La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tie ĉi tie

  • Verkinto: Mikaelo Giŝpling
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €10.00
  • Priskribo: La poemoj, kiujn la aŭtoro prezentas en tiu ĉi libro, plejparte estas skribitaj en la tempo, kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis el Moskvo en Jerusalemon. Tial la leganto trovos en la libro videblajn spurojn de tiu ĉi migrado el la varmega Nordo al la ne malpli varmega Sudo. Kaj ne estas mirinde, ke multaj poemoj aperis danke al impresoj kaj rememoroj, kiuj venis al la aŭtoro tie kaj ĉi tie.
  • Specimeno:
    La odor' de sal' kaj gudro,
    Blankaj veloj, alta mast' ...
    Jam eliras nia kutro
    El la golfo al la vast'.
    
    Nigra Maro - Pont-Eŭksino,
    Freŝa vento, suna bril',
    Nin balancas via sino,
    Kiel iam la lulil'. 
    
  • Paĝoj: 104
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 2003
  • Stafeto n-ro: 28
  • Pezo: 140 g
  • ISBN: 90 77066 10 1
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Poezia trezoro


esperanto.be/fel/mon/rec/tcxt.html

Malofte aperas libro da poemoj, kiun mi povas legi ne nur kun plezuro, sed ankaŭ kun admiro. Rimarkinde, ĉi tiu poemaro estas verkita laŭ la klasika modo, laŭ metro, rimoskemoj, per konataj vortoj, tamen ĝi impresas kiel profundanima, animtuŝa, plurfoje dum la jaroj releginda verko. Ĝuste nun mi ne povas rememori simile rimarkindan poezilibron lastatempan. Krome, temas pri originalaj poemoj, ne tradukitaj.

Mikaelo Giŝpling estas eks-rusa judo, kiu migris al Israelo, kie li trovis ne la sopirindan paradizon (kian mispromesis siamaniere la sovetia reĝimo kaj alimaniere la cionismo), sed egale milit-timan landon, en kiu loĝas, nu, ordinaraj homoj, spertantaj la normalajn problemojn de la homa vivo, kvankam en etoso iom alispeca.

Naturan pesimismon ni trovas en la poemoj, konforme al la mondsituacio aktuala. Sed pli fortas la reakcio de la animo al tiu pesimismo. Jes, grandparte la poemoj estas malkaŝe bazitaj sur personaj spertoj. Sed mankas la egoismo, kiu plejofte plenigas tiajn poemarojn. La aŭtoro sukcese universaligas la senton de tiuj personaj spertoj, kaj tio devas roli en nia aprezo.

Mi diris, ke la verkomaniero estas klasika. Kiu legis mian kritikon pri la verkoj de Dante, eble memoras mian propran malkontenton pri tiu verkomaniero. Tute alie ĝin taksas nia aŭtoro:

„Liberaj versoj estas kuriozo / Aŭ eble speco de anomali' ... / Al mi nevole venas la supozo, / Ke ili estas ordinara prozo / versforme situanta sur foli'.”

„Do fuĝu mi de l' poezi-renverso. / Al la muziko strebas la anim', / Al la kutima melodia verso – / Ĝin regas ritmo kaj beligas rim'”, diras Giŝpling sur paĝo 99.

Nu, ankaŭ aliaj poeziaj formoj kaj manieroj ekzistas, kaj verŝajne ankoraŭ aliaj povus ekzisti, aparte de la klasika poezio kaj de la proza pseŭdopoezio. Sed mi devas konfesi, ke la poemoj de Giŝpling konvinkas min, kontraŭ mia volo, ke ankoraŭ povas la klasika maniero estigi majstropoemojn.

Donald Broadribb

Tie ĉi tie


esperanto.net/literaturo/dh/tiecitierec.html

Antaŭ kelkaj jaroj, FEL kolektis la ĝistiaman poezion de Giŝpling en unu volumo, El sisma zono, kiu fariĝis almenaŭ kritika sukceso (William Auld baldaŭ poste aldonis ĝin al sia listo de aparte legindaj originalaĵoj en Esperanto), kaj kies poemo “Kanto pri Donkiĥotoj” ŝajnas al mi unu el la plej bonaj poemoj iam ajn verkitaj en Esperanto.

