La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La septaga murdenigmo

  • Verkinto: Ronald Cecil Gates
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Formoj: libro vinktita ±€5.00
  • Priskribo: Krimromano en flua, ĉiutaga Esperanto. Murdo okazis sur la tereno de granda aŭstralia universitato. La aŭtoro ne nur sukcesas kapti vin per la mistero de la rakonto, sed krome bele priskribas la universitatan vivon kiu en Aŭstralio multe malsimilas alilandajn situaciojn.
  • Paĝoj: 75
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 1991
  • Pezo: 100 g
  • ISBN: 90-71205-40-1
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: La septaga murdenigmo


esperanto-usa.org/en/node/733

Jen la unua el (ĝis nun) kvar murdenigmoj, el kiuj la kvara (Mortiga ekskurso) ĵus aperis.

This is the first of (until now) four murder mysteries, of which the fourth (Fatal Excursion) has just appeared.

En aŭstralia universitaturbo, oni trovas la kadavron de junulino en eŭkalipta arbaro. Alvokiĝas, por solvi la misteron, polica komisaro Roberto Elis de la urba polico kaj universitatsekurecano Petro Tomson. Post unusemajna enketado, ili finfine trovas la kulpulon.

In an Australian university town the body of a young woman is found in a eucalyptus grove. To solve the mystery, police commissar Roberto Elis of the city police and Petro Tomson of the university security group are called on. After a week of investigation, they finally find the culprit.

Ĉi tiu unua ne estas, laŭ mi, la plej bona murdenigmo iam ajn verkita. La verkinto devas kaŝi kelkajn gravajn aferojn de la leganto, por certigi, ke tiu ne antaŭos la policanojn solvante la kazon; malgraŭ tio, mi mem divenis la identecon de de krimulo 10-15 paĝojn antaŭ la fino de la libro.

This first work is not, in my opinion, the best murder mystery ever written. The author has to hide several important matters from the reader, to ensure that he will not precede the policemen in solving the case; despite this, I myself guessed the identity of the criminal 10-15 pages before the end of the book.

Kiel ofte okazas, la lingvaĵo de la libro estas relative simpla, kaj oni povas kun plezuro kaj unusesie legi ĝin se oni ne tro multe atendas de la intrigo.

As often happens, the language of the book is relatively simple, and you can read it with pleasure at one sitting if you don't expect too much from the plot.

Don Harlow

Enigmoj por komencantoj kaj progresintoj


1992
esperanto.net/literaturo/uea/sepurdrec.html

En ĉiu lingvo verŝajne la plej legata romanspeco estas la detektiva: relative facila legaĵo kun malmultaj priskriboj kaj flankepizodoj, kun multe da ekscito. Tio veras eĉ nun, kiam abunde produktiĝas krimfilmoj, kiuj ne devigas la publikon al propra imagado, sed donas ĉion preta, kiel la modernaj ĉiovendejoj ofertas pretajn manĝaĵojn por ŝparigi al la aĉetantoj la zorgojn de kuirado.

Krimromanojn legas eĉ homoj kiuj ne parolas bone la koncernajn lingvojn aŭ estas lernantaj ilin. Ĉi-lastaj ŝatas detektiv-historiojn ĝuste ĉar tiuj ĝenerale havas facilan stilon kaj ilia enhavo taŭgas por gardi la intereson ĝis fine eltroviĝas la murdisto.

Se pri elnodiĝo de la intrigo temas: lastatempe, precipe televide, aperis la speco de detektivaĵo en kiu jam komence eblas scii kiu mortigis, kaj la intereso de la verko estas vidi kiel superruzas la krimulon iu Derrick aŭ Columbo. Ĉi-lastan tipon, ofte kun tro da perforto, mi taksas malpli altnivela ol la tradiciajn, verajn enigmaĵojn, kiuj devigas la "konsumanton" logike pensi kaj provi eltrovi la farinton kune kun la detektivo.

