La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas

  • Verkinto: Manjo Austin
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €5.00
  • Priskribo: Kiam denove edziniĝas ŝia patrino kaj ili translokiĝas al nova hejmo, malfermiĝas por Maureen nekonata mondo plene de novaj samfamilianoj. Ekiro en la profesian vivon eĉ plimalfaciligas la ŝanĝon. En rakonto, kiu sursceniĝas en Irlanda ĉirkaŭaĵo, ni sekvas ŝian kreskon al adolteco.
  • Paĝoj: 128
  • Larĝo: 135 mm
  • Alto: 205 mm
  • Eldonjaro: 1988
  • Stafeto n-ro: 6
  • Pezo: 200 g
  • ISBN: 90-71205-21-5
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Feliĉaj finoj de sia speco


esperanto.net/literaturo/uea/kromosomrec.html

Kromosomoj. Lorjak (ps.). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1989. 153p. 2lcm. Serio "Stafeto", n-ro 10.

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas. Manjo Austin. Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 128p. 2lcm. Serio "Stafeto", n-ro 6.

Post kvardekjara gekunvivado Bernard Dubosk kaj Mirela Sidoret fine decidas geedziĝi. Dum la ceremonio Mirela hazarde ekscias, ke la originala familia nomo de ŝia edzo estas Landru, kaj ke li estas la filo de la fifama amasmurdinto de virinoj. Timante, ke Bernard povus esti heredinta iujn dispoziciojn al murdemo, ŝi kaj Bernard entreprenas diversajn esplorojn kun alterne pozitivaj kaj negativaj rezultoj, ĝis ili ekscias, ke ĉiu timo estas superflua, pro... deus ex machina!

Do grandega "hepiendo" (feliĉa fino: mi pardonpetas pro la krudega pseŭdoneologismaĉo!). Antaŭ ol ĝi venas, Lorjak lerte enplektas surprizajn, foje humurajn aŭ eĉ groteskajn, foje detektivecajn kaj aventurajn epizodojn. La rezulto estas sprite amuza verko, da kiaj nia literaturo bezonas pli multe.

Speciale atentinda estas la lingvaĵo de la libro: ĝi estas bunta, riĉa je novaj formoj. Lorjak ne kreas neologismojn, ne, li simple "lorjakumas" - nove kombinas la fundamentajn elementojn de la lingvo por krei formojn pli precizajn, pli signifoplenajn. Lia piediranto ne paŝas sed paŝaras, liaj herooj ĉevivas la aferon, ideas pri io; li uzas formojn kiel: reankaŭ, niahejme, ceteruloj, maledziĝoj, nuptularo... Tamen, iuj esprimoj estas tro nekutimaj, ekz. "komposti (telefon)numeron", "sagi al ŝi nigran okultrafon", kaj kelkaj aspektas kvazaŭ laŭvorte tradukitaj el la franca. Iom ĝenas la relative ofta pozicio de la atributo post ĝia substantivo, precipe ĉe la frazfino, kaj la fojfoja superflua uzo de kondicionalo.

Sed precipe la iom analizema lingvouzanto ĝuos la fantaziriĉajn vortkonstruon kaj frazeologion de Lorjak, do, legante ĝuos duoble.

La romano de Manjo Austin estas io tute alia: provinca kaj familia romano, pentranta la vivon en irlanda provinco de antaŭ kelkaj jardekoj. La historio estas simpla: Vidviniĝinte, Nora Linehan, restinta sola kun 20-jara filo Jack kaj 17-jara filino Maureen, reedziniĝas al Joe O'Neill, vidvo kun kvar infanoj 12- ĝis 20-jaraj. Nora kun la siaj transloĝiĝas al Joe, en provincan urbeton. Ekestas granda familio, kies unuopaj membroj serĉas kaj trovas pozitivan rilaton unuj al la aliaj, Nora kaj ŝiaj infanoj ankaŭ al la nova vivmedio. Kunvivante, ĉiuj familianoj ĉiam pli intimiĝas inter si, ĝis Maureen, jam preskaŭ 18-jara, kaj Kevin, la plej aĝa filo de Joe, gefianĉiĝas. Fino.