Nun aperis dua libro de Giŝpling … ne, tria, ĉar evidente, intertempe, aperis dua volumo, Eola harpo, ĉe iu nekonata moskva eldonisto. Kiel ekhavi ĝin? Nu, bone, ĝi estas en la UEA-katalogo …

Intertempe, estis por mi malplezure rimarki, ke en ĉi tiu libro ne troviĝas pintoverko kiel la “Donkiĥotoj”. Aliflanke, kaj pli plezurige, Giŝpling ankoraŭ retenas sian kapablon poemi kompetente pri la eternaj veraĵoj de la homa ekzisto. Mi, denaska oregonano pasiginta duonon de la vivo ĉe la 38a latitudo, povas aparte ŝati la ciklon “Neĝa fantazio” — kaj, en tiu ciklo, aparte rekomendi la poemon “Siberia kanto” (p. 44), kiu estas taŭga kaj eble necesa por ĉiu, kiu opinias, ke “la mondo ŝuldas al mi vivtenadon”. Kaj ankaŭ plaĉos, al ekzilitoj kiel mi, la titolpoemo (paĝoj 49-50).

Al mi aparte plaĉis la sennoma poemo sur paĝo 62, el kiu mi citu la finan strofon, kiu iom rememorigas min pri sceno en la ĵus aperinta filmo “Fahrenheit 9/11” (tiu, en kiu alia Mikaelo provas konvinki kelkajn senatanojn varbigi siajn gefilojn al la usona armeo — sensukcese):

“Estas dolĉe kaj honore Morti por patrujo kara” — Oni diras nun retore — Ne pri si, pri hom’ najbara.

La poemoj ĝenerale ne traktas Esperanton; sed vidu “Du nomoj” (paĝoj 71-72).

Mankas al la libro, kiel mi diris, la inspirita pinto de El sisma zono; sed mi opinias, ke la ĝenerala nivelo de la poemoj estas pli alta. Nepre leginda.

Don Harlow

Tiam ĉi tiam


9, 2010
esperanto.net/literaturo/ba/gisplingrec.html

El sisma zono, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1994, 109 p., ISBN 9071205568.

Eola harpo, de Mikaelo Giŝpling, eld. Eŭropa Jura Universitato, Moskvo, 1999, 106 p.

Tie ĉi tie, de Mikaelo Giŝpling, eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2003, 104 p., ISBN 9077066101.

Vespere, de Mikaelo Giŝpling, eld. “Impeto” / Eŭropa Universitato Justo, Moskvo, 2008, 126 p., ISBN 9785716101838.

Geoffrey Sutton konsideras Mikaelon Giŝpling (1924) unu el la 46 plej gravaj aŭtoroj de la E-literaturo[1]. En antaŭparolo al la unua poemaro de Giŝpling, El sisma zono (1994), William Auld esprimis sian “admiregon” pri la verko, tamen timante ke oni pensos jene: “Jen tiu facilanime laŭdema Auld denove troigas sian entuziasmon”.

Mi emas konsenti kun tiu eble nur retorika timo de Auld. Efektive, mi ne sukcesis trovi en El sisma zono eĉ unu solan elstaran poemon. Plurajn bonajn, certe jes: la simpatie koncizan kaj ironian Beata nesciado (p. 28); tiun sentitolan pri la prefikso “mis-” sur p. 42; versleteron al nederlandaj amikoj (Elkore. Junio 1993, p. 91-98), en kiu li raportas pri la tiamaj eventoj en Rusujo post la disfalo de Sovet-Unio; aŭ la miaopinie plej bonan poemon en la kolekto, La liberiĝo, sur p. 83. Sed tiujn erojn apudas kaj ĉirkaŭas pecoj iom tro plataj, supraĵaj kaj eksplicitaj; pecoj forme kaj enhave oscedigaj; ĉenoj da strofoj jen konstruitaj per formuloj, jen muzeinde ali-epokaj, jen tro patosaj; kaj poemoj kiuj, paradokse!, sonas proze, kvazaŭ temus pri ordinara prozo distranĉita en rimitajn frazojn[2].

