
  • ISBN: 80-85853-58-4
  • Recenzo:
    • "Por tiuj, kiuj nenion scias pri la historio de UEA, ĝi konstatigas, ke ni membras en asocio kun longa kaj glora historio, kun realaj atingoj ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri la humanismaj idealoj de la esperantismo." (Geoffrey King - Brita Esperantisto)
    • De Halina Gorecka: U.E.A. nun kaj ĉiam!
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

U.E.A. nun kaj ĉiam!


1997. №2 (33)
esperanto-ondo.ru/R-jakob.htm

UEA nun kaj ĉiam! Sub tiu slogano pasis la tuta esperantisteco de Hans Jakob, la plej longedaŭra el ĉiuj oficistoj de UEA.

En nia verda mondo la rememoroj ne estas populara ĝenro (ĝi estas mia ŝatata legaĵo en la rusa). Ankaŭ Servisto de l' ideo ne estas striktasence memoraĵ-libro. Sentiĝas forta deziro de Jakob rakonti la historion de UEA el la vidpunkto de ĝia oficisto. Tial la fiero pri la atingoj en la membrovarbado (la nuna individua membraro ne atingas tiun el la tempo de Jakob), evoluigo de la servoj… Disputoj, kvereloj, akuzoj, kiuj povus senkuraĝigi.

Sed la dummilita servo, historio pri la donaco de Hodler, senĉesaj konfliktoj inter la gvidoroj kaj plejparto da aliaj rakontataj epizodoj estas jam konataj per aliaj historiaj studoj kaj dokumentoj, kaj ne multajn novajn faktojn ni ekkonas. Kaj oni ne lernu la historion (nur) per la recenzata verko, ĝia signifo estas alispeca — transdono de la etoso, jen entuziasma, jen kverela, jen pesimisma pro penetro de antaŭmilitaj naciismoj en la esperantistaron, jen tute panika pro la venonta financa katastrofo… Kaj denove “mono, mono kaj mono” nur tro rare farĉita per anekdotoj pri la Borso-strata oficejo de UEA en Ĝenevo, ekzemple la suba:

Mi memoras ankaŭ ke en la sama domo troviĝis administrejo de granda kooperativa societo. Foje okazis, ke esperantistaj vizitantoj alvenis ĝuste en la tago de rentumaj repagoj al kooperativanoj. Pro la alsvarmo de homoj, ili nur kun granda peno sukcesis atingi nin en la dua etaĝo. Mirigite ili scivolis, kio do okazas? Ironie mi respondis: “Vidu, estas membroj de UEA, kiuj venas pagi sian kotizon!” (P. 35–36)
Bonan libron verkis Jakob. Estas nur bedaŭrinde, ke niaj ĵurnalistoj ne sufiĉe zorgas pri registrado de la rememoroj de la aktivuloj. Mankas al ni personaj rememoroj de Waringhien, Lapenna, Régulo Perez, de Beaufront… Ĉu ni legos memornotojn de libroservisto Simo, tradukmajstro Bill kaj de aliaj, kiuj povas rakonti multon interesan kaj amuzan pri nia mondeto?

Halina Gorecka

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.