La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Simptomoj

  • Verkinto: Gonçalo Neves
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro vinktita €8.00
  • Priskribo: Gonçalo Neves estas portugalo, naskita en 1964. Agronomo. Li laboras en multnacia usona firmao kiel fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de manĝvaroj. Esperantistiĝis en 1987. Inter 1987 kaj 1993 plenumis plurajn postenojn ĉe PEA, i.a. kiel instruisto, sekretario, vicprezidanto kaj bibliotekestro. Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato ekde 1995. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, novelojn, artikolojn kaj eseojn en niaj ĉefaj kulturgazetoj ekde 1991. Precipe pri literaturaj temoj prelegis plurfoje en Portugalio, Hispanio kaj Katalunio. Libroforme aperigis la poemaron "Ibere libere" (1993, kune kun la hispanoj Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Liven Dek) kaj la novelarojn "Kompreni" (1993) kaj "Ekstremoj" (1997, kune kun la samaj kolegoj). Aperis antologie en "Tempo fuĝas" (1995) kaj festlibre en "Menade bal püki bal" (1998).
  • Paĝoj: 72
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Stafeto n-ro: 25
  • Pezo: 150 g
  • ISBN: 90-71205-86-X
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Poezio sed ne poemoj


esperanto.be/fel/mon/rec/simp.html

La nomo de Gonçalo Neves estas certe konata inter la sciuloj de la esperanta poezio. En 1999, ĉe FEL aperis lia unua persona poemaro titolita Simptomoj. Pli frue li prezentiĝis en aliaj libroj kune kun tri hispanaj aŭtoroj (konsistigante la faman iberian kvaropon), kaj en du antologioj. Ne necesas ĉi tie priskribi ĉiujn movadajn meritojn de Neves, ĉar ĉi tio estas la recenzo pri la libro mem, kaj krome la meritoj estas listigitaj dorskovrile de la libro. Do, ni transiru al la enhavo.

La libro estas stranga, samkiel strangas la entuta kreado de Neves. Homo, denaske kutimiĝinta legi rusan poezion (tia do mi estas), estas instinkte atendanta, ke la poemoj enhavos almenaŭ ritmon (ankaŭ kutime rimojn, sed ne tiom nepre). Ambaŭ mankas en Simptomoj, kaj tio frapis min de la komenco. Por pliklarigi la esencon de l' problemo, mi foliumis kelkajn vortarojn, kaj jen kiom paradoksa rezultiĝis la konkludo pri la kreado de G. Neves. Do, lia kreado estas poezio, sed la kreaderoj ne estas poemoj! Laŭ la vortaro, poezio estas „speco de arto, kies ilo kaj materialo estas vorto, kaj kies esenco estas pensado per vortaj specimenoj (dum kiam prozo estas pensado per abstrakto, skemoj kaj formuloj)”. Ĉi tio tre taŭgas por Simptomoj. Kaj jen kio estas poemo: „Unuo de la ritme organizita belarta parolo”. Jen la kerno: ritme organizita.

Sed ne eblas, certe, diri, ke ritmo entute forestas. Neves havas sian ritmon, kaj oni povas eĉ rimarki certan logikon en la ritmo-ordo. Sed por tio necesas nemallonga laboro, kion plejparto de legantoj apenaŭ deziros fari.

Por mi la pinto de senritmeco fariĝis „Amoroj”. La poemo, premiita en 1999 en Belartaj konkursoj de UEA en la ĝenro de poemoj, estas efektive malpoemo, ĉar estas neniu aludo je ritmo kaj rimo. Tio estas disliniigita novelo:

La latina lingvo havas inan sekson.
Ŝi estas patrineca, dorlotema kaj mamnutra.
Ŝi postlasis longan historion.
Ŝi amindumis kaj amoris pli abunde
ol iu ajn alia lingvo.

Do, la „Amoroj” etendiĝas je 5 (kvin!!) paĝoj, kaj ĝi estas vere nefinlegebla. Post la eklego oni pensas: „Ho, kiom interesa temo!”, sed jam meze oni verŝajne trafoliumas la reston, sen esperi finlegi.