En recenzo[3] de Moskvaj sonoriloj[4], antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio, mi skribis: “Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi […] lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio”. “Ne tiom ia moskve rusfona skolo de la E-literaturo, sed E-lingva fako aŭ sekcio de la rusa klasika poezio!” “[S]e, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj (kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme.” “Ĉe Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize, laŭ la modo de la 19a jarcento […].” Eblus aldoni ke, kompare almenaŭ kun alia tradicio, tiu de la grandaj poetoj greklatinaj, rimado estas nur plumpa, rudimenta barbaraĵo por oreloj kaj gustoj poke postulemaj.

Ĉi-rilate, Eola harpo ne prezentas multajn novaĵojn[5]. Enhave temas pri poemaro pli diversa ol la unua, kiun veftis starpunkta ateismo kaj vidpunkta pesimismo ĉe kaj laŭ la rando de l’ kolapso de Sovetio. En Eola harpo la aŭtoro, jam 75-jara, priversas siajn rememorojn kaj (daŭre dampitajn) esperojn; sian mornan filozofion; plendojn kontraŭ ia verŝajne nur simbola dio; relegon de bibliaj rakontoj (vidu poste); indignon kontraŭ la mensogoj kaj manipuloj de l’ politikistoj (sur p. 71-79 legeblas verve longa versletero grandparte pri Jelcin); aŭ sian koncepton de arto.

Ĝenerale la versoj legiĝas tre kompreneble, iom pli flue ol en El sisma zono, sen la abundo da strangaj tordoj plagantaj tiom da parnasismaj versistoj en Esperantujo. Tamen multaj, tre multaj el la poemoj de Giŝpling plu sonas same moderne kiel, ni diru, versaĵoj de Zamenhof. Ni legu la unuan el la 10 strofoj de Malnova tombejo, en Eola harpo (p. 11:

Ni pasas… Kaj mankas eĉ spuro de ni.

Ne revu pri nia reveno.

Nur blankas ostetoj kaj gapas krani’

En herbo sub fora vimeno.

…kaj tiel plu ĝis la deka strof’! Ĉio des pli ŝablona, ju oni relegas la versojn, la frazojn, la vortojn. Al tio mi aldonu ke la majuskligo de ĉiuj verskomencoj, sendepende de la ĵus antaŭa interpunkcio, ne nur kontribuas al la malmoderna impreso sed foje ankaŭ stumbligas la komprenon.

Idean kaj bildan banalon substrekas ankaŭ la sindevigo rimi, kiel ĉe plia poemkomenco (p. 14):

Loĝantoj de l’ merita libra ŝrank’ –

Amikoj miaj el malnovaj libroj,

Ĉeestas vi en ĉiuj miaj fibroj,

En miaj vejnoj fluas via sang’.

Aŭ en la unua strofo de Antaŭvintre (p. 18):

Jen pasis la somero. Folion ruĝe flavan

Algluis nokta pluvo al la fenestra vitro.

Prezentas la aŭtuno paletron sian ravan,

Sed jam el nuba nordo per frosto spiras vintro.

La lastaj sunaj tagoj gravedaj je malvarmo

Ankoraŭ nin dorlotas, sed velkas la esper’:

Al ni alproksimiĝas la tempo de alarmo –

Ĉu venos, ĉu ne venos la nova primaver’[6]?

Mi povus citi plue specimenojn de ŝablonpoezio (p. 37, 40, 46, 47-48) aŭ de, tutsimple, malpoezio (p. 28). Tamen ŝajnas ke ĉi tiaj poemoj plaĉas al multaj homoj, ankaŭ al recenzantoj kaj al ĵurianoj de konkursoj belartaj…