La du recenzataj libroj apartenas al la "enigma" tipo. La unua, verko de emerita profesoro el Aŭstralio, rakontas kiel detektivo Roberto Elis malkaŝas la murdinton de linda junulino, trovita morta en universitata kampo. Cetere – trafa koincido – la aŭtoro estas ĝuste unu el tiuj kiuj ŝatas lerni lingvojn pere de krimromanoj. Li komencis okupiĝi pri Esperanto en la Jubilea Jaro legante detektivaĵojn kaj, por perfektigi la akiritajn konojn, li ekverkis per sia komputilo romanojn, kompreneble prikrimajn. La amuzo iĝis verko, ĝuebla por ŝatantoj de detektiv-historioj kiuj volas legi facilan, mallongan verkon en bona Esperanto.

Alian, pli valoran specon reprezentas la libro de Deck Dorval. La majstro, kiu jam elplumigis – elkomputiligis? – unu krimromanon (Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton) en simpla kaj du (Nigra magio kaj Kazinski venas tro malfrue) en neologisma Esperanto, nun denove ĝojigas sian legantaron per romano en tradicia lingvaĵo. Ĉi tie la scenejo, anstataŭ kampo, estas luksa domo de riĉega teatrorektoro en Amsterdamo, kaj la murdito – ĝuste li, teatra geniulo sed homo abomeninda. La detektivon denove rolas la kamparan-aspekta krim-esploristo Ksavero Kant.

Mi volus mencii du trajtojn de la romano kiuj donas pluson rilate al kutimaj krim-historioj. Unue, mi trovis interesa kiel Dorval konigas al ni diversajn tipojn de aktoroj: tragedi- kaj komedi-ludanton, amant-rolulon kaj inojn kiuj efikas parte per sia talento, parte per sia belo. Dum la tuta agado, inspektoro Kant grumblas pri tio kiom malfacile estas ekscii la veron de homoj kies profesio estas komedii, ludi alies pensojn kaj sentojn, kaŝante la proprajn. Aparte bone estas skizita la figuro de Urd Hadda, homo fascinita de arto, kolektanto de artaĵoj, perfekta konanto de teatraj aferoj kaj homo kiu tute ignoras la etikajn normojn, volanta regi super ĉiu, ĉu viro ĉu virino, kaj kiu intencas eĉ...

Kion li intencas – vi povas informiĝi de Dorval, legante la libron. Sed mi ne forgesu la duan meriton de la romano: tiu certa intenco estas ligita kun "aideso" (kial ne: aidoso?), kies danĝerecon kaj kontaĝ-meĥanismon, krom la psikologion de ĝiaj infektitoj, Deck Dorval majstre montras en sia verko.

Péter András Rados

Mankas fokuso


esperanto.net/literaturo/roman/libr/gatesdurec.html

Oni kelkfoje prezentas la krimrakontojn de R C Gates kiel legaĵon taŭgan por komencantoj. Pli vere ili estas verkoj de komencanto, kaj tiuj du aferoj ne identas.

Gates eklernis Esperanton en 1987 je sia emeritiĝo kaj preskaŭ tuj decidis riĉigi nian krimliteraturon. La lingvaĵo de liaj rakontoj ja estas simpla, sendube ĉefe pro tio ke mankis al li pli riĉaj esprimrimedoj. La influo de lia gepatra lingvo, la angla, klare senteblas, iomete pli ol ĉe kelkaj pli spertaj verkantoj.

Pli rimarkebla ol la lingvaj mankoj tamen estas lia manko de spertoj pri literatura kreado. En la fruaj verkoj, la verka lerto de Gates apenaŭ superas tiun de meza lernejano, elektinta fantazian temon por verka tasko. Komplete mankas fokuso. Ĉio estas rakontata per sama, senŝanĝa tono, temperamento kaj lingvaĵo - ekde la malplej menciindaj bagateloj ĝis la plej dramaj agoj kaj malkovroj. Neniu persono havas propran karakteron, nenio efektive vivas, sceniĝas. Ĉio estas rakontata per la sama seka, sensuka, pedanta stilo.