Ĉi tie tempas diri ankaŭ pri la enhavo de la poemoj. Neniam eblas riproĉi aŭtoron, ke leganto nenion komprenas. Eble, la leganto estas stulta. Sed se jam pluraj legantoj konfesis, ke apenaŭ ion komprenas? Por mi tio estus simptomo! La leksikono de Neves estas riĉa (ne vane li ja estis Akademiano!), li energie uzas siajn lingvokonojn, kaj pro tio la ĝenerala lingvaĵo estas tre komplika. Do, por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco:

Gagat' el kobro-haroj psilas forton
kiu tenas kaj kuraras
la muskolojn kie vadas
etaj feoj kun marteloj
spito-mokaj pri la lego
de duobla loza ceno. („Gagata”)

La temoj de poemoj de Neves, verkitaj en la dua duono de 1990aj jaroj, en si mem estas sufiĉe strangaj kaj malkutimaj. La jam menciita „Amoroj” vere ravas per originaleco de sia temo. Krome listigindas „Pledo pri Adasismoj”, „Nia Fundamento senmaskigita”, „Niaj ĉapeloj”, ktp. Tio tre kontrastas al la pli kompreneblaj poemoj el la unua duono de 1990aj jaroj, kiam Neves serĉas inspiron en ĉirkaŭa medio, ne ligante siajn perceptojn al nia movado: „Tempesto”, „Metropolo”, „Kaŭkazo via”.

Al mi plaĉas veni regnojn de vulgaro, metropoli tra spaliroj da betonoj kaj cementoj, neniumi ĉe anguloj de obskuro kaj haladzo, spioni ĉe sakstrato reziduojn de sordido... („Metropolo”).

La aŭtoritato de Neves kiel de Esperanto-lingvisto estas senduba. Unu mia konato, partopreninta dum la julia KEF en Helsinki la disputon „Kio, diable, estas poezio” gviditan de Neves, rakontis, ke la disputo estis tre vigla kaj interesa, kaj ke mem Neves evidentiĝis vera fakulo pri teorio de poezio. Kaj la plej interesa kaj stranga estas, ke inter la diskutitaj punktoj estis la demando, kion eblas nomi poezio, kaj kion ne. Efektive strange ...

Sed aliflanke, oni nepre ne asertu, ke tia poezio estas io ne atentinda. Tute ne, sed la originala poemaro senprefaca Simptomoj brile pruvas, ke la modernaj imagoj pri la ĝeneralaj aspekto kaj formo de poezio povas esti absolute diversaj, eĉ ene de unu kontinento (Eŭropo).

Grigori Arosev

Nova arto poezia


esperanto.net/literaturo/ba/simptomrec.html
Noveco signifas rompon, ribelon kaj forlason de pasinta tradicio kaj nuntempa regularo. Rimarkinde estas ke iu ajn poezia formo aŭ skolo prosperas antaŭ ol oni ĝin regularizas, sed kiam tion oni faras, tiu ĉi poezio baldaŭ velkas. La kialo estas tre simpla. Sub iu preskribo vi kaj mi kaj li verkas versaĵojn kun similaj strukturo, stilo kaj metodo; senescepteco rezultigas ŝablonon. Ŝablono sendube estas teda. Tedeco detruas la poezion. En la poemo Nova arto poezia Neves skribis: "Lasu la florojn vigli en la kamparo. / Ne pluku ilin bukeden." Jes, senbridon postulas freŝeco, noveco. Libera certe restas Neves.

Por komuniki la liberon de Neves, ni citu plurajn liniojn el la libreto Simptomoj:

kaj fate sola,
bate sola,
mate sola
(Karnavale);

la vaporo de ŝviteroj
ardaj, salaj kaj scintilaj
(Afrika kanto);

Vi konstruos vin bela,
vi burĝonos,
vi konturos,
vi sinuos.
(Sara)

Unuavide, ni sentas ke en la pecoj ĉiu vorto aperas ofte en nia ĉiutaga vivo; neniu apartenas al fremda mondo. Neves parolas klare. Ĉe li la gramatiko estas akademia. Sen mistika frazo kontraŭ PAG. Ŝajnas ke estas nenia perfido.

Atentu, klareco kaj ordinareco ne egalas senprofundecon. Nu, en la versoj fate, bate, mate, sola estas tre popularaj vortoj, kaj la sintakso, tre klasika, tamen mirakla efekto vidiĝas kaj aŭskultiĝas, post kiam ili estis nevese enkonstruitaj – fate sola, /bate sola, /mate sola. Noveco konsistas ĝuste en tio ke el konataj vortoj li faras malkonatajn frazojn kun signifoj imagigaj, pensigaj, remaĉeblaj, kompreneble fine kompreneblaj. Parenteze, en la poemaro iuj vortoj por iuj estas ordinaraj sed por aliaj, fremdaj. Ekzemple, periplo, lofi, enverguri... por maristoj, ordinaraj, sed por presistoj, fremdaj; male, ĉe la vorto galeo, la situacio estas inversa.