Kiel menciite, interesa elemento estas serio de reinterpretoj de la bibliaj mitoj (p. 56-68): Kaino, Noa, Raĥel, Kredo (pri Moseo), Eliro, Rut, Ijobo. Laŭ mia kompreno, Giŝpling rekonceptas ne sian ateismon, kiu restas firma, sed sian judecon kaj sian skeptikan rigardon pri la homa naturo kaj pri la nuntempo. Ne hazarde tio okazas ĵus antaŭ lia transloĝiĝo[7] en 1998 al Jerusalemo (malgraŭ la eldonjaro 1999, la aŭtoro datis ĉiujn poemojn antaŭaj al la la fino de 1997). En tiu serio ni trovas poemojn kaj versojn pli bonajn ol la averaĝa nivelo de la tuta libro, kiel jenaj du strofoj el Eliro (p. 65):

Vi pli bonan vivon petas.

Ĉu vi mem al tio pretas?

Malgraŭ via sorĉa savo

Akompanos vin malben’:

Sklavo ĉiam restos sklavo –

En katen’ kaj sen katen’.

Mankas nun al vi eĉ signo

De honesto, virtoj, digno,

Kaj por vi ne estas grave,

Ke vi iras al liber’…

Sklavo agos ĉiam sklave

Eĉ en Promesita Ter’.

Vibras ankaŭ lia poezio pli senpere politika, kiel ĉi unua vladimiro[8] (pri Rusujo) sur p. 70:

Mia kara povra land’ –

Regno de stultuloj,

Kiuj en grandega kvant’

Svarmas kiel kuloj…

Aŭ ĉi kvaro el p. 76:

Kaj la antipodoj de l’ tempo pasinta

Nun jam unuiĝas… Kaj estas nun ŝanco,

Ke venkos la stranga al ni alianco

De kruco, svastiko kaj stelo kvinpinta.

Aŭ, fine, versoj resumantaj lian mondbildon, kiel fine de p. 34:

Kaj vana estas nia fido

Pri dia volo kaj destin’…

Laŭ striktaj leĝoj universaj

En manieroj plej diversaj

Hazardo blinda regas nin.

Simile sur p. 72, aŭ en Senpente (p. 90-93). Kune kun eroj kiel Sabato (p. 95) aŭ Transveturo (p. 101), ĉi tiaj poemoj konsistigas la kremon de ĉi libro enhave kaj kvalite malebena, sed certe preferinda kiel legaĵo al la pelmela Moskvaj sonoriloj.

Pli ekvilibra montriĝas Tie ĉi tie. Kiel klarigas Giŝpling en antaŭparolo: “La poemoj […] plejparte estas skribitaj en la tempo, kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis el Moskvo en Jerusalemon”. Rezulte ni trovas tri partojn, kio donas ian strukturon al la kolekto: Mio, kun diversaj rememoroj; Neĝa fantazio, nostalgia je lia vivo en la neĝoza Rusujo; kaj la mozaika Kalejdoskopo. Al la antaŭparolo ne mankas kelklinia poetiko: “[E]ble iu nomos la manieron, en kiu estas skribitaj la versaĵoj, eksmoda kaj malmoderna. Li estos tute prava. La aŭtoro konscie penas eviti artifikojn kaj poezian nebulon. Laŭ lia opinio, Esperanto devas esti klara kaj komprenebla al la leganto el ĉiu mondparto”[9]. Neeviteble oni trovos do ĉi-verke la samajn virtojn (aŭ pekojn) de la du antaŭaj, ĉefe la ŝablonan stilon aŭ mikrostilon pritraktitan en mia recenzo de Moskvaj sonoriloj kaj la emon al orel- kaj neŭron-martela metriko[10].

Skribas Christian Declerck en sia ege favora enkonduko[11] ke “[la verkado de Giŝpling] estas la vivo mem: lia kaj nia, ĉar la okazaĵoj, la ĝojoj kaj doloroj de la vivo, la subitaĵoj – la tiroj, puŝoj kaj batoj – formas la ĉiaman temon de ĉi poeto filozofa”. Prave, en la senco ke la poeto priversas kvazaŭ taglibre sian ĉiutagon kiel bazon aŭ fonon por iom pli altflugaj meditoj.