Ĉe la bazaj krimintrigoj oni tamen povas konstati certan evoluon de lia metia kapablo. Tiu de La septaga murdenigmo estas malinteresa kaj malkohera, dum tiu de Morto de sciencisto ŝajnas al mi iom pli koncentrita. En ambaŭ tamen abundas kliŝoj kaj stultaĵoj. Same kiel en la klasika - precipe Brita - krimromanarto, oni okupiĝas multege pri alibioj, kiu-estis-kie kaj horaro de la murdo, sed mankas ekscito, mankas suspenso, mankas ĉio, kio povus kapti kaj teni la atenton de leganto. Pri motivoj oni ja parolas, tamen nur tre supraĵe. Abundas koincidoj, multas suspektitoj, kiuj fine ĉiuj ĉeestas loke kaj tempe de la krimo, almenaŭ tre proksime de ĝi. Persona psikologio estas nula. La aŭtoro ja klopodis aldoni iom da loka koloro el kampara Aŭstralia universitato, sed la medioj impresas al mi tre pale. Mi sentas neniun ĉeeston surloke.

Kiel aliaj komencantoj pri verkado, Gates malmulte montras, multege rakontas. Kaj kiam li escepte sukcesis montri ion per agoj kaj diroj de la romanfiguroj, li krome aldonas klarigon, por esti certega, ke neniu kreteno pretervidis la aferon. Tede! Li eĉ igas la rolantojn kelkfoje demandi sin "Sed kial mi diras al vi ĉi ĉion?" (Septaga, p. 28). La vera respondo kompreneble estas: Ĉar la aŭtoro ne trovis pli bonan manieron komprenigi la aferon.

Iufoje tiu troa informemo stultigas ne nur la leganton, sed ankaŭ la romanfigurojn. Post retrovo de aŭto, pri kiu Gates dufoje detale rakontas, ke oni "ŝiris la remburaĵon kaj la gantujo estas malfermita kun ĝia enhavo disĵetita sur la planko" kaj ke "la kaŭĉuka mato troviĝis ĉifita en angulo. La rezerva rado kuŝis ekster sia kavo. La ilujo estis malvolvita" - la aŭtoro krome trovas necese igi la enketantajn policistojn diri:

"Ŝajnas al mi, ke iu ion serĉis."

"Vi ja povas pravi," diris Elis. (Septaga, p. 22-24)

Kvankam temas pri fikciaj rakontoj tre malrealismaj, Gates senintence rakontas iom pri si mem. Urbegoj ne logas lin, male li ĝuas kamparan vivon. Malpli gravaj krimuloj meritas duan ŝancon vivi honeste (prefere en la kamparo). Virinoj prefere ne iru tro foren de la kuirejo. Ekzemple, kiam oni telefonas hejmen al la edzino, ŝi diru:

"Peĉjo! Kie vi estas?... Murdo!... Mi komprenas. Estos preta manĝo, kiam ajn vi alvenos..." (Sciencisto, p. 14)

Male, pri sciencistino oni legas: "Aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun mallonge tonditaj haroj, ŝi aspektis sobra kaj nealloga." (Septaga, p. 27)

Kiel jam diritas, la lingvaĵo de Gates estas simpla. Aperas iom da vortoj nekutimaj aŭ eraraj, sendube kaŭzitaj de anglalingva pensado. Jen nur manpleno da specimenoj: "alirdoni" (=konduki, Septaga p. 33, 36), "intertempi" (=paŭzi, Septaga p. 36, Sciencisto p. 17), "reserĉo" (=scienca esplorado), "dika frosto" (=prujno, Sciencisto p. 43), "konduki kurson" (=aranĝi, Sciencisto p. 61), "elirejisto" (=magazena kasisto, Sciencisto p. 68). Vorto alie nekonata estas "abri" (=fajle aŭ frote erodi, Sciencisto p. 13). Ankaŭ strangaj esprimoj aperas jen kaj jen, kiel "fari vojon al" (=iri al, Septaga p. 56, Sciencisto p. 68), "teni akvon" (=koheri, Sciencisto p. 13), "esti milda ĉe iu" (=trakti iun milde, Septaga p. 43), "konduki kun iu kaŝatan amintrigon" (Sciencisto p. 40), "preni la iniciativon" (=iniciati, Sciencisto p. 41), "ricevanti", "sciiganti" k.s. (Sciencisto p. 58, 60).

Laŭ mia supozo, por vere ĝui la fruajn verkojn de Gates, ne sufiĉas esti komencanto de Esperanto. Necesas esti sensperta ankaŭ pri krimromanoj kaj pri legado de literaturo ĝenerale.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.