Pri la lingvaĵo de tiu ĉi libro mi estas malpli entuziasma. En pluraj lokoj la libro impresas, kvazaŭ la aŭtorino pensus angle kaj skribus Esperante. La frazoj havas anglan "konstruplanon", dum ĉe iuj vortoj ŝajnas, ke la aŭtorino, tradukante plursignifan aŭ larĝsignifan anglan vorton, prenis iun el la maltrafaj aŭ malproksimaj signifoj. Notinda estas i.a. la sistema uzado de prepoziciaj konstruoj anstataŭ akuzativaj (saluti al, demandi al, akompani al...) kaj adverbaj (je ĵaŭdo, je vespero), kaj ofta malĝusta uzado de la artikolo kaj de la komo. Sed strange: la diversaj malĝustaĵoj estas tiel oftaj kaj sistemaj, ke la lingve malpli postulema leganto post iom da tempo alkutimiĝas al ili, komencas senti ilin kvazaŭ apartan stilon de la aŭtorino. Kaj malgraŭ tio, ke oni jam post kelkaj ĉapitroj antaŭsupozas la feliĉan finiĝon de tiu ĉi provincfamilia romantika idilio, en kiu kvazaŭ nenio povus malsukcesi, oni ne forĵetas la libron sed legas plu eble ĉar la detaloj pri la vivo de irlanda provinca familio estas simpatie kaj interese prezentitaj.

Kun la eldiritaj rezervoj, ambaŭ libroj - ĉiu siamaniere - estas bonvena pliriĉigo de la originala distra Esperanta literaturo. Sendube ambaŭ trovos siajn legantojn.

Eduard V. Tvarožek

Sur glata vojo al sennuba feliĉo


1990
esperanto.net/literaturo/hv/vojfinamkunrec.html
Apenaŭ oni atingas la duan alineon en la romano de Manjo Austin jam temas pri antaŭprepariĝo je teo-konsumado. En akvoboligilo blovas akvo, lertaj manoj pretigas la tasojn, oni filtras kaj sukerigas la teon, fine oni fintrinkas ĝin, intertempe ne forgesiĝas ĝentila regalado. Bone. Sed simila evento ripetiĝas ankaŭ en la dua ĉapitro, poste en la tria kaj ankoraŭ en ne kalkuleblaj kazoj. La eventovicoj de la romano tiel komenciĝas, ankaŭ ĉe la fino la leganto povas imagi sin en gaja societo, kie ĉiuj tenas en la mano glasojn — ne havante informojn — oni povas supozi, ke eĉ en la glasoj estas teo: tiu ĉi trinkaĵo en la romano ne povas elĉerpiĝi.

Relative oni ne tro ofte manĝas. Krome okazas sufiĉe da butikumado, foje vespera preĝo, familia vizito al preĝejo, ĉeesto — ne tutfamilia — en kinejo, mi pensas, ke nur dufojaj partoprenoj en baloj kaj okaze de la Kristnaska festo donaco-disdonado, ĉiuj ricevas la plej ĝustan donacon, jam de longe sopiratan. Jen la preskaŭ senmanka listo pri la elstaraj eventoj de la romano. Aldoniĝas nur la anima sfero de la vivo: sentoj kaj esperoj, planoj kaj unu la aliajn apogantaj opinioj. En la vivo de familio, sufiĉe multnombra, dum plena jaro okazas eĉ ne la plej-plej eta malagrablaĵo. La leganto vane esperas, ke almenaŭ duonbriko falu se ne sur ies kapon, almenaŭ sur la trotuaron, aŭ verŝiĝu teo sur freŝe gladitan jupon, makuligu iomete teo-guto la tablo-tukon. Maliculoj ne legu tiun ĉi libron.

Atesti indas: el inter la roluloj neniu meritus sorto-baton nek primokon, nek ofendajn rimarkojn. Ne nur laŭaspekte, ankaŭ efektive: ĉiuj estas pli ol bonkondutaj. Senĉese strebas ĉiuj perfektiĝi, fariĝi eĉ pli bonkoraj, pli ĝentilaj kaj helpemaj ol antaŭe. Komprenemo elvokas komprenemon: neniu rilatas krude, ofendcele al la aliaj, nek per agoj, nek per vortoj. Stultaj aŭ blasfemaj esprimoj neniam aŭdiĝas, estas do surpriza unusola, tute escepta frazo, frato diras al sia propra, laŭsanga fratino: “Ne staru, kiel muta idioto!”.

La elektita temo tirus la atenton. Patro mortis — jam antaŭ kvar jaroj —, sed patrino bonŝance estas lerta, modele laborema, ankaŭ 23 jara filo plenumas laŭdinde sian devon en la farmbiena agado, fine 16 jara filino — kiu jam finis sian lernejan studadon — kompletigas la — nur emocie mankohavan — familion. Spite al iama tragedio la familio eltenas, ekonomia katastrofo evitiĝas, por iom kolorigi la grizajn tagojn de la vivo bonvenas ĉiudimanĉa vizito al avino.

Parencoj faras siajn povojn, ĉar venis jam la tempo por restabiligi ankaŭ la emocian ekvilibron de la familio. Baldaŭ pruviĝas, ke solvo povas esti alirebla. Vilaĝa bankisto, kiu jam antaŭ pluraj jaroj entombigis sian karan edzinon (ne pensu al krimo), ekkonis — danke al parencoj — la, ankoraŭ allogan kaj amosopiran vidvinon. Amo reciprokas amon kaj decido ne tro malfruas: ne haste, ĉion prudente pripensinte, surbaze de plena interkonsento, do du familioj unuiĝas. La gefiloj kun la patrino — post la forvendo de la familia posedaĵo — translokiĝas en la hejmon de viro, kiu havas ne malpli ol kvar infanojn, du lernantojn kaj du plenkreskajn gefilojn.

Estus tre agrable vidi, sperti, travivi harmoniajn kunfandiĝojn de mankohavaj familioj, konstati, ke perdita feliĉo ne malofte estas rehavebla. Bedaŭrinde la efektiva vivo — eble eĉ en Irlando, eble eĉ antaŭ dudek-tridek jaroj — ne montriĝas tia.

Kiel la plej terura dia plago, tiom ege suferigas la socion la malstabiliĝo de la familioj. Fondi novan familian unuon sur la ruinoj de la jam — pro ia sorto-bato — disfaliĝintaj apartenas al la plej malfacile realigeblaj homaj klopodoj. Dume pleje suferas la infanoj, al la novaj cirkonstancoj adoleskuloj povas plej malfacile alkutimiĝi. Ankaŭ ekstera helpo — kiun liveras fakuloj: pedagogoj, psikologoj, sociologoj, juristoj — apenaŭ efikas. Do bagateligi tiun ĉi problemon taksiĝas kvazaŭ sakrilegio.

Verkisto memkompreneble rajtas elekti laŭplaĉe sian starpunkton kaj li rajtas esti fidela al ĝi. Estas laŭdinde prezenti honestan solvon, kvazaŭ sekvindan modelon, sed laŭeble oni ne forgesu mencii almenaŭ la bazajn kondiĉojn kaj oni ne forgesu priskribi la nepre elformiĝantajn, la laŭnaturajn konfliktojn. Oni ja devus kredebligi la eventojn, konvinki la legantojn.

La ĉefa fadeno en la romano estas amo inter 16 jara knabino kaj ŝia duonfrato, tiun ĉi amon kronas plena konsento de ĉiuj familianoj — gratuloj, tostoj, antaŭvidebla feliĉo.

Similaj romanoj lavange aperas nacilingve en la merkato, ne malmultaj homoj ŝatas legi similaĵojn. Eĉ tiuj, kiuj kutimas post kelksekunda informiĝo flankenmeti tiuspecajn nacilingvajn verkojn, eble eĉ tiuj ne bedaŭros dediĉitan tempon por la legado de “Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas”.

Certe ne la (jam ekde la komenco) bone antaŭvidebla sorto de la enamiĝinta knabino vekos la intereson, estas pli interesa — almenaŭ al legantoj, kiuj apartenas al foraj kulturrondoj — la priskribo de la socia etoso. Homoj, kiuj vole-nevole partoprenas en tro vigla vivo-batalo, kiuj senĉese kuradas, ĉagreniĝas, trompiĝas kaj fiaskas, por tiuj estas ripoziga momento alrigardi — kun ioma envio — al fora, sed vere ekzistanta loko de la mondo, kie oni ankoraŭ vivas sen troaj ambicioj, kviete, trankvile, kvazaŭ neniofare — do tute normale.

Ernő Csiszár

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas


n-ro 123 februaro 1990
esperanto.net/literaturo/lf/vojfinamkunrec.html

Se vi ŝatas ekzotikajn romanojn mister- kaj aventur-plenajn, se vi ŝatas krimromanojn murdoriĉajn, vi certe ne ŝatos la romanon de Manjo Austin: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas.

Se vi ŝatas intimistajn rakontojn en kiuj okazadas nur la ĉiutagaĵoj de la ĉiutaga vivo, en kiuj honestaj homoj honeste vivas, sen friponado, sen trompado, sen ŝtelado, sen kokrado, vi legos tion kun plezuro.

Tio okazas en Irlando, verŝajne en la jaroj sesdekaj de nia jarcento. Oni serĉas laboron kaj tuj trovas (sendube senlaboreco ne ekzistas en tiu lando). Oni volas lerni metion kaj tuj estas ebleco. Oni estas simpla soldato (ne: "senrangulo"), sed por la UN-taĉmento, do por pacaj celoj...

Ĉiuj estas tiom virtoplenaj kaj katolikaj, ke la leganto povas ekdubi, ĉu ili sukcesos certigi la daŭrigon de la irlanda gento.

La juna soldato (ne: "senrangulo") petas de la militpastro (kia stranga kunmetaĵo. Kiel vi komprenas tion? Ĉu pastro por militreligio? Pastro de Marso?), do la "senrangulo" petas de tiu fakulo, kion li devas fari kun la junulino, kiun li amas.

Ne timu, ĉio bone finiĝos: ili geedziĝos. Eĉ ne, nur gefianĉiĝos. Tion vi cetere jam komprenis, ekde la deka paĝo.

Se vi volas ekscii, kiel oni "infuzas teon" (ĉiun duan paĝon), kiel oni "lavas la fajencaĵojn" (ĉiun trian paĝon), kiel oni "preparas ĉokoladaĵon" (ĉiun kvinan paĝon), vi estos malavare instruata.

Cetere la stilo estas flua, facila. Kelkaj anglalingvaĵoj, semantikaj kaj morfologiaj, enmetas iom da spico en cetere ne anim-skua rakonto.

Dokumento pri la ĉiutaga vivo tiama. Facila legaĵo por progresantoj. Povas esti, ke la "rozkolora literaturo" ne jam estis nete reprezentita en esperanto. Jen nun baza ekzemplo.

Georges Lagrange

Sennuba ĉiutago


esperanto.net/literaturo/roman/libr/vojfinamkunrec.html

Ĉiutaga realismo ne estas tre ŝatata ĝenro inter la verdaj verkemuloj. Prefere spacoŝipa vojaĝo tra la tempoj ol frumatena aŭtobusado al teda laborejo. Prefere amora amtriopo el adoleskula revo ol la plumpa embaraso de reala amsopiro. Prefere murdi ol lavi la vazaron.

Tiu prefero ne estas miriga. Iu ajn fuŝulo povas veki almenaŭ moderan intereson per serĉado de kruela murdinto. Sed vivigi per literoj sur papero la drametojn de ordinara vivo postulas plian kapablon kaj talenton. La sola vere brila escepto en la Esperanta originala literaturo estas Spomenka Ŝtimec, kiu plene mastras fari arton el ĉiutagaĵoj.