Ni diru, la poezio de Neves estas nova sed ne dadaisma. Neves ribelas kontraŭ la tradicio en formo kaj strukturo – poemoj ne nepre kun ritmoj kaj rimoj, sed ĉe li penso kaj esprimo restas kunfandiĝaj, respondaj unu al la alia. En la poezio de Neves rimaj kozoj estas iam metitaj antaŭe aŭ meze de verso, sed ne fine de versoj; ritmoj sentiĝas per vortoj sed ne per silaboj, nome, supraĵaj ritmoj kun fiksa longeco cedas al pulsoj de emocio. Unu vorto povas esti verso; ankaŭ dekkelkaj.

Ne ĉiu poemo estas senritma. Sed ie iam estas ritmo kun etoso de vido kaj aŭdo. Sensfrapa troviĝas la suba peco:

La ŝtormon sekvos temp’ silenta.

Strangol’ aorta sekon semos
tra l’ kamp’ ŝirita kiu rajtis
proprieti sian sokon.
(Gagata)

Evidente tiuj versoj estas jambaj. Tamen, atente rigardu kaj aŭskultu. Sss-ŝeco sentiĝas. Kia etoso! Se ĉi tie laŭ la tradicio oni ritmumus kaj rimumus, ignorante la sss-ŝecon, nur "semas", "temas" ks., la etoso perdiĝus.

Rompante regularon (ne nur li), Neves havas sian karakteron. Unu el la plejaj: reaperigo unu post alia de samaj vortoj aŭ seriigo sinsekve de samaj vortotipoj. La fenomeno vidiĝas klare en la supre citita unua grupo. Tiamaniere, bildoj ricevas sufiĉe emfazon, kaj emocioj elfluas kiel akvo el la ĉielo. Ili vidiĝas konsternaj kvazaŭ pino solsola sur krutaĵo, kaj aŭdiĝas korskuaj kvazaŭ basa efekto en muziko.

Kio kaj kiaj do estas poeto kaj poeteco? Tion neniu neniam kapablas pesile respondi. Tiuj kiuj emas panegiri meritojn de registaro ricevas poetecon ĉe reĝo; tiuj kiuj simpatias la popolanojn estas respektataj kiel poetoj de la popolo. La antaŭaj mortas kune kun la reĝo; la lastaj vivas senmortaj en la popolo. Reĝo, efemera, pita; popolo, eterna, granda. Kiel popola poeto, Neves montras vastajn scenojn fantasmagoriajn pri realo aŭ fatamorgano. Spioni ĉe sakstrato reziduojn, gvati konturojn de najbarinoj, gapi al la brusto de afrikanino, riveli amoron de triopo, proparoli por amikoj... de metropola rubo ĝis kampara pastoralo, ĉiuj aferoj aperas en la poezio de Neves, ne por favoro de reĝo, sed nur por esprimo de sentoj kaj manifesto de naturo. Diste de glorkantoj, do vera popola poeto faras poemojn sen preciozo. Volupto estas ĉiutage okazanta afero inter animaloj, eĉ inter plantoj – nenia tabuo. Neves eĉ lasis amorojn okazi inter lingvoj. Li estas poeto, kreanto de la universo, kun poeteco, for de la pita centro kaj en rilato gemuta kun la granda reto kovranta tempon kaj spacon.

Resume, Neves estas kreanto de poezio kiu koncernas la vivon kaj la universon, kiel li aludis en la unua citaĵo komence de la libreto. Li poeziumas per impresoj kaj impulsado, sen obeemo kaj politiko. Ni ne devas atribui lin al iu skolo. Almenaŭ ne povas juĝi laŭ tiu ĉi broŝuro 72-paĝa kun 36 poemoj; lastaparte 10 pecoj pritemas poezion mem kaj Esperanton. Kuraĝa aranĝo. Se iu volus alilingvigi la libreton, eble iuj el la 10 ne interesus legantojn, ekzemple neesperantistojn.

Mao Zifu


n-ro 240, 2000
esperanto.net/literaturo/fo/simptomrec.html

Reinhard Haupenthal

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.