La temon de sia judeco li retraktas en tre bona sentitola poemo sur p. 18 (“Mi estas judo kaj samtempe ruso…”). Tamen, kompare kun Rusujo, al Israelo li turnas multe malpli da atento, kaj des malpli al la hodiaŭa Palestino. Ĉi lastan oni ne konfuzu kun la Palestino biblia kaj cionisma, donanta titolon al unu peco (p. 58) kiu reduktas la originon de l’ konflikto al legenda epizodo:

Sed se Hagar kaj Sara kunvivus sen kverelo,

Se povus Abrahamo starigi ordon decan,

Idar’ de Isaako, idar’ de Iŝmaelo

Hodiaŭ konsistigus popolon unuecan.

Israelo, lia nova hejmo, fakte kutimas aperi kontraste kun la nun sopirata Rusujo, kiel en Tie ĉi tie (p. 49), kiu same povus titoliĝi Tiam ĉi tiam[12]. Esceptoj estas la parabola Anĝelo (p. 85); Oazo (p. 17), kie li malsenpartie mencias “la Oazon / En Dezerto de Malamo”; Du nomoj (p. 71); kaj kredeble ankaŭ Katono la Maljuna (p. 66), kun versoj harstarigaj:

Trans multaj jarcentoj ripetas Katono:

Frakasu Kartagon en polvon kaj rubon,

Por bono komuna detruu la urbon,

Ke sur ties loko ne restu eĉ ŝtono!

Do trafu min sago, do piku min lanco,

Sed al malamiko ne restu eĉ ŝanco!

…kio ne facile kongruas kun liaj vortoj ke “sed antaŭ ĉio ni ja estas homoj!” (p. 18) aŭ kun prireligia poemo kiel La mitoj (p. 77). Sed, nu, Giŝpling estas poeto de kontrastoj kaj kontraŭdiroj (en la mondo kaj en si mem), kaj do, turnante paĝojn, oni trovos kaj povos legi, ekzemple, la simpatian Per si mem (p. 31), kies leĝera stilo pensigas pri Marjorie Boulton, ne nur pro la kata temo.

Fine, la kvara titolo: Vespere. Ĝi prezentas 63 paĝojn da originalaj poemoj, plus 47 paĝojn da similtonaj tradukoj el la rusa (de poemoj de i.a. Aĥmatova, Blok, Mandelŝtam, Pasternak aŭ Puŝkin) kaj la germana (Heine), el originaloj verkitaj inter 1822 kaj 1976. En la originala parto ni retrovas ne nur la stilon de la tri antaŭaj libroj (kun ekuzo de kelkaj abortaj rimoj) sed ankaŭ plurajn temojn karajn al la aŭtoro, kiel Rusujo (Kiam?, p. 24) kaj ateismo (Promeno, p. 29, aŭ La Judea vintro, p. 27). Enestas ankaŭ du cikloj: unu kun poemoj pri 10 pentraĵoj de la rusa pejzaĝisto Isaak Levitan (1860-1900; la libreto apudmontras belajn kolorajn bildojn de tiuj pentraĵoj); alia pri Hamleto: la intrigon de la ŝekspira Hamleto la poeto reverkas kiel nuntempa (re)leganto, spektanto. El ĉiuj poemoj ĉi-libraj, miaopinie aparte bonas Arkivisto (p. 23) kaj, pleje, Transe (p. 68-74), kun tiu ĉi komenco:

La koro haltis. Ĉesis la dolor’.

Samtempe ankaŭ ĉesis la ekzisto.

Animo mia tiuj ekflugis sor

El la azilo de sufer’ kaj tristo.

Pri la ĝisnuna verkaro de Giŝpling mi povas do diri nur tiom ĉi tiom… kun unu aldono. En BA3 (septembro 2008, p. 110-122) publikiĝis lia menciinda poemciklo Rekviemo, ricevinta la unuan premion en la tiujaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Surprize, la lasta poemo en la ciklo, Lux æterna, ne havis rimojn. Mi ŝatus inviti la poeton plu versi tiel, senrime, mal- aŭ preter-parnase; kaj eble li ankaŭ provu komponi poezian prozon (prozpoemojn) aŭ poemojn solstare unuversajn.


[1] Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, eld. Mondial, New York, 2008, X + 728 p., p. 18. Recenzoj pri ĝi aperis en BA5 (junio 2009), p. 123-125, kaj BA7 (februaro 2010), p. 132-139.

[2] Pluraj ekzemploj legeblas sur p. 13, 18, 27, 37, 38, 45, 68-75, 99-101.

[3] Malpretertempe, en BA8 (junio 2010), p. 133-140.

[4] Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, eld. Rusia Esperantista Unio kaj Impeto, Moskvo, 2007, 159 p.

[5] “Inter la unua kaj la dua liaj poemaroj […] aperis 20-paĝa poemkolekto sub la rubriko ‘Solistas Mikaelo Giŝpling’ en la revuo ‘Scienco kaj Kulturo’ (1997), kiun ekde 1995 eldonadas Eŭropa Jura Universitato Justo” – Vladimir Samodaj en la aŭtorprezento komence de Vespere, p. 4.

[6] Parenteze, Giŝpling ne anatemas t.n. neologismojn, kaj en la kvar poemaroj krom “primavero” li uzas i.a.: alo (t.e. flugilo, ekzemple aglina), amori, aperta, arida, avio, bagno, bakanalo (t.e. bakĥanalio), basa, ĉipa, degeli, delico, desaponti, despero, dura, emerĝi, farniento, fatamorgano, febla, filandro, flabelo (t.e. ventumilo), fola, frida, friska, futuro, galgo (t.e. pendingo aŭ pendumilo), guno, gvidoro (t.e. popol-gvidanto aŭ -estro), hanti, hasti, hati, hida, horto, incendio, karbolo (?), kebabo, kompano, koŝmaro, kovarda, kurta, langvoro, lanta, lazura, liva, lontana, lugubra (t.e. malĝojiga, animprema), mava, merdo, minca, morbo, moroza, nelga, nupto, obskura, olda, paseo, pigra, povra, prohibi, puca, pugo, rara, rodo, rojo, ruro, siesto, sinistra, sob, softa, sombra, sor, spero (t.e. espero), spontanea, stulta, sutlerino (t.e. armea provizistino), svaga, ŝaŝliko, ŝlako (speco de skorio?), ŝorto, tarda, trista, turpa, vrako, vokto, vorko…

[7] Mi prefere skribus “transmondiĝo”, se tio ne pensigus pri postmorta ekzisto. Transmondiĝo aŭ “eliro” kurioze paralela al tiu de Edwin de Kock (1930) el Sudafrikio al Usono en 1994, pri kio legeblas en BA5 (junio 2009), p. 157-164; Sudafrikio: Respubliko de Sud-Afriko.

[8] vladimiro: Kvarversa strofo, kiel en La bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský (trad. Tomáš Pumpr).

[9] Feliĉe lia strebo al klareco kaj komprenebleco ne implicas neologismofobian bonalingvismon!

[10] Mi reskribu, kun aldonoj kaj modifoj, alineon de mia recenzo jam menciita: multaj naci-lingvaj poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la t.n. liberan verson. En la rusa poezio mi, bedaŭrinde, konas nur unu nomon: Majakovskij. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis, krom William Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, ankaŭ aliaj aŭtoroj, de la Eŭgeno Miĥalski de Ajno (en Prologo, 1929) kaj la Kálmán Kalocsay de Ebria ekvatoro (en Streĉita kordo, 1931), ĝis Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Roberto Passos Nogueira aŭ, pli proksime al nia nuno, Mauro Nervi, Miguel Fernández, Gonçalo Neves, István Ertl kaj Mao Zifu.

[11] Declerck nomas lin i.a. “benita talento”, “erudita poeto” kaj “majstro de la metaforo”.

[12] Ken Miner blogis jene je 23.08.2010: “[Se la tempo estas dimensio,] ‘pasinta’ evento ne ‘ĉesas ekzisti’ sed restas en sia loko laŭ la dimensio – kiel en signifohava rakonto (mito).” (http://www.airbits.com/~miner/TAGLIBRO_package/Auxgusto_2010.html).

Jorge Camacho

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.