La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sub la signo de socia muzo

  • Verkintoj: pluraj aŭtoroj sub redaktado de William Auld kaj Stefan Maul
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €5.00
  • Priskribo: Antologio de poemoj kaj eseoj, redaktita de William Auld kaj Stefan Maul. Ilustraĵoj de Georgo Kamaĉo.
    Pli ol 50 poetoj festis la centjariĝon de Esperanto pere de tiu ĉi antologio. Siajn kreivajn Esperantajn kapablojn ili uzis: rezultis antologio komprenebla, kvankam poezia, internacie kun verkaĵoj de Julio Baghy, Kalman Kalocsay, William Auld, Georgo Lagrange, Poul Thorsen, Gerrit Berveling, Emile Van Damme kaj multaj aliaj.
  • Paĝoj: 160
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 1987
  • Stafeto n-ro: 2
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-71205-16-9
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sub la signo de socia muzo


n-ro 121 oktobro 1989
esperanto.net/literaturo/lf/socimuzrec.html

La revuo Monato kaj Flandra Esperanto-Ligo kontribuis al la Jubilea Jaro per Sub la signo de socia muzo, antologio de socia poezio.

Primara demando: kio estas socia poezio? William Auld, la kompilinto de la albumo, klopodas difini: Ŝajnas al mi, ke [socia poezio] estas poezio, kies temo estas la homo, ne kiel individuo, sed kiel partoprenanto en la vivo de la homa socio. Ĝi distingiĝas de la poezio de amo, de la naturo, de la abstrakta filozofio, k.a. (...) Evidentaj temoj de la socia poezio estas: politiko, religio (en socia signifo), milito kaj paco, ĝenerala senlaboreco, sklaveco, rasismo, k.m.a. Nu, science preciza tiu difino ne estas. Sed ni ne riproĉu; ĝi donis al Auld sufiĉan bazon por selektadi pli ol cent poemojn. Inter ili ni renkontas multajn nekonatajn aŭ forgesitajn.

Sub la signo de socia muzo do estas bonvena suplemento al Esperanta Antologio, en kiu Auld multajn poemojn kaj diversajn poetojn ne prezentis pro [sia] respekto al la tradicia neŭtraleco de la larĝa Esperanto-movado.

Laŭ obstina antaŭjuĝo socia poezio (aŭ ĝenerale: socia arto) cedas al estetikaj kriterioj. Al t.n. tendenca ario burĝaj profesoroj kaj recenzistoj tro facile atribuas epitetojn kiel banala, propaganda, neestetika. Se ili ne povas ignori la artan valoron de socia artaĵo, ili juĝas, ke ĝi atingis estetikan nivelon malgraŭ la ĝena tendenco!

Pluraj poemoj en la kolekto de Auld pruvas, ke ne ekzistas fundamenta konflikto inter socia engaĝiteco kaj arto. Por mencii nur kelkajn: Maldungo de Ivn, Eŭropo de Hohlov, Al la juda forironto de Deij, kaj kompreneble diversajn poemojn de Kalocsay, Auld, Boulton.

Auld klare diferencigas - kaj denove mi citas lian apetitigan enkondukon - inter banaleco kaj poezio: Kiel ĉia poezio, ankaŭ la poezio socia invitas banalecon. Kelkfoje iu supozas, ke grava temo per si mem pravigas poemon. Bedaŭrinde, ne tiel estas. Oni devas doni al la temo formon kaj ian esencan unikecon. Tial multajn bonintencajn himnojn al la paco aŭ protestojn kontraŭ nukleaj bomboj mi ne povis represi, malgraŭ simpatio al la intencoj. Sed feliĉe troveblis ankaŭ sukcesaj pritraktoj de tiuj kaj similaj aferoj.

La trezorfosisto Auld prezentas al ni riĉan albumon de instiga, ribela, fatalisma, sarkasma, furioza kaj ... bela poezio.

Inter la poemoj troviĝas ses eseetoj, per kiuj la redaktoroj (aŭ ĉu nur redaktoro Stefan Maul?) eble volis ilustri en prozo la epokojn pri kiuj la poemoj tiel elokvente atestas. Laŭ mia gusto tiuj prozaĵoj estas superfluaj kaj ili ne superas la nivelon de efemeraj revuaj kontribuoj. Multe pli plaĉas al mi la foje ironiaj, foje pastiĉaj, foje naivaj desegnoj de Georgo Kamaĉo, kiuj kvazaŭ preterpaŝe komentas la temojn de la poemoj.

Tamen, malgraŭ la laŭdinda iniciato atentigi pri neglektita kampo de nia poezio, malgraŭ la ĝenerale konvinka selekto fare de Auld, malgraŭ la bonaj intencoj de la redaktoroj, fine malgraŭ mia entuziasmo pri la antologio, mi devas fari kelkajn kritikajn rimarkojn.

Tre bedaŭrinde, la kompostado de la poemoj okazis senzorge. La divido laŭ strofoj estas foje neklara, foje eĉ erariga. Ĉar la leganto ne povas fidi ĉi-koncerne la kompostiston (aŭ la respondajn redaktorojn) li restas en dubo pri la strukturo de ekzemple Sangmakulo de Nicolino Rossi, 14-versa poemo (ĉu soneto?) kun rafinita "zigzaga" rimo. Nur komparo kun la originalo aŭ alia fidinda fonto helpus. Sed - kaj tion mi juĝas severe peka - ĉe la poemoj mankas fontindikoj. En la enhavotabelo sekvas post la titoloj nur indiko pri la numero de la revuo Monato en kiu la poemo reaperis. Same mankas bio- kaj bibliografiaj notoj.

Pro teknikaj eraroj plurloke malaperis versfinoj. Certe, la rimo helpas por fliki tiuj truojn. Sed dubo naskiĝas, se verslinio duobliĝas (en Balado pri la atombombo de Kalocsay).

Ankaŭ la presisto ne laboris zorge (aŭ li ricevis povran materialon) : la nigreco de la tekstoj treege varias.

La kritikajn rimarkojn akceptu la eldonisto kaj redaktoroj, mia entuziasmo pri la antologio restu en la memoro de la legantoj.

Adriaan den Haan

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.