La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mil Unuaj Vortoj en Esperanto

  • Verkintoj: Heather Amery, Stephen Cartwright
  • Tradukinto: Edmund Grimley Evans
  • Originala lingvo: angla
  • Kontribuantoj: Ilustraĵoj: Stephen Cartwright
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €11.00
  • Priskribo: Kolora bildvortaro kun babiligaj kaj ridigaj situacioj, por diversaĝaj infanoj (reviziita eldono). Mil Unuaj Vortoj estas trezoro da lernigaj ebloj por infanoj de ĉiu aĝo. Ankaŭ por plenkreskuloj! Ĝi estas fascina paroliga libro por helpi eklegi en Esperanto, kaj fonto de ideoj por konversacio.
    La intenco estas, ke gepatroj kaj instruistoj uzu la libron por interesigi la lernantojn per trovo de la objektoj en la bildoj kaj la vortoj ĉirkaŭaj. Tio kondukos al vigla konversacio pri la situacioj en la bildoj. Ekzemple: Trovu la anasidon! Kiu trinkas lakton? Kion faras la hundo? Kaj tiel plu.
    Ĉi tiu reviziita eldono alportas freŝan vivon al ĉi tiu tre populara libro. La bildoj kaj etikedoj nun inkluzivas objektojn, kiuj aperis en la ĉiutaga vivo nur en la lastaj jaroj. La ilustraĵoj de Stephen Cartwright, el kiuj kelkaj estas tute novaj, donas per siaj abundo da detalo kaj ludema aliro horojn da valora distrado kaj utila amuzo.
    Ĉi tiu libro estas disponigita en diversaj lingvoj, tiel donante mirindan lerneblecon por junaj lernantoj de fremdaj lingvoj, kaj por iu ajn, kiu deziras la stimulon de lernado per bildoj.
  • Paĝoj: 63
  • Larĝo: 230 mm
  • Alto: 305 mm
  • Eldonjaro: 2004
  • Pezo: 280 g
  • ISBN: 0-902756-21-4
  • Recenzo:
  • Pritakso
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kelkaj pliaj al „Mil unuaj vortoj”

La unua eldono de Mil Unuaj Vortoj en Esperanto estis iniciato de Will Green (1911-2003) kaj aperis en julio 1994. Jonathan Cooley elektis la vortojn kaj enpaĝigis la tekston. La libro estas produktata en pluraj lingvoj per „kunpresado“: ĉiuj vortoj (ankaŭ la vortoj en bildoj) estas nigraj, tiel ke eblas unue presi la kolorajn partojn kaj poste surpresi la nigran parton por ĉiu lingvo aparte. Tiel eblas malmultekoste produkti la libron ankaŭ en minoritataj lingvoj kiel Esperanto.
Mi respondecis pri la esperantigo de la dua eldono, kiu aperis en julio 2004. Kiel fontojn mi uzis la unuan version en Esperanto, la duan version en la angla, diversajn vortarojn, la propran lingvoscion, kaj serion da enketoj, kiujn mi faris en la dissendolisto DENASK-L.
DENASK-L estas dissendolisto fondita en 1995 „por dulingvaj kaj plurlingvaj familioj, en kiuj Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj hejme“. Inter februaro 2001 kaj januaro 2004 mi sendis al DENASK-L serion da mesaĝoj, en kiuj mi demandis la listanojn, kiel ili nomas diversajn aferojn. En ĉiu mesaĝo mi demandis pri pluraj aferoj, laŭeble grupigitaj laŭteme, kaj mi poste komparis la respondojn kaj dissendis resumon. Ofte sekvis diskuto post tio. Mi klopodis ĉiam demandi tiel, ke mi ne sugestas la respondon, ekzemple: * Kiun vi uzas el la vortoj kanapo kaj sofo? Se vi uzas ambaŭ, kio estas la diferenco? * Kiel vi nomas tubeton, per kiu oni suĉas trinkaĵon el glaso? Mi pritraktis entute ĉirkaŭ 300 respondojn al miaj enketoj. Plej ofte mi uzis en Mil unuaj vortoj la vorton, kiun preferis la abonantoj de DENASK-L, sed kelkfoje ne estis klara prefero, aŭ la uzado estis tute ne unueca, do mi devis mem respondeci pri la fina decido. Ambaŭ eldonoj de Mil Unuaj Vortoj bone vendiĝis: averaĝe ĉirkaŭ 500 ekzempleroj jare dum pli ol jardeko. Oni ĵus mendis represon de la dua eldono, kiu estos entute la kvina preso.
La recenzoj pri la dua eldono estis ĝenerale favoraj. Ulrich Matthias skribis, ke ĝi estas „la plej bela Esperanto-lernilo, kaj samtempe unu el la plej utilaj“. Jouko Lindstedt skribis: „preskaŭ ĉe ĉiu bildo la vorto estas ĝuste tiu, kiu ankaŭ al mi venus unue en la kapon, kaj se en kelkaj kazoj ne estas tiel, temas tamen pri vorto kiun laŭ mi oni nepre devas almenaŭ rekoni.“
Kvankam mi scias pri unu preseraro en la indekso, mi scias pri neniu tia eraro en la ĉefa parto de la libro. Kompreneble, ne ĉiuj vortoj plaĉas al ĉiuj legantoj. Ekzemple, al iu ne plaĉis la ŝanĝo de „plastro“ al „pansaĵo“. Eble mi mem iam preferos alian vorton por kelkaj aferoj. Tamen, mi pensas, ke estus malhelpe fari ŝanĝetojn en ĉiu represo. Tial la venonta represo estos senŝanĝa.
La recenzo, kiu aperis antaŭ du monatoj en ĉi tiu gazeto, ne estis favora, sed ĝiaj plej fortaj kritikoj baziĝas sur mislegoj. Tiu recenzo priplendas interalie la sekvajn „malĝustajn Esperanto-vortojn“: bolkruĉilo, fajroestingilo, norkelo. Fakte, neniu el tiuj tri vortoj aperas en la libro, kaj la vorto „norkelo“ eble aperis la unuan fojon en Esperanto ĝuste en tiu recenzo. („Norkelo“ povas esti tajperaro por „snorkelo“, sed ankaŭ tiu vorto aperas nek en Mil Unuaj Vortoj nek en PIV.)