Manjo Austin tamen provis la malfacilan taskon, kaj ŝi meritus certan kuraĝigon jam pro la ambicio. En Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas ŝi rakontas pri evoluo de Irlanda deksesjarulino dum jaro, kiam ŝi venas en novan, pli vastan mondon. Tiu nova mondo konsistas el nova familio pro edziniĝo de ŝia vidva patrino, propra laboro, amikoj kaj enamiĝo. Maureen, la protagonistino de la verko, komence estas knabino timema, hejmama, malsperta pri la mondo. Dum la romano ŝi iom post iom ekfloras, transformiĝas en junulinon.

La aŭtorino bone koncentras sian temon al la evoluo de Maureen, al ŝiaj pensoj kaj reagoj. Sed ŝi donis al si malfacilan taskon, elektante medion kaj kuntekston ekstreme senkonfliktan. En la rondo de Maureen neniu koleras aŭ sakras, neniu malfeliĉas, neniu patro batas aŭ neglektas siajn idojn, oni nek krimas nek malobeas la gepatrojn, se iu forlasas sian amikinon ŝi tuj trovas novan amikon, junuloj ne ribelas, oni nek drinkas nek adultas, neniu knabino post amafero devas viziti Anglion, ĉiuj kondutas amike, dece kaj pie. Eftektive eĉ majstra verkisto havus problemon vivigi tiajn homojn kaj igi la leganton interesiĝi pri ili. Manjo Austin tamen ne rezignas, sed pacience daŭrigas sian rakonton ĝis feliĉa fino, kie ĉiuj ricevas sian koramikon.

Malgraŭ tiu malfacilaĵo, la homoj de la romano estas bone prezentitaj, kaj pluraj el ili aperas pli-malpli kredindaj. La lingvaĵo estas flua kaj preskaŭ senriproĉa, la dialogoj ofte funkcias bone, precipe kiam partoprenas la pli junaj infanoj. Iom post iom oni ekkonas Maureen kaj ŝian novan familion, eĉ ekŝatas ilin. Bedaŭrinde la intrigo apenaŭ vekas scivolon, ĉar ĉio okazas tro laŭ atendoj kaj antaŭanoncoj.

La rakonto estas lokita al Irlanda urbeto en la 1960aj jaroj, kvankam la etoso ĝenerale ŝajnas multe pli eksmoda. En Kilkeen ĉe la rivero Liffey, sudokcidente de Dublino, tre malproksimas ĉia radikaleco pri politiko aŭ vivmanieroj. Oni ja ne rajtas surpriziĝi, ke mankas la pekoj kaj sendieco de aliaj landoj. Eble pli surprizas, ke oni ankaŭ ne trovas malriĉecon aŭ ebrion. Entute, neniuj nuboj ombras la vivon.

Tiu sennubeco estas des pli problema, ĉar inter la homoj en ĉi verko mankas mensogo, malsincero kaj hipokrito. Nenio kaŝiĝas sub iliaj bonkondutaj vortoj kaj rilatoj. Nenio legeblas inter la linioj. Tamen, ni ĉiuj scias, ke la vivo ne estas tia, eĉ ne en Irlanda vilaĝo. Ĉu do la aŭtoro hipokritas kaj malsinceras? Aŭ... ĉu ŝi nur malspertas pri tio, kion eblas glutigi al la legantoj?

Ĉar la ĉefa problemo de la romano estas la verka, rakonta tekniko de Manjo Austin. Ŝi ja havas talenton krei personojn, kaj iufoje kelkaj medioj estas bone prezentitaj. Sed ŝia verko ege suferas pro tipa eraro de komencantoj: la manio skrupule raporti ĉiujn detalojn, eĉ kiam ili ripetiĝas la centan fojon. Ŝi ne estas la sola amatora verkisto kun tiu problemo, sed sendube la plej ekstrema. Tute prudente ŝi uzas dialogojn por disvolvi la rilatojn inter la personoj. Nu, kiam do interparolas irlandaj familianoj? Kompreneble dum manĝo kaj trinkado de teo. Neniu problemo, oni babilu tetrinkante! Sed por la aŭtorino tio signifas, ke ŝi ĉiufoje devas unue rakonti, ke oni intencas trinki teon, poste ke iu ino boligas la akvon, infuzas la teon, verŝas ĝin kaj krome sciigas al la aliaj ke ŝi faras ĉi tion. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, post ĉiu manĝo ja sekvas vazlavado, kio por ĉi aŭtoro signifas, ke ŝi devas ĉiufoje rakonti ke oni "lavas la fajencaĵojn". La efiko al ŝia rakonto estas absolute murda.

Jen alia ekzemplo, kiam Maureen kaj ŝia vicfratino butikumas kaj butike provas iun vestaĵon: "Ŝi demetis la jupon, kaj revestinte sin ŝi iris al la vendistino kaj pagis la du pundojn, dek sep ŝilingojn kaj ses pencojn." (p. 34) Nu, se ŝi ne demetus la provitan jupon, se ŝi forgesus revesti sin, se ŝi ne pagus sed ŝtelus la jupon, tio ja estus menciinda. Sed kiam ĉio okazas kiel kutime en vestovendejo, la leganto eble povus mem konkludi. Sed kiel sensperta, komencanta verkanto, Manjo Austin timegas ellasi ion ajn; ĉion ŝi devas raporti, ĉion detaligi, ĉion sizife ripeti.

Krom tekuirado kaj vazlavado, ankaŭ elektado de vestoj okupas grandan parton de la rakonto. La motivo estas evidenta: Maureen, kiu kutimis je hejma restado sen propra mono kaj sen samaĝuloj, malkovras kioman plezuron kaj atenton ĉe aliuloj ŝi povas gajni el nova vestaĵo, juveleto aŭ ekuzo de lipruĝo. Do, temas pri ŝtupo en ŝia kresko, tamen, denove la aŭtoro mise kredas, ke necesas kaj gravas ĉion detale kaj tede katalogi al la leganto.

Malgraŭ ĉio, Manjo Austin ja havas talenton jen kaj jen prezenti aferojn alimaniere: "En la daŭro de la vespero kreskis en ŝia ventro la papilioj de timo. Ŝi sentis sin kvazaŭ malsata kaj tamen ne povis manĝi ion." (p. 45) Aŭ en alia situacio: "Je la neatendita konstato ŝi blankiĝis kaj devis teni la randon de la lavpelvo por ne ŝanceliĝi. [...] Kiam Maureen reeniris la salonon, neniu povintus diveni la krizon al kiu ŝi frontis en la kuirejo. Ŝia malnova retiriĝemo kaj nova matureco helpis al ŝi kaŝi ĉion malantaŭ trankvila mieno." (p. 90-91) Bedaŭrinde, en la ĉi-supre ellasita parto troviĝas kelklinia klarigo, kial la knabino reagas ĉi tiel. Do, la legantoj ne rajtas mem pensi ion, ĉion necesas detalumi al ili. Tamen legantoj ja scias pensi, kaj ĝenerale ili eĉ ŝatas pensi! Pli sperta aŭtoro fidus je siaj legantoj, eĉ riskante, ke ili eble ne ĉiam pensos tute same kiel la aŭtoro.

En ŝia dua romano Insulo de revoj, aperinta unu jaron post ĉi tiu verko, la lingvaĵo de Manjo Austin enhavas pli da anglismoj ol ĉi tie. Eble iu redaktisto reviziis la lingvaĵon de Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas, kvankam la eldonejo ne mencias tion. Estus bone, se krome iu redaktisto donintus al ŝi konsilojn pri verkista metodo kaj metio, ĉar kun pli bona tekniko ŝi povus alporti ion bezonatan al la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.