Edmund Grimley Evans

Necesas pli da atento kaj zorgo


n-ro 1200 (2), Februaro 2007
Jen libro, kiu povus esti tre grava kaj utila ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj komencantoj. Unuavide ĝi estas tre bela, kun koloraj bildoj, alloga por rigardi ĝin. Sed bedaŭrinde la eldonanto ne sufiĉe atente prilaboris ĝin, tro ofte oni sentas simplan – kaj sekve malĝustan! – tradukon el la angla lingvo.
Tro ofte oni renkontas maltrafajn esprimojn, vortojn, nociojn, simple dirite: maltaŭgan tradukon. Ĝi ne estas „simpla legolibro“, sed konsultlibro, kiu devas nepre liveri ĝustajn kaj fidindajn vortojn. Jam sur p. 2 troviĝas tia ekzemplo: En ĉiu granda bildo sur du paĝoj troviĝas flava anasido por serĉi. Kompreneble la teksto devus esti: aŭ ... anasido por esti serĉata, aŭ: Serĉu ĝin! Kaj sur p. 3 ni legas, ke la libro estas refasonita, certe malĝusta vorto. Ankaŭ tio estas malĝusta lingvaĵo: ... por ke infanoj trovos ĝin... anstataŭ trovu ĝin. Tro ofte estas videblaj objektoj, por kiuj mankas la respektivaj vortoj, kaj marĝene sur la koncernaj paĝoj kaj en la listo en la fino de la libro, kvankam tie troviĝas la aserto: Jen listo de ĉiuj vortoj en la bildoj.
Jen nur kelkaj ekzemploj, kiuj prezentas malĝustajn Esperanto-vortojn: ĉarumo anstataŭ puŝĉaro; ĝinzo anstataŭ ĵinso; kofro anstataŭ valizujo/ kofrujo; koltuko anstataŭ ŝalo; lanugaĵo anstataŭ litkovrilo; lulĉevalo anstataŭ balancĉevalo; manilo anstataŭ klinko/ anso; ombrelo anstataŭ sunombrelo; pagajo anstataŭ padelo; potoj anstataŭ bokaloj; super anstataŭ sur; ŝtupetaro anstataŭ eskalo; veturado anstataŭ trafiko kaj pluraj aliaj.
Lingve kritikindaj estas: gladtabulo anstataŭ gladotabulo; sumoluktado anstataŭ sumooluktado; ventmuelilo anstataŭ ventomuelilo.
Ĝenas ankaŭ, ke por kelkaj grupoj mankas la artikolo, ekzemple banĉambro, salono ktp, dume por aliaj grupoj artikolo estas indikita. La listo fine de la libro indikas por pluraj vortoj nur unu paĝonumeron, por iuj vortoj nur du, kvankam tiuj objektoj/vortoj aperas multe pli ofte en la libro. Krome estas sendube, ke infanoj, kaj ne nur ili, trovas ofte objektojn en la bildoj, por kiuj tute mankas vortoj. Tio signifas, ke infanoj demandas: „Kio estas tio?“, ... respondo mankas!
Absolute dubinda kaj nepre riproĉinda estas la bildo sur p. 7, kie infano surmetis kuirpoton (kvazaŭ ĉapelon) sur sian kapon! Simile kritikinda estas la t.n. rubfajro sur p. 9. Tiaj ilustraĵoj neniam rajtas ekzisti en libro por infanoj!
Kiel en aliaj tiuspecaj vortaroj mankas ankaŭ ĉi tie gravaj kaj ofte uzataj verboj, ekzemple aŭdi, vidi, stari, montri, genui, vendi, tranĉi, ... kiuj estas facile prezenteblaj en bildoj. Kaj por adjektivoj aperas nur kelkaj „Malaj vortoj“.
Resumo: Necesas tre atente, multe pli zorge kaj adekvate eldoni librojn por infanoj, kaj tio validas des pli por vortaro, kiu devas prezenti absolute fidindajn esprimojn, vortojn, sed ne iujn vortojn simple transprenitajn el iu nacia lingvo. Eldoni vortaron necesigas zorgan kaj ne hastan laboron. Ĝi nepre postulas, ke minimume du aŭ tri personoj kun alia nacia lingvo kontrolu la laboron, antaŭ ol oni metas la rezulton al presmaŝino. Belaj bildoj ne sufiĉas!

[La originala recenzo estis korektita surbaze de la argumentoj, prezentitaj de Edmund GRIMLEY EVANS, 2007.02.11]

Nora Caragea